Granda bunta bucero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Granda bunta bucero
Doppelhornvogel-09.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj
Filumo: Ĥorduloj
Klaso: Birdoj
Ordo: Koracioformaj
Familio: Buceredoj
Genro: Bucero
Specio: B. bicornis
Buceros bicornis
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
Status iucn3.1 NT eo.svg
Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La granda bunta bucero (Buceros bicornis) el la ordo de koracioformaj birdoj kaj familio de buceredoj vivas en la suda parto de la provinco Junnan en Ĉinio, kaj vidiĝas ankaŭ en la zono de Hindio ĝis Malajzio kaj Sumatro. Ĝi estas granda speco el la buceroj, kun longeco de pli ol 1,2 metroj.

La maskla kaj femala birdoj havas saman aspekton. Ilia kapo estas nigra kaj ilia kolo surhavas blankajn plumojn brilantajn brune; iliaj supra korpo kaj flugiloj kun blanka strio, larĝa kaj horizontala estas nigraj; blanka estas ilia vosto, ĉe kies pinto troviĝas nigra kaj larĝa strio, ilia brusto estas nigra kaj la abdomeno blanka. Ili sin karakterizas per granda, forta kaj kurba beko. Inter la kapo kaj bekbazo troviĝas granda kornosimila elkreskaĵo larĝa kaj plata, kies posta parto estas ronda kaj ambaŭ flankoj altaj; sur ilia frunto elstaras du kornoj, tial oni nomas la birdon dukorna bucero. Ĝiaj flavaj beko kaj kornosimila elkreskaĵo entenas ruĝan kaj oranĝan kolorojn. La dorsflanko de la antaŭa parto de la kornosimila elkreskajo de la virbirdo estas nigra, kaj tiu de la birdino estas ruĝa. La iriso de la okuloj de la virbirdo estas sangruĝa kaj tiu de la birdino estas perle blanka.

La grandaj buntaj buceroj ĝenerale loĝas en montaraj arbaroj kaj agas en aro el ses buceroj. Dum flugado ili eligas grandan bruon, kiu aŭdiĝas eĉ en loko 1,5 kilometrojn fora. Dum flugado ili jen svingas la flugilojn, jen glisas. Tiuj orientalisaj birdoj manĝas ĉefe fruktojn, kaj ankaŭ grajnojn kaj aliajn vegetalajn semojn, kelkiam birdojn, musojn, lacertojn kaj insektojn. Ili fekundiĝas inter januaro kaj aprilo, kaj konstruas neston en truoj de altaj arboj. La birdino havas kutimon topi sian nestaperturon, kaj tiam la virbirdo nutras ĝin per manĝaĵo. La birdino demetas 2-3 ovojn en la nesto, kiuj estas variaj larĝe kaj longe; la ovoŝelo estas malmola kaj kompakta, iam kun papiloj kaj porokavetoj sur si; la ovo estas brile ruĝblanka, sed ĝi ofte fariĝas bruna pro kovado. Dum la kovado la birdino ŝanĝas siajn plumojn. Ĝi rompas la neston kun siaj idoj, kiam ili plene kreskas, kaj forlasas ĝin.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj