Granda barbulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Granda barbulo
Granda barbulo
Granda barbulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Megalaimedoj Megalaimidae
Genro: Megalaima
Specio: M. virens
Megalaima virens
(Boddaert, 1783)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Granda barbulo, Megalaima virens, estas birdospecio de la familio de Aziaj barbulojMegalaimedoj. La barbuloj estas grupo de preskaŭpaserinaj birdoj kun tutmonda tropika distribuado. Ili ricevas tiun familian nomon pro la bridoj aŭ harecplumoj kiuj ĉirkaŭas siajn fortikajn bekojn.

Distribuado[redakti | redakti fonton]

La Granda barbulo estas loĝanta nemigranta reproduktanta specio en la montetoj el Pakistano orienten al suda Ĉinio kaj Laoso. Temas pri specio de ĉiamverdaj humidaj arbaroj de 600-2,565 m de altitudo. Ili nestumas en arbotruo.

Precize estas tiu specio en Pakistano, Barato, Nepalo, Butano, Bangladeŝo, Birmo, Tajlando, Laoso, Kamboĝo, Vjetnamo kaj suda Ĉinio.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi estas la plej granda barbulo ĉar ĝi estas 32-33 cm longa kaj 210 g peza. Ĝi estas diketa birdo, kun mallonga kolo, granda kapo kaj mallonga vosto. La plenkreskulo havas bluan kapon (kun iom da metaleca brilo en gorĝo), grandan flavan bekon kun nigra pinto en supra makzelo, brunajn dorson kaj bruston (ankaŭ iom brilecaj), verdostriita flava ventro kaj tre ruĝa subpugo. La resto de la plumaro estas verda, kiel la tre verda vosto, sed kun iom da blua nuanco en centra dorso, ventro kaj bordo de flugiloj. Ambaŭ seksoj kaj nematuruloj estas similaj.

La teritoria alvoko de la masklo estas tre laŭta kej-oh. La alarmo estas akra kiab, kaj alia alvoko kiel ripeta piu-piu-piu-piu.

Listo de subspecioj[redakti | redakti fonton]

  • Megalaima virens clamator Mayr, 1941
  • Megalaima virens indochinensis Rand, 1953
  • Megalaima virens magnifica E.C.S. Baker, 1926
  • Megalaima virens marshallorum Swinhoe, 1870
  • Megalaima virens mayri Ripley, 1948
  • Megalaima virens virens (Boddaert, 1783)

Referencoj[redakti | redakti fonton]