Granda centropo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Granda centropo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kukoloformaj Cuculiformes
Familio: Kukoledoj Cuculidae
Genro: Centropus
Specio: C. sinensis
Centropus sinensis
(Stephens, 1815)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Granda centropoKorvofazano (Centropus sinensis) estas specio de centropo. Tiuj estas ofte lokitaj en la birda familio de kukoledoj, sed ŝajne meritas agnoskon kiel propra familio. C. sinensis estas komuna kaj disvastigata loĝanto de la centraj insuloj de suda Azio, el Barato orienten al suda Ĉinio kaj Indonezio. Ties natura habitato estas tre ampleksa el ĝangalo al terkultivejoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĉe Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato.

Tiu ĉi estas granda specio 48 cm longa. La kapo kaj korpo estas purpurnigraj, la flugiloj estas avelkoloraj supre kaj nigraj sube, kaj la longa vosto estas malhelverda. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas pli senkoloraj kaj tre striitaj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Ili estas neparazitaj membroj de la ordo de Kukoloformaj kaj nestumas en arbustejoj, kaj la tipa ovodemetado estas de 3 ĝis 5 ovoj.

La Granda centropo estas granda birdo kiu manĝas ampleksan varion de insektoj, raŭpoj kaj etaj vertebruloj. Ili eventuale manĝas aliajn manĝaĵojn.

La alvoko de tiu ĉi specio, kiel tiuj de plej parto de kukoledoj estas simpla ripetado, ĉe tiu ĉi kazo de profunda resonanta noto.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

  • Centropus sinensis andamanensis Beavan, 1867
  • Centropus sinensis anonymus Stresemann, 1913
  • Centropus sinensis bubutus Horsfield, 1821
  • Centropus sinensis intermedius (Hume, 1873)
  • Centropus sinensis kangeangensis Vorderman, 1893
  • Centropus sinensis parroti Stresemann, 1913
  • Centropus sinensis sinensis (Stephens, 1815)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Bildoaro[redakti | redakti fonton]