Granda anio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Granda anio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kukoloformaj Cuculiformes
Familio: Kukoledoj Cuculidae
Genro: Crotophaga
Specio: C. major
Crotophaga major
(Gmelin, 1788)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj


Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Granda anio, Crotophaga major, estas granda birdo de la kukoledoj, familio de la ordo de birdoj, nome Cuculiformes, kiuj inkludas ankaŭ la kukolojn, la vojkurulojn, la centropojn kaj la hoacinon. Ĝi estas unu el la tri anioj, membroj de la genro Crotophaga. Ĝi estas reproduktanta specio el Panamo kaj Trinidado tra tropika Sudameriko al norda Argentino. Ĝi estas foje nomata ankaŭ kiel la nigra kukolo.

Tiu ĉi anio troviĝas en manglejoj, marĉoj, duonmalferma arbaro apud akvo kaj la bordoj de la arbaroj. Ĝi estas laŭsezona migranto en almenaŭ kelkaj partoj de sia teritorio. La nesto, konstruita komunume de kelkaj paroj, estas profunda kupolo kovrita de folioj kaj lokita kutime 2-5 m alte en arbo. Nombro de inoj demetas siajn kalkajn bluajn ovojn en la nesto kaj poste ili kunzorgas la kovadon kaj la manĝigadon. Oni trovis nestojn enhavantajn 3-10 ovojn.

La Granda anio estas ĉirkaŭ 48 cm longa kaj pezas ĉirkaŭ 170 g. La plenkreskulo estas ĉefe brilblunigra, kun longa vosto, fortika kresta nigra beko kaj blanka irizo. Nematuruloj havas malhelan irizon.

Tiu ĉi estas tre gregema specio, ĉiam trovata en bruemaj grupoj. La alvokoj inkludas grakadon kaj glugluadon kiel de meleagro kro-koro. La Granda anio manĝas grandajn insektojn kaj eĉ lacertojn kaj ranojn.

Referencoj


Eksteraj ligiloj