Granda fajrdorsulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Granda fajrdorsulo
Granda fajrdorsulo (ino)
Granda fajrdorsulo (ino)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Pegedoj Picidae
Genro: Chrysocolaptes
Specio: Ch. lucidus
Chrysocolaptes lucidus
(Scopoli, 1786)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Kapo bildo de Granda fajrdorsulo, Okcidentaj Ghatoj raso socialis. Tio povas esti uzata en kamparo por diferencigi ĝin el la tre simila Dinopium javanense
Ĉe Narendrapur en Kolkato, Okcidenta Bengalo, Barato.

La Granda fajrdorsulo, Chrysocolaptes lucidus, konata ankaŭ kiel Granda ordorsa pego, estas pego, tio estas birdo de la familio de pegedoj, kiu estas disvastigata kaj komuna loĝanto kaj reproduktulo el la Hindia subkontinento orienten tra tropika suda Azio al Filipinoj kaj Indonezio.

Tiu fajrdorsulo estas specio asocia kun malferma arbaro. Ĝi troviĝas en la submontoj de Himalajo kaj en la arbaroj de Okcidentaj Ghatoj. Ĝi nestumas en arbotruo, kie la ino demetas tri aŭ kvar blankajn ovojn.

Kiel aliaj pegoj, tiu ĉi specio havas rektan pintecan bekon, fortan voston por subteni sin kontraŭ arbotrunkoj, kaj zigodaktilajn piedojn, kun du fingroj antaŭen kaj du malantaŭen. La longa lango povas esti lanĉita antaŭen por kapti insektojn, sed la Granda fajrdorsulo povas ankaŭ nutri sin el nektaro.

La Granda fajrdorsulo estas granda specio 33 cm longa. Ĝi estas de tipa pega formo, kun stareca kresto kaj longa kolo. Koloroj estas tre variaj inter diversaj subspecioj; tamen ĝi ĉiam havas senmarkajn orkolorajn ĝis malhelbrunajn dorson kaj flugilojn. La pugo estas ruĝa kaj la vosto estas nigra. La subaj partoj estas blankaj kun malhelaj markoj (strioj aŭ bendoj), aŭ helbrunaj. La kapo estas blankeca kun nigra bildo, aŭ ĝi estas flava, bruna aŭ ruĝa. Malkiel la Nigrapuga fajrdorsulo, Dinopium benghalense, birdoj kun blankonigraj kapoj havas malhelan mustaĉan strion dividantan la blankan zonon, kaj la nigro de la okulmakulo aŭ okulstrio kuniĝas kun tiu de la nuko. La beko estas malhela kaj la okuliriso hela aŭ flaveca.

La maskla plenkreskulo de Granda fajrdorsulo ĉiam havas ruĝan kronon. Inoj havas kronon kies koloro varias inter subspecioj, kiel nigra blankopunktita, flava aŭ bruna kun pli helaj punktoj. Junuloj estas kiel inoj, sed pli senkoloraj.

La subspecio de Srilanko, C. l. stricklandi, havas tre malhelajn flugilojn. Ĝi estas foje konsiderata separata specio, nome Skarlatdorsa fajrdorsulo.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rasmussen, Pamela C. and John C. Anderton (2005) Birds of South Asia. The Ripley Guide

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Grimmett, Richard; Inskipp, Carol & Inskipp, Tim (1999): Birds of India, Pakistan, Nepal, Bangladesh, Bhutan, Sri Lanka, and the Maldives. Princeton University Press, Princeton, N.J.. ISBN 0-691-04910-6