Granda grilbirdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Granda grilbirdo
Granda grilbirdo
Granda grilbirdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Locustella
Specio: L. fasciolata'
Locustella fasciolata
(G. R. Gray, 1861)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Granda grilbirdo, Locustella fasciolata estas birdospecio de la genro de Locustella aŭ birdoj kiuj kantas kvazaŭ insektoj (Lokusto). Ili reproduktas el okcidenta Siberio orientan al insulo Saĥalino, Japanio kaj Koreio. Ĝi estas migranta specio, kiu vntrumas en sudorienta Azio.

Tiu malgranda paserina birdo estas specio troviĝanta en malaltaj teroj kaj marbordaj regionoj, kie ili nestumas en arbaroj aŭ arbustaroj.

Tiu estas la plej granda el ĉiu el la membroj de la genro Locustella kiel sugestas la nomo de la specio, alproksimiĝante al la grando de la Turda kanbirdo. Plenkreskulo havas nestriecan olivbrunan dorson, pli helbrunan kronon, uniforman grizan bruston kaj sablokolorajn subajn partojn, kun nemakulita oranĝeca subvosto. Estas hela superokula strio, kiel ĉe la aliaj membroj de la grupo, la kruroj estas rozkolorecaj kaj la beko iom pli fortika kaj longa ol ĉe tiuj de aliaj membroj de la genro.

La kanto estas mallonga frazo, laŭta kaj distinga, kaj tute ne kiel la insekteca bobenado de la eŭropaj specioj de Locustella, kaj pli muzika ol tiu de la Siberia grilbirdo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 52503, Locustella fasciolata, 12a Majo 2006. Malplej zorgiga.