Granda fregato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Granda fregato
Granda fregato, virbirdo montrante ruĝan gorĝosakon
Granda fregato, virbirdo montrante ruĝan gorĝosakon
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Suloformaj Suliformes
Familio: Fregatedoj Fregatidae
Genro: Fregata
Specio: F. minor
Fregata minor
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Granda fregato (Fregata minor) estas granda disiĝema marbirdo de la familio de Fregatedoj. Plej grandaj nestopopulacioj troviĝas en Pacifiko (inklude Galapagojj) kaj Hinda Oceano, same kiel populacio en Suda Atlantiko.

La Granda fregato estas svelta granda marbirdo ĝis 105 cm longa kun ĉefe nigra plumaro. La specio estas klara ekzemplo de seksa dimorfismo; la ino estas pli granda ol la maskla plenkreskulo kaj havas blankajn gorĝon kaj bruston, kaj la masklaj skapularaj plumoj havas purpurverdecan nuancon. En la reprodukta sezono, la masklo kapablas etendi sian rimarkindan ruĝan gorĝosakon. La specio manĝas fiŝojn kaptitajn dumfluge el la oceana surfaco (ĉefe flugofiŝoj), kaj turnas sin al kleptoparazitado malpli ofte ol aliaj fregatoj. Ili manĝas en oceanaj akvoj je ĝis 80 km el siaj reproduktaj kolonioj aŭ ripozareoj.

Taksonomio

Masklo de Granda fregato memmontrante sian aersakon.

Ties scienca nomo de Fregata minor venas el fakto ke kiam ĝi estis unuafoje malkovrata, ĝi estis konsiderata malgranda pelikano, kaj tiele ĝi estis nomata Pelecanus minor fare de la germana naturalisto Johann Friedrich Gmelin en 1789. Pro la regularo de taksonomio, ties specinomo minor (malgranda, malkongrue kun la nuna komuna nomo) estis retenita spite la enmeto en separatan genron. En Havajo tiu specio estas konata ankaŭ kiel Iwa (aŭ 'rabisto' en havaja).[1]

Ĝi estas unu el kvin tre rilataj specioj de Fregatoj kiuj formas sian propran genron (Fregata) kaj familion (Fregatedoj). Ties plej proksima parenco ene de la grupo estas la Kristnaskinsula fregato (F. andrewsii).

Aspekto

Masklo, montrante kelkajn plumojn en la gorĝosaka flanko.

La Granda fregato estas granda marbirdo kaj, spite ties latina scienca nomo, ĝi estas la dua plej granda fregato, post la Grandioza fregato. La Granda fregato estas 85 al 105 cm longa kun longaj pintecaj flugiloj de 205 al 230 cm de enverguro kaj longa forkoforma vosto.[2] La Granda fregato pezas 640-1550 g.[3]

La fregatoj havas plej altan proporcion de flugilareo kompare al korpomaso, kaj plej malaltan flugilŝarĝon el ĉiu ajn birdo. Tio kondukis al hipotezo ke tio permesas la birdon uzi marajn termikojn kreitajn de malgrandaj diferencoj inter tropika aero kaj akvotemperaturoj. Maskloj de Granda fregato estas pli malgrandaj ol inoj, sed la etendo de la variado varias geografie.[4] La plumaro de masklo estas nigra kun skapularaj plumoj kiuj havas purpurverdecan irizecon kiam ili refraktas sunlumon. Ino estas nigra kun blankaj gorĝo kaj brusto kaj havas ruĝan okulringon. Junuloj estas nigraj kun rusto-nuancaj vizaĝo, kapo kaj gorĝo.

Distribuado kaj habitato

Masklo de Granda fregato dumfluge, Galapagoj.

La Granda fregato havas ampleksan distribuadon tra la tropikaj maroj de la mondo. Havajo estas la plej norda pinto de ties teritorio en la Pacifika Oceano, kun ĉirkaŭ 10,000 paroj reproduktantaj ĉefe ĉe la Nordokcidentaj havajaj insuloj. En Centra kaj Suda Pacifiko, troviĝantas kolonioj en plej insularoj el Vejkinsulo al Galapagoj kaj al Nov-Kaledonio kun malmultaj paroj nestumantaj en teritorioj de Aŭstralio en la Korala Maro. Troviĝantas kolonioj ankaŭ en nombraj insuloj de la Hinda Oceano kiaj Aldabro, Kristnaskinsulo, Maldivoj kaj Maŭricio. La malgrandaj populacioj de okcidenta Atlantika Oceano povas pludaŭri sed estas tre malgrandaj.

Grandaj fregatoj entreprenas regulajn migradojn tra siaj teritorioj, kaj laŭ regulaj veturadoj kaj pli malofta etenda disiĝado. Birdoj markitaj per flugilaj markoj en la insulo Tern de la atoloj French Frigate Shoals estis trovitaj regule veturanta al Jonstonatolo (873 km), kaj unu estis registrita en Kezonurbo en Filipinoj.[5] Spite ties foreco ringitaj birdoj montris ankaŭ filopatrion, kaj reproduktiĝas en siaj naskiĝaj kolonioj eĉ se ili veturas al aliaj kolonioj.[6]

Kutimaro

Manĝo

Nematurulo de Granda fregato plenumante surfacan kapton de ido de Fulga ŝterno faligita de alia birdo.

La Granda fregato manĝas en maraj akvoj je ĝis 80 km el la reprodukta kolonio aŭ ripozareoj. Flugofiŝoj el la familio Eksokoetedoj estas plej komunaj manĝeroj en la dieto de la Granda fregato; ankaŭ aliaj fiŝospecioj kaj kalmaroj povas esti manĝataj. Predo estas kaptata dumfluge, ĉu el ĝuste sub la surfaco aŭ el aero kaze de la flugofiŝoj saltantaj el akvo. Grandaj fregatoj povas profiti el fiŝaroj de predantaj tinusoj aŭ aroj de delfinoj kiuj pelas fiŝarojn al la surfaco.[7] Kiel ĉe ĉiuj fregatoj ili ne alflugas sur la akva surfaco kaj kutime ili ne estas kapablaj ekflugi se akcidente falas al akvo.

Grandaj fregatoj ĉasas ankaŭ marbirdajn idojn el ties reproduktaj kolonioj, kaptante ĉefe idoj de Fulga ŝterno, Grizdorsa ŝterno, Bruna ŝterno kaj Malhelbruna ŝterno. Studoj montras, ke nur inoj (kaj plenkreskaj kaj nematuraj) ĉasas tiele, kaj nur kelkaj individuoj enkalkuliĝas pri plej el tiaj mortigoj.[8]

Granda fregatoj turnas sin al kleptoparazitado, ĉasante aliajn nestumantajn marbirdojn (ĉefe suloj kaj tropikbirdoj) por devigi ilin regurgiti sian manĝon. Tiu kutimaro ŝajne ne ludas gravan rolon en la dieto de la specio, kaj estas anstataŭe suplemento al manĝo jam akirita per ĉasado. Studo pri la Granda fregato ŝtelante manĝon el la Maskosulo ĉirkaŭkalkulis ke la fregatoj povus maksimume akiri 40% el la bezonata manĝo, kaj averaĝe akiris nur 5%.[9]

Reproduktado

Masklo kolektante bastonetojn por la nesto.
Reproduktanta paro de Grandaj fregatoj.
Ido petante al patrino.

Grandaj fregatoj estas dumsezone monogamaj, kun reprodukta sezono kiu povas daŭri du jarojn el pariĝado al fino de la idozorgado. La specio estas kolonia, nestumante en arbustoj kaj arboj (kaj surgrunde se forestas vegetaĵaro) en kolonioj de ĝis kelkaj miloj da paroj. Nestarbustaro estas ofte kunhavata kun aliaj specioj, ĉefe kun Ruĝkruraj naivuloj kaj aliaj specioj de fregatoj.

Ambaŭ sekssoj havas areon de ruĝa haŭto ĉe la gorĝo kio estas la gorĝa sako; ĉe masklo de Granda fregato tiu estas pufigita por allogi partneron. Grupoj de maskloj sidas en arbustaro kaj arboj kaj metas aeron en siaj sakoj, kiuj ŝvelas dum periodo de 20 minutoj kiel tre ruĝa balono. Dum inoj superflugas, la maskloj movas siajn kapon el flanko al flanko, skuas siajn flugilojn kaj alvokas. Inoj povas observi multajn grupojn de maskloj antaŭ formi parligon. Forminte la paron, la partneroj selektas la memmontradan lokon, aŭ povas serĉi alian lokon, por formi la nestolokon; kiam la nestoloko estis decidita, ambaŭ seksoj defendas sian teritorion (nome la areo ĉirkaŭ la nesto kiu povas esti atingita el la nesto) el aliaj fregatoj.

Parformado kaj nestokonstruado povas esti kompletita en du tagoj fare de kelkaj paroj kaj povas bezoni du semajnojn (ĝis kvar) ĉe aliaj paroj. Maskloj kolektas izolan nestomaterialon (bastonetoj, branĉetoj, flosanta rubaĵo) el ĉirkaŭ la kolonio kaj ĉe la oceana surfaco kaj revenas al la nestoloko kie la ino konstruas la neston. La nestomaterialo povas estis ŝtelita el aliaj marbirdaj specioj (kaze de la Malhelbruna ŝterno la tuta nesto povas esti ŝtelita) ĉu prenita el la propra nestoloko aŭ ŝtelita el la aliaj birdoj dum ties kolektado. La nestoj de Grandaj fregatoj estas grandaj platformoj el izole teksitaj bastonetoj kiuj rapide iĝas interplektitaj per guano. Estas malmulta klopodo por pluhavi la nestojn dum la reprodukta sezono kaj la nestoj povas solviĝi antaŭ la fino de la sezono.

La ino demetas ununuran kalkoblankan ovon 68 x 48 mm dum ĉiu reprodukta sezono.[10] Se la ovo perdiĝas ankaŭ la parligo rompiĝas; la ino povas akiri novan partneron kaj ovodemeti denove tiun jaron. Ambaŭ gepatroj kovas la ovon laŭ vicoj kiuj daŭras 3 al 6 tagoj; la longdaŭro de la vico varias laŭloke, kvankam la inaj vicoj estas pli longdaŭraj ol tiuj de la masklo. La kovado povas esti energie postulema, oni registris birdojn kiuj estis perdintaj el 20 al 33 % el siaj korpomaso dum kovovico.

La kovado daŭras ĉirkaŭ 55 tagojn. La ido de Granda fregato ekalvokas kelkajn tagojn antaŭ eloviĝo kaj frotas sian ovodenton kontraŭ la ovoŝelo. La malfrumatura ido estas nuda (senpluma) kaj helponecesa, kaj kuŝas dum kelkaj tagoj post eloviĝo. La ido estas kovata dum du semajnoj post eloviĝo post kiuj ĝi kovriĝas el lanugo, kaj estas zorgata de unu patro dum aliaj du semajnoj post tio. La ido ricevas kelkajn manĝojn tage post eloviĝo, post ioma kresko ĝi estas nutrata nur ĉiun tagon aŭ ĉiun duan tagon. La nutrado fariĝas per regurgitado, kaj la ido enmetas sian kapon ene de la buŝo de plenkreskulo.

Idozorgado estas longdaŭra ĉe Grandaj fregatoj. Elnestiĝo okazas post 4 al 6 monatoj, kaj tiu tempo dependas el oceanaj kondiĉoj kaj manĝodisponeblo.[2] Post elnestiĝo la ido pluricevas patran idozorgadon dum inter 150 kaj 428 tagoj; fregatoj havas la plej londaŭran periodon de postelnestiĝa patra zorgo inter birdoj. La longdaŭro de tiu zorgo dependas el oceanaj kondiĉoj tiele ke dum malbonaj jaroj (ĉefe jaroj kun El Niño) la zorgoperiodo estas pli longdaŭra. La dieto de tiuj junaj birdoj estas havata parte el manĝo akirita de ili mem kaj parte el siaj gepatroj. Junaj elnestiĝintoj engaĝiĝas en fluga ludo, kie unu birdo prenas bastoneton kaj estas persekutata de unu aŭ pliaj junuloj; post kiam la junbirdo faligas la bastoneton, la persekutantoj klopodas kapti ĝin antaŭ tiu eniru en la akvo, post kio la ludo restartas. Oni supozas, ke tiu ludo gravas por la disvolviĝo de aeraj kapabloj por fiŝkaptado.

Notoj

  1. John L. Eliot & Jonathan Blair (1978). “Hawaii's Far-flung Wildlife Paradise”, National Geographic 153 (5), p. 679. Alirita 16a Majo, 2011.. 
  2. 2,0 2,1 Metz, V. G., & E. A. Schreiber. (2002). Great Frigatebird (Fregata minor). In The Birds of North America, No. 681 (A. Poole and F. Gill, eds.). The Birds of North America, Inc., Philadelphia, PA.
  3. CRC Handbook of Avian Body Masses de John B. Dunning Jr. (Editor). CRC Press (1992), ISBN 978-0-8493-4258-5.
  4. Schreiber E & Schreiber R (1988) " Great Frigatebird Size Dimorphism on Two Central Pacific Atolls" Condor 90(1): 90–99.
  5. Dearborn, D., Anders, A., Schreiber, E., Adams, R. & Muellers, U. (2003) “Inter Island movements and population differentiation in a pelagic seabird” Molecular Ecology 12: 2835-2843
  6. Harrison C. (1990). Seabirds of Hawaii: natural history and conservation. Cornell Univ. Press, Ithaca, NY. ISBN 0-8014-2449-6
  7. Au, D.W.K. & Pitman, R.L. (1986) Seabird interactions with Dolphins and Tuna in the Eastern Tropical Pacific. Condor, 88: 304-317. [1]
  8. Megyesi JL, Griffin CR (1996) "Brown noddy chick predation by great frigatebirds in the northwestern Hawaiian islands" Condor 98(2): 322-327
  9. Vickery, J & Brooke, M. (1994) "The Kleptoparasitic Interactions between Great Frigatebirds and Masked Boobies on Henderson Island, South Pacific" Condor 96: 331–340
  10. Beruldsen, G. (2003) Australian Birds: Their Nests and Eggs. Kenmore Hills, Qld: self, p. 186–87. ISBN 0-646-42798-9.

Eksteraj ligiloj