Granda duriproĉa durombo-dekduedro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Granda duriproĉa durombo-dekduedro
Bildo
Speco Unuforma pluredro
Vertica figuro (5/2.4.3.3.3.4. 5/3.4.3/2.3/2.3/2.4)/2
Bildo de vertico Bildo de vertico
Simbolo de Wythoff | (3/2) 5/3 (3) 5/2
Simbolo de Bowers -
Verticoj 60
Lateroj 240 (aŭ 360)
Edroj 204
Edroj detale 120{3}+60{4}+24{5/2}
χ 32
Geometria simetria grupo Ih
Duala Granda duriproĉa durombo-dekdu-dualedro
vdr

En geometrio, la granda duriproĉa durombo-dekduedro, ankaŭ nomata kiel figuro de Skilling, estas nekonveksa unuforma pluredro.

John Skilling esploris ĉi tiun uniforman pluredron per malstreĉigo de la kondiĉo ke nur du edroj povas kuniĝi je latero. Iuj aŭtoroj ne konsideras la pluredron kiel uniforma, ĉar iu paroj de lateroj koincidas. Ĝi havas 120 laterojn kun 2 edroj kaj 120 lateroj kun 4 edroj. Se la 4-edraj lateroj estas grafita dufoje, kiel du topologie disaj lateroj, ĉi tiu figuro povas esti konsiderata kiel havanta 360 laterojn, kaj la eŭlera karakterizo tiam estas -88.

Ĝi komunigas la saman situon de lateroj kun la granda durombo-dudek-dekduedro, sed havas malsaman aron de triangulaj edroj. La verticoj kaj lateroj estas ankaŭ komunigita kun la uniformaj kombinaĵoj de 20 okedrojkvar-duon-sesedroj. 180 el la lateroj estas komunigita kun la granda riproĉa dekdu-dudek-dekduedro.

La vertica figuro havas 4 kvadratajn edrojn pasantaj tra la centro de la pluredro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]