Granda incendio de Londono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Detalo de pentraĵo de 1666 pri la granda incendio de Londono, fare de nekonata artisto. La verko bildigas la incendion laŭ ĝia verŝajna aspekto vespere la 4-an de septembro, el ŝipo lokita proksime al la turo Wharf. La turo de Londono videblas en la dekstra parto, dum la ponto de Londono troviĝas en la maldekstra parto. En la fono elstaras la katedralo Sankta Paŭlo, ĉirkaŭita de la plej altaj flamoj.

La granda incendio de Londono (anglalingve Great Fire of London) estis grava brulego, kiu detruis la centrajn kvartalojn de Londono en Anglio, ekde dimanĉo la 2-a de septembro ĝis merkredo la 5-a de septembro 1666. La incendio progrese etendiĝis al la tuta mezepoka kvartalo City, ene de la malnova, romia muro de Londono. Ĝi minacis sed finfine ne atingis la aristokratan kvartalon Westminster (hodiaŭan West End), la palacon Whitehall de Karlo la 2-a kaj plejmulton el la cirkaŭurbaj domaĉoj[1]. La fajro entute detruis 13 200 domojn, 87 parokajn preĝejojn, la katedralon Sankta Paŭlo, kaj multajn oficejojn de la City. La historiistoj taksis, ke la incendio detruis la hejmojn de 70 000 el la 80 000 loĝantoj de la City[2]. La nombro da mortintoj rilate al la incendio restas nekonata sed estis longtempe konsiderita kiel malgranda, ĉar nur malmultaj mortoj estis registritaj kaj agnoskitaj. Tiu hipotezo estis tamen freŝdate kontestita: en tiu periodo oni fakte neniam registris la mortojn de la malriĉuloj aŭ mezklasuloj. Plie, la varmego de la fajro eble bruligis la viktimojn tiel multe, ke ili ne plu estis rekoneblaj.

La incendio ekis en la panvendejo de Thomas Farriner (aŭ Farynor) ĉe la strato Pudding Lane, iomete post noktomezo la 2-an de septembro, kaj ĝi rapide disvolviĝis. La uzo de la londonaj fajrobrigadoj kaj de la tiamaj teknikoj por kontraŭi fajron (ekzemple la kreado de fajrobariloj per la detruo de konstruaĵoj) estis grave prokrastitaj pro la longa hezitemo de la Lordo Urbestro de Londono, Sir Thomas Bloodworth. Kiam grandskalaj detruoj estis finfine ordonitaj dimanĉvespere, la eta fajro de la panvendejo estis jam aliformiĝinta en vastan, memsubtenantan incendion, kontraŭ kiu senutilis tiaj rimedoj. La fajro progresis norden dum la sekva tago, ĝis la historia koro de la City. Tumultoj plie aperis en la stratoj pro onidiroj rilate al suspektindaj, fajrokreintaj alilandanoj. La kolero kaj la angoro de la senhejmuloj koncentriĝis sur la francoj kaj la nederlandanoj, kiuj batalis kontraŭ Anglio en la tiama dua angla-nederlanda milito. Kelkaj enmigruloj el tiuj du landoj fariĝis la viktimoj de linĉadoj aŭ aliaj stratagresoj. Je mardo, la incendio jam kovris la plej grandan parton de la City, detruis la katedralon Sankta Paŭlo, transpasis la riveron Fleet kaj minacis la kortegon de Karlo la 2-a en Whitehall. Oni tiam kunordigis la strebojn de la fajrobrigadoj, kaj la fina venko kontraŭ la incendio ŝajne rezultis el du kialoj: la fortaj orientaj ventoj progrese haltis, kaj la soldataro de la turo de Londono uzis pulvon por krei efikajn fajrobarilojn, tiel haltigante la kurson de la fajro orienten.

La katastrofo kaŭzis kolosajn sociajn kaj ekonomiajn problemojn en la angla ĉefurbo. Karlo la 2-a forte apogis la kompletan evakuon de Londono al alia loko, ĉar li timis eblan ribelon en la urbo fare de la senhavaj rifuĝintoj. Malgraŭ pluraj sufiĉe drastaj proponoj, Londono estis finfine rekonstruita proksimume laŭ la sama stratplano, kiu ekzistis antaŭ la fajro[3].

Londono dum la 1660-aj jaroj

Centra Londono en 1666. La brulita areo montriĝas rozkolore.

En la 1660-aj jaroj, Londono estis senkontesteble la plej granda urbo de Britio: ĝi entenis laŭ variaj taksoj proksimume 500 000 loĝantojn, tio estas pli ol la kombinita loĝantaro de la kvindek sekvintaj urboj[4]. Komparante Londonon kun la baroka pompo de Parizo, John Evelyn rigardis la anglan ĉefurbon kiel "lignan, nordan kaj ne-artefaritan koncentron de Domoj", kaj esprimis sian timon pri la potenciala danĝero de incendio en tia densa, ligna urbo[5]. Per "ne-artefarita", Evelyn ĉefe aludis al la neplanita, diverskonsista urbanizo de Londono, kiu rezultis el ĝia eksterregula kresko. Romia kolonio dum kvar jarcentoj, Londono poste fariĝis pli kaj pli plenplena ene de sia defendmuro. Preter la muro aperis malpuregaj, aĉaj ladurboj kiel Shoreditch, Holborn kaj Southwark. La ĉefurbo plivastiĝis tiel multe, ke ĝi aneksis la sendependan urbon Westminster[6].

Fine de la 17-a jarcento, la City mem (la areo limigita de la muro kaj de la rivero Tamizo) konsistigis do fakte nur unu parton de Londono: ĝi kovris 700 akreojn (2,8 km²)[7] kaj entenis proksimume 80 000 loĝantojn, tio estas apenaŭ unu sesono de la londonanoj. La City estis ĉirkaŭita de rondo da ĉirkaŭurboj, kie vivis plejmulto el la londonanoj. Samkiel hodiaŭ, la City estis antaŭ ĉio la komerca koro de la ĉefurbo: ĝi disponis la plej grandan merkaton kaj la plej gravan havenon de Anglio, kaj tie konsekvence loĝis la negocistoj aŭ la manufakturistoj. La aristokratoj, tute male, ignoris tiun centran kvartalon: ili plivole loĝis en la kamparoj preter la ladurboj aŭ pliokcidente en la riĉa kvartalo Westminster (hodiaŭa West End), kie troviĝis la kortego de Karlo la 2-a en Whitehall. Riĉuloj preferis loĝi en konvena distanco de la trafikŝtopita, poluita, malsalubra City, precipe post katastrofa epidemio de pesto en 1665.

La rilato inter la City kaj la angla krono estis tiam tre streĉa. Dum la angla enlanda milito (1642-1651), la City de Londono asertis sin kiel fortan bastionon de respublikismo. Eĉ post la milito, la riĉa kaj ekonomie dinamika kvartalo restis minaco por Karlo la 2-a, kiel ekzemple pruvis pluraj respublikaj ribeloj en Londono komence de la 1660-aj jaroj. La tiamaj magistratoj de la City apartenis al la generacio, kiu batalis dum la enlanda milito kaj bone memoris, ke la multmortan konflikton kaŭzis la pretendo de Karlo la 1-a je absoluta monarkio[8]. Ili do volis nepre eviti saman dispozicion ĉe lia filo, kaj kiam la granda incendio ekminacis la City, ili rifuzis helpo-proponojn de Karlo la 2-a koncerne soldatojn aŭ aliajn rimedojn. Eĉ dum krizo tiel grava, gastigi la malpopularajn reĝajn militistojn en la City estis politike neakceptebla. Kiam Karlo finfine reprenis komandon el la malefika Lordo Urbestro, la fajro jam estis nekontrolebla.


Panoramo de la City de Londono en 1616 fare de Claes Visscher. Atentu la altajn konstruaĵojn sur la ponto de Londono: ili konsistigis famaĉajn kaptilojn en kazo de fajro, kvankam multaj estis jam detruitaj de pli frua incendio en 1632.
Panoramo de la City de Londono en 1616 fare de Claes Visscher. Atentu la altajn konstruaĵojn sur la ponto de Londono: ili konsistigis famaĉajn kaptilojn en kazo de fajro, kvankam multaj estis jam detruitaj de pli frua incendio en 1632.

Riskoj de fajro en la City

Karlo la 2-a.

La stratplano de la City fundamente datiĝis de Mezepoko: ĝi konsistigis vastan, labirintan reton da mallarĝaj aleoj, tra kiuj la vento facile blovis. La kvartalo jam spertis plurajn, gravajn fajrojn antaŭ 1666, ekzemple tiu de 1632. La uzo de ligno por la domoj aŭ de kulmo por la tegmentoj estis malpermesitaj jam de pluraj jarcentoj, sed oni daŭre utiligis tiujn nemultekostajn materialojn[9]. La nura ŝtonkonstruita kvartalo estis fakte la riĉa centro de la City, kie la loĝejoj de la negocistoj kaj de la merkatistoj stariĝis sur spacohavaj lokoj. Ili estis ĉirkaŭitaj de interna ringo da malriĉaj, troloĝitaj paroĥoj, kie ĉiu disponebla centimetro estis dediĉita al kreskanta loĝantaro. Tiuj paroĥoj entenis metiejojn, kiuj plejofte pliigis la riskon de fajro (metalgisejoj, forĝejoj, vitristoj...) kaj estis teorie malpermesitaj ene de la City, sed fakte toleritaj. Troloĝitaj homaj loĝejoj miksiĝis kun tiuj fontoj de varmo, fajreroj aŭ polucio, kaj estis konstruitaj laŭ arkitekturo favora al la disvolviĝo de fajroj. La "ĵet-etaĝoj" (antaŭenirantaj superaj etaĝoj) estis tipaj de la ses- aŭ sep-etaĝaj domegoj de tiama Londono. Tiuj konstruaĵoj havis etan surfacamplekson je la teretaĝo, sed maksimumis sian atribuitan surfacon super la strato, danke al la kreskanta amplekso de siaj superaj etaĝoj. La plej altaj ĵet-etaĝoj ĉe la du flankoj de strato kelkfoje preskaŭ tuŝis unu la alian: la londonanoj ja konsciis pri la risko de tia arkitekturo ĉar, skribis samtempulo, "tio faciligas incendion tiom multe, kiom tio malhelpas la rimedon"[10]. Sed "la avideco de la civitanoj kaj la kunkulpeco [t.e. la korupto] de la Magistratoj" ambaŭ favoris la ĵet-etaĝojn. En 1661, Karlo la 2-a diskonigis proklamon, kiu malpermesis tiajn fenestrojn aŭ etaĝojn, sed la loka municipo plejparte ignoris ĝin. Nova, pli abrupta mesaĝo de Karlo en 1665 atentigis pri la risko de fajro pro la mallarĝeco de la stratoj: li rajtigis kaj la enkarcerigon de obstinemaj konstruistoj kaj la detruon de danĝeraj konstruaĵoj. Sed ankaŭ tio havis malgrandan influon.

La riverbordo estis kerna areo dum la disvolviĝo de la granda incendio. La Tamizo ja provizis akvon por la fajrobrigadoj kaj cetere ebligis fuĝon per boato: sed pro la ĉeesto de facile bruleblaj materialoj, la malriĉaj distriktoj de la riverbordo konsistigis la plej gravan riskon en la tuta ĉefurbo. Laŭlonge de la varfoj, la falemaj lignaj loĝejoj kaj la gudropaperaj domaĉoj de la malriĉuloj amasiĝis inter "la malnovaj paperdomoj kaj bruleblaj stakoj de Gudro, Peĉo, Kanabo, Rezino kaj Lino"[11]. Londono estis plie plena je "nigra pulvoro" (pulvo), precipe ĉe la riverbordo. Plejmulto el ĝi restis en la privataj domoj de civitanoj depost la enlanda milito, ĉar la eksaj membroj de la New Model Army de Oliver Cromwell ankoraŭ konservis siajn musketojn kaj la pulvon por armi ilin. Kvin- aŭ sescent tunoj da pulvo cetere troviĝis en la turo de Londono, norde de la ponto de Londono. La ŝipbutikoj ĉe la varfoj ankaŭ posedis grandajn stokojn en lignaj bareloj.

La ponto de Londono mem, kiu estis la nura konekto inter la City kaj la suda bordo de la Tamizo, estis kovrita de domoj kaj jam fariĝis morta kaptilo dum la incendio de 1632. Tiuj konstruaĵoj brulis ekde la mateniĝo de dimanĉo, kaj Samuel Pepys, observante la incendion el la turo de Londono, esprimis sian maltrankvilegon koncerne siajn amikojn sur la ponto[12]. Oni eĉ timis, ke la flamoj finfine trapasus la ponton kaj minacus la distrikton Southwark sur la suda bordo, sed tiu danĝero estis evitita danke al vakua spaco inter la domoj sur la ponto, kiu ludis la rolon de fajrobarilo[13].

La 5-metrojn alta romia muro, kiu ĉirkaŭis la urbon, verŝajne malhelpis la fuĝon de la senhejmuloj el la infero. Kiam ekbrulis la riverbordo kaj malebliĝis evakuoj per boato, la nuraj elirejoj restis la ok portaloj de la muro. Dum la du unuaj tagoj, malmultaj loĝantoj fakte projektis eliri el la City: ili plivole movis la havaĵojn, kiujn ili kapablis porti, al la plej proksima "sekura domo" (plejofte la paroĥa preĝejo aŭ la katedralo Sankta Paŭlo), sed nur por movi denove kelkajn horojn poste. Kelkaj londonanoj transloĝigis siajn havaĵojn "kvar- aŭ kvinfoje" dum unu tago[14]. Fuĝoj preter la muro nur komencis fine de lundo: aperis panik-scenoj ĉe la mallarĝaj portaloj, kiam la malesperintaj rifuĝintoj provis eliri kun siaj aĵoj, ĉaretoj, ĉevaloj kaj vagonoj.

La plej grava malhelpaĵo por la fajrobrigadoj devenis de la mallarĝeco de la stratoj. Eĉ en ĉiutagaj kondiĉoj, la mikso de ĉaretoj, vagonoj kaj piedirantoj en la etaj aleoj kaŭzis oftajn trafikŝtopadojn. Dum la incendio, la vojoj estis plie blokitaj de la rifuĝintoj, kiuj instalis bivakojn en la stratoj kun siaj savitaj havaĵoj aŭ senĉese fuĝis el la fajro, dum la fajro- aŭ detruobrigadoj provis senrezulte alproksimigi ĝin.

Kontraŭfajraj teknikoj de la 17-a jarcento

Fajrohokoj uzitaj por kontraŭi fajron en Tiverton (Devon), 1612.

Fajroj estis kompreneble kutimaj en tia troloĝita, ligna urbo kun multaj fajrujoj, kandeloj, fornoj aŭ stokoj da pulvo. Ekzistis tiam ne responsa policofajrobrigado, sed la loka milico de Londono, nomita Trained BandsTrain-band, estis disponebla almenaŭ en kazo de ĝeneralaj krizoj. Nokta gardotempo kontraŭ fajroj estis cetere plenumita de la gardistaro de Londono (the watch), kiu konsistis el mil gardistoj patrolante en la stratoj[15]. Ekzistis kutimoj aŭ proceduroj inter la variaj sociaj komunumoj en kazo de fajro, kaj ili montriĝis plejofte efikaj. La plej bonvolajn civitanojn oni avertis pri danĝera domfajro per malsonoraj ŝokoj sur la sonoriloj de la preĝejo: ili sekve rapide kunveniĝis por uzi la disponeblajn teknikojn kontraŭ la fajro, precipe detruadon kaj akvon. Konforme al leĝo, la turo de ĉiu paroĥa preĝejo devis enteni la necesajn ilojn por tio: longaj ŝtupetaroj, ledaj siteloj, hakiloj, sed ankaŭ "fajrohokoj" (firehooks) por faligi la konstruaĵojn (vidu la bildon maldekstre). Kelkfoje, la plej altaj domegoj estis eĉ detruitaj per kontrolitaj pulvo-eksplodoj. Tiu sufiĉe drasta metodo por krei fajrobarilojn estis pli kaj pli uzita fine de la granda incendio, kaj al ĝi atribuas la historiistoj la finan venkon kontraŭ la flamoj[16].

La detruado de la domoj, kiuj situas sur la estonta akso de la fajro, estas ofte efika rimedo por haltigi la incendion. Sed tiufoje, la unuaj detruoj estis kritike prokrastitaj pro la hezitemo kaj la nesufiĉa aŭtoritato de la Lordo Urbestro, kiu ne donis la necesajn ordonojn[17]. Kiam finfine ordonis la reĝo mem "ŝpari neniun domon", la fajro estis jam vorinta multnombrajn konstruaĵojn, kaj la detruistoj ne plu povis cirkuli tra la ŝtopitaj stratoj.

17-a jarcenta reklamo por sufiĉe malgranda kaj manovrebla fajro-maŝino kun radoj: "Tiuj Aparatoj, (kiuj estas la plej bonaj) por estingi grandan Fajron; estas faritaj de John Keeling en Black Fryers (post sperto de multaj jaroj)."

La uzo de akvo por estingi la fajron estis same malhelpita. Principe, akvo estis disponebla per sistemo de ulmtuboj, kiuj akvumis 30 000 domojn danke al alta akvoturo en la strato Cornhill, kiu pleniĝis dum la alfluo de la Tamizo. Ekzistis ankaŭ akvujo en Islington por stoki la akvon, kiu devenis de Hertfordshire[18]. Plejofte eblis malfermi tubon proksime al brulanta konstruaĵo por kontraŭi la fajron aŭ plenigi sitelojn. La strato Pudding Lane estis plie proksima al la rivero mem. En kazo de tia incendio, ĉiujn stratojn el la rivero ĝis la bakejo kaj la apudaj domoj oni devus teorie provizi per du linioj da fajrosoldatoj, kiuj transdonus la plenajn sitelojn direkte al la fajro kaj resendus la malplenajn sitelojn al la rivero. Sed tio ne okazis, aŭ almenaŭ ne plu okazis, kiam Samuel Pepys observis la fajron el la Tamizo, meze de la dimanĉa mateno. Pepys priskribas en sia taglibro, kiel neniu provis estingi la fajron, sed plivole kaj timege fuĝis el ĝi, hastante "por forpreni siajn havaĵojn, kaj lasi ĉion al la fajro". La flamoj do atingis la riverbordon sen granda rezisto de la malorganizita komunumo, kaj baldaŭ ruinigis la bruleblajn domojn laŭlonge de la varfoj. La rezultinta katastrofo ne nur interompis la vojon de la fajrosoldatoj al akvo, sed ankaŭ ekbruligis la akvoradojn sub la ponto de Londono, kiuj normale pumpis akvon al la akvoturo de Cornhill: konsekvence, kaj la rekta aliro al akvo kaj la provizado per tuboj subite malebliĝis.

Londono posedis tre avangardajn teknikojn kontraŭ fajroj, precipe danke al fajro-maŝinoj, jam uzitaj okaze de antaŭaj incendioj. Sed male de la utilaj fajrohokoj, tiuj grandaj pompiloj nur malofte montriĝis sufiĉe flekseblaj aŭ praktikaj por havi veran influon. Nur kelkaj el ili disponis radojn, dum aliaj stariĝis sur senradaj tabuloj[19]. Oni kutime alportis ilin el malproksima loko, kaj ili ofte alvenis tro malfrue. Plie, ĉar ili disponis buŝojn sed ne blovtubojn, ili suferis de malgranda trafpovo. Okaze de la granda incendio, nekonata nombro da fajro-maŝinoj estis transportitaj tra la stratoj, aŭ eĉ tra la tuta City. Ili normale elprenis akvon el la ĉirkaŭaj tuboj: tio ne plu eblis, sed oni povis ankoraŭ atingi partojn de la riverbordo. Kiam oni malespere provis manovri la maŝinojn ĝis la rivero por plenigi iliajn akvujojn, pluraj el ili falis en la Tamizon. Kaj la varmeco de la flamoj tiam fariĝis tiel granda, ke la ceteraj maŝinoj ne plu povis alproksimigi la incendion en konvena distanco: ili eĉ ne plu povis aliri al Pudding Lane.

Disvolviĝo de la incendio

Okaze de la fajro, multaj londonanoj redaktis leterojn aŭ memuarojn pri tiu eksterordinara travivaĵo. La plej famaj kronikistoj de la epoko, Samuel Pepys (1633-1703) kaj John Evelyn (1620-1706), ĉiutage registris la eventojn kaj siajn proprajn impresojn, kaj senĉese klopodis por informiĝi pri la lastaj okazaĵoj, kaj ene de la City kaj ekster ĝi. Ekzemple, ili ambaŭ iris merkredon (la kvaran tagon) al la areo de la parko Moorfields, norde de la City, por vidi la masivan kampadejon de la rifuĝintoj, kio ŝokis ilin. Iliaj tagolibroj konstituas la plej gravajn fontojn por ĉiuj modernaj studadoj de la katastrofo. La plej freŝdataj libroj pri la fajro, inkluzive de tiuj de Tinniswood (2003) kaj Hanson (2001), ankaŭ baziĝas sur la mallongaj memuaroj de William Taswell (1651-1682), kiu tiam estis nur 14-jaraĝa lernanto en Westminster.

Post la du pluvemaj someroj de 1664 kaj 1665, Londono spertis eksterordinaran trosekecon depost novembro 1665, kaj la lignaj konstruaĵoj estis tute sekaj post la longa, varma somero de 1666. La fajro de la bakejo en Pudding Lane unue etendiĝis okcidenten pro la influo de orienta venteto.

Dimanĉo

Proksimuma amplekso de la fajro dimanĉvespere, la 2-an de septembro.[20]

Fajro aperis en la bakejo de Thomas Farriner ĉe Pudding Lane iom post noktomezo je dimanĉo la 2-a de septembro. La tuta familio estis enkaptita en la supra etaĝo, sed sukcese fuĝis al najbara domo per fenestro, escepte de tro timigita servistino, kiu do fariĝis la unua viktimo de la incendio[21]. La najbaroj provis estingi aŭ almenaŭ mildigi la fajron. Unu horon poste alvenis ŝtatoficisto de la paroĥo: li opiniis, ke necesis detrui la apudajn domojn por preventi pluan kreskon. Pri tio la loĝantoj protestis, kaj la Lordo Urbestro Thomas Bloodworth, kiu sole rajtis kontraŭstari ilin, estis alvokita. Kiam Bloodworth alvenis, la flamoj jam konsumis la apudajn domojn kaj direktis al la paper-stokejoj kaj bruleblaj konstruaĵoj de la riverbordo. La plej spertaj fajrosoldatoj urĝis eki la detruadon sed Bloodworth rifuzis, ĉar la loĝejoj estis plejparte luigitaj kaj la proprietuloj ne troveblis. Oni ĝenerale konsideras, ke Bloodworth estis nomumita al la ofico de Lordo Urbestro nur kiel oportuna, servila oficisto, kaj ne pro la apartaj talentoj, kiujn tia posteno normale postulas. Li panikis kiam aperis subita urĝo[22]. Premita de la ĉeestintaj personoj, li faris la ofte cititan rimarkon "Fi! Virino kapablus pis-estingi ĝin", kaj foriris. Post la detruo de la City, Samuel Pepys reanalizis la eventojn kaj skribis la 7-an de septembro 1666 en sian taglibron: "Oni ja tra la tuta mondo lamentas pri la simpleco [t.e. la stulteco] de mia Lordo Urbestro ĝenerale; kaj pli aparte koncerne tiun aferon de la fajro, reĵetante ĉion sur li".

Je la sepa matene, Pepys, kiu estis grava oficisto en la Navy Office, supreniris la turon de Londono por obteni aeran panoramon de la fajro: li skribis en sian taglibron, ke la orienta vento jam aliformigis la fajron en vastan incendion. Ĝi komplete detruis plurajn preĝejojn kaj, li taksis, 300 domojn, kaj plie atingis la riverbordon. La konstruaĵoj sur la ponto de Londono estis brulantaj. Utiligante boaton por ekzameni la detruaĵojn ĉirkaŭ Pudding Lane el mallonga distanco, Pepys priskribis "lamentan" fajron, "ĉiuj klopodante por forpreni siajn havaĵojn, ĵetante ilin en la riveron aŭ metante ilin sur barĝojn; malriĉuloj restante en siaj domoj kiel eble plej longe, ĝis la fajro mem apudas ilin, kaj tiam kurante en boatojn, aŭ grimpante el unu ŝtuparo al alia ĉe la riverbordo". Pepys pluiris okcidenten sur la rivero ĝis la kortego en Whitehall, "kie homoj venis al mi, kaj mi faris al ili priskribon, kiu konsternis ilin, kaj pri tio oni raportis al la Reĝo. Mi estis do alvokita, kaj ja diris al la Reĝo kaj al la Duko de York tion, kion mi vidis; ke, krom se lia Majesto ordonus la detruadon de domoj, nenio povos haltigi la fajron. Ili ŝajnis tre malserenaj, kaj la Reĝo ordonis al mi iri al mia Lordo Urbestro en sia nomo, kaj ordoni al li ŝpari neniun domon, kaj detrui ĉiudirekte antaŭ la fajro". La frato de Karlo, la duko de York, proponis la helpon de la regimento Life Guards por kontraŭi la fajron[23].

"Vidi tion igis min plori."
Samuel Pepys (1633-1703), pentrita de John Hayls en 1666, en la jaro de la granda incendio.

Unu mejlon okcidente de Pudding Lane, en Westminster, la juna lernanto William Taswell ĵus eskapis el la frumatena diservo en la abatejo Westminster kaj vidis kelkajn rifuĝintojn, kiuj alvenis per lueblaj boatoj, malvestitaj kaj kovritaj nur de kovriloj[24]. La servo de la boatistoj subite fariĝis eksterkutime multekosta, kaj nur la plej bonŝancaj rifuĝintoj obtenis sidlokon en boato.

La fajro disvolviĝis rapide pro fortaj ventoj. Je la mezo de la mateno, la loĝantoj rezignis estingi la incendion kaj ekfuĝis. La movanta homamaso kaj la ĉaretoj tute obstrukcis la vojojn por la fajrosoldatoj kaj la ĉevaloj. Pepys dungis fiakriston en Whitehall por reveni al la City, sed povis nur atingi la katedralon Sankta Paŭlo, kaj devis poste daŭrigi piedirante. Restis ankoraŭ en la preteraj stratoj ĉaretoj plena je havaĵoj kaj piedirantoj, kiuj fuĝis el la fajro kaj estis troŝarĝitaj. La paroĥaj preĝejoj, kiuj ŝajnis ankoraŭ sekuraj, rapide pleniĝis je mebloj kaj altvaloraĵoj, kiujn oni baldaŭ devus movi denove. Pepys trovis la urbestron Bloodworth, kiu provis kunordigi la batalon kontraŭ fajro. Duone faleganta, "samkiel svenanta virino", Bloodworth plende respondis al la reĝa peto, ke li estis jam detruanta domojn. "Sed la fajro preterpasas nin pli rapide, ol estas nia detruo-kapablo". Firme defendante sian honoran rangon, li rifuzis la proponon de la duko de York koncerne soldatojn, kaj tiam revenis hejmen enlitiĝi[25]. Karlo ŝipveturis el Whitehall en la reĝa barĝo por ekzameni la scenon. Li konstatis, ke la domoj ankoraŭ ne estis detruitaj malgraŭ la aserto de Bloodsworth al Pepys, kaj li aŭdace transpaŝis la decidpovon de la Lordo Urbestro por ordoni masivajn detruojn okcidente de la fajro-areo[26]. Pro la prokrasto, tiuj rimedoj montriĝis plejparte senrezultaj, ĉar la fajro jam estis nekontrolebla.

Je la posttagmezo, 18 horojn post la unua alarmo en Pudding Lane, la fajro estis fariĝinta furioza fajroŝtormo, kiu generis sian propran klimaton. La kameno-efekto kaŭzis gigantan ascendon da varma aero ĉie, kie la trablovoj estis mildigitaj de la apudaj konstruaĵoj (ekzemple ĉe la ĝetoj), kio lasis vakuon ĉe la grundo. Kontraŭ ĉia ŝajno, la rezultintaj internaj ventegoj ne helpis estingi la fajron[27], sed fakte alportis freŝan oksigenon al la flamoj. La aermoviĝoj kreitaj de la ascendo igis la venton blovi anarkie, kaj norde kaj sude de la ĉefa orienta vento.

Je la frua vespero, kune kun sia edzino kaj kelkaj amikoj, Pepys revenis sur la riveron "kaj al la fajro, ankoraŭ kreskanta". Ili petis al la boatisto iri "kiel eble plej proksime al la fajro kaj la fumo; kaj tra la tuta Tamizo, kun onia vizaĝo en la vento, oni estis preskaŭ brulita de duŝo da ŝirpecoj". Kiam la amaso da ŝirpecoj fariĝis neelteneblaj, la grupo iris al taverno ĉe la suda bordo, kaj restis tie ĝis la alveno de mallumo, kiam ili povis vidi la fajron sur la ponto de Londono kaj preter la rivero, "kiel unu kompletan arkon da flamoj el tiu bordo ĝis la alia flanko de la ponto (...): vidi tion igis min plori".

Lundo

Proksimuma amplekso de la fajro lundovespere, la 3-an de septembro.

Je la mateniĝo de lundo, la 3-a de septembro, la fajro precipe etendiĝis norden kaj okcidenten, ĉar la aermoviĝoj de la fajroŝtormoj puŝis la flamojn kaj pli suden kaj pli norden ol dum la antaŭa tago[28]. La suda progreso de la fajro estis plejparte haltigita danke al la rivero mem, sed detruis la domojn sur la ponto de Londono, kaj eĉ minacis transpasi la ponton kaj atingi la distrikton Southwark, ĉe la suda riverbordo. Southwark estis finfine ŝparita pro antaŭekzistanta fajrobarilo sur la ponto, kiu konsistis el vasta vakua spaco inter la konstruaĵoj (tio jam savis la sudan bordon okaze de la incendio de 1632[29]). La norda progreso, tute male, alportis la flamojn al la koro de la City. Pluraj tiamaj observantoj emfazis la malesperon kaj la senkonsilecon, kiuj ŝajne frapis la londonanojn dum tiu dua tago. Oni ne vere strebis al la savo de la riĉaj, laŭmodaj kvartaloj nun minacitaj de la flamoj, ekzemple la Royal Exchange (kombinita borso kaj magazeno) aŭ la riĉabundaj butikoj de Cheapside. La Royal Exchange ekbrulis komence de la malfrua posttagmezo: el ĝi restis fumanta ŝelo nur kelkajn horojn poste. John Evelyn, kortegano kaj kronikisto, skribis la jenon:


La brulego estis tiel universala, kaj la homoj tiel konsternitaj, ke ekde la komenco - pro kiu deprimeco aŭ destino mi ne scias - ili apenaŭ klopodis por estingi ĝin; kaj eblis aŭdi aŭ vidi nenion escepte de la krioj kaj lamentoj; tiel granda estis la konsterno inter ili, ke ili kuris vage kiel sentatentaj kreituloj, tute ne provante savi eĉ siajn havaĵojn.[30]
John Evelyn, Taglibro (3-a de septembro 1666)


John Evelyn en 1651.

Evelyn loĝis 6 kilometrojn ekster la City, en Deptford, kaj do ne vidis la plej fruajn etapojn de la katastrofo. Je lundo, kune kun multaj aliaj altklasuloj, li iris fiakre al Southwark por observi la scenon, kiun Pepys jam vidis dum la antaŭa tago, de la brulanta City preter la rivero. La fajro jam multe plivastiĝis: "la tuta City ene de teruraj flamoj apud la riverbordo; ĉiuj domoj ekde la Ponto, ĉiuj stratoj ĉe la Tamizo el Cheapside ĝis Three Cranes estis nun konsumitaj"[31]. Je la vespero raportis Evelyn, ke la rivero estis krovrita de fuĝantaj barĝoj kaj boatoj, plenaj je havaĵoj. Li cetere observis la grandan forkuron da ĉaretoj kaj piedirantoj tra la ŝtopitaj portaloj de la City, direkte al la vastaj nordaj kaj orientaj kampoj, "kiuj sur multaj mejloj estis punktitaj de ĉiuspecaj moveblaĵoj kaj tendoj, starigitaj por gastigi la homojn kaj la havaĵojn, kiujn ili povis savi. Ho, kiel mizera kaj malfeliĉega spektaklo!".

Baldaŭ naskiĝis en la minacita urbo la suspekto, ke la fajro neniel akcidento estis. La turniĝantaj ventoj alportis fajrejojn kaj brulantajn defalaĵojn el longa distanco ĝis kulmaj tegmentoj kaj lignaj defluiloj, kaj tiel laŭaspekte kaŭzis nerilatitajn novajn fajrojn, kiuj situis malproksime el la originala incendio. Tio favoris la onidiron, laŭ kiu novaj fajroj estis ekflamigitaj intence. La lokaj alilandanoj tuj fariĝis la ĉefaj suspektuloj pro la tiam okazinta dua angla-nederlanda milito. Timo kaj suspekto aliformiĝis en firman certecon dum lundo: ekfloris murmuroj kaj pri baldaŭa invado, kaj pri alilandaj spionoj, kiuj ĵetis "fajrobulojn" en domojn aŭ transportis grenadojn kaj alumetojn[32]. Ekis serio da stratagresoj[33]. William Taswell ekzemple spektis homamason, kiu rabis kaj frakasis la butikon de franca pentristo. Hororo frapis lin, kiam forĝisto alpaŝis al iu franco en la strato kaj batis lian kapon per fera stango. Timoj rilate al terorismo despli kreskis, ke kutimaj komunikiloj kaj vivnecesaj terinstalaĵoj estis pli kaj pli difektitaj de la fajro. La General Letter Office ĉe Threadneedle Street, tra kiu normale trapasis ĉiuj leteroj de la tuta lando, brulis komence de la lunda mateno. La gazeto London Gazette ĵus sukcesis publikigi sian eldonon de lundo, antaŭ ol la presejo estis detruita (tiu eldono precipe enhavis mondanajn klaĉojn, kun nur eta noto pri fajro, kiu ekis dimanĉmatene kaj "daŭradas kun granda violento"). La tuta lando dependis de tiuj komunikiloj, kaj la rezultinta vakuo pleniĝis je onidiroj. Ekzistis ankaŭ religiaj alarmoj koncerne novan pulvan konspiron. Kiam la suspektoj aliformiĝis en panikon kaj kolektivan paranojon, la Trained Bands kaj la Coldstream Guards koncentris sin malpli sur la batalo kontraŭ la fajro, kaj pli sur la nombrado de alilandanoj, katolikoj aŭ iuj ajn strangaspektaj homoj, aŭ por aresti ilin aŭ por protekti ilin el la tumultoj (aŭ pro ambaŭ kialoj).

La London Gazette de la 3-a/10-a de septembro, kun raporto pri la granda incendio. Alklaku la bildon por pligrandigi kaj legi ĝin.

La loĝantoj, precipe la altklasuloj, progrese malesperis evakui siajn havaĵojn el la City. Tio kreis neatenditan renton por la plej kapablaj malriĉuloj, kiujn oni dungis kiel portistojn (ili ofte ŝtelis la havaĵojn kaj fuĝis kun ili), kaj precipe por la proprietuloj de ĉaretoj kaj boatoj. La antaŭan sabaton, la luigo de ĉareto kostis proksimume du ŝilingojn. Je lundo, la prezo povis atingi kvardek pundojn, tio estas konsiderinda sumo (ekvivalente al pli ol 4000 pundoj en 2005)[34]. Ŝajnas, ke ĉiu ĉaretisto kaj boatisto ĉirkaŭ Londono hastis al la City por profiti el tiu eksterordinara situacio: la ĉaretoj ariĝis al la mallarĝaj portaloj kaj rekte koliziis kontraŭ la konfuzegaj loĝantoj, kiuj tute kontraŭe provis fuĝi. Tiel granda estis la ĥaoso ĉe la portaloj, ke la magistratoj ordonis fermi ilin lundon posttagmeze, tiel esperante turnigi la loĝantojn el la savo de iliaj propraj havaĵoj al la batalo kontraŭ la fajro: "ke, sen espero savi ion ajn, ili eble pli despere entreprenus estingi la fajron"[35]. Tiu stulta kaj senrezulta decido estis nuligita la sekvan tagon.

Kvankam ordo en la strato ekfalegis, precipe ĉe la portaloj, kaj kvankam la fajro furiozis nekontroleble, lundo estis markita de la komenco de organizita kontraŭagado. Thomas Bloodworth, kiu kiel Lordo Urbestro responsis pri la kunordigo de la kontraŭfajra batalo, estis ŝajne foririnta el la City: lian nomon oni mencias en neniu raporto de la lundaj eventoj[36]. En tia urĝa krizo, Karlo la 2-a denove ignoris la City-municipon kaj nomumis sian fraton Jakobon, dukon de York, kiel responsulon de la agado. Jakobo instalis komandejojn ĉirkaŭ la tuta perimetro de la fajro, dungante ĉiujn disponeblajn malriĉulojn kaj kreante teamojn da bone pagitaj, bone nutritaj fajrosoldatoj. Tri korteganoj fariĝis responsaj de ĉiu komandejo, kaj Karlo mem konservis la ordonpovon koncerne detruadojn. Tiu sufiĉe solidareca gesto celis malkonfirmi al la civitanoj, ke ili estis finance responsaj de la detruado de domoj. Jakobo kaj siaj Life Guards traveturis la stratojn dum la tuta tago, protektante alilandanojn el tumultoj kaj provante restarigi ordon. "La Duko de York gajnis la korojn de la homoj per siaj senĉesaj, nelaceblaj streboj tage kaj nokte por helpi estingi la Fajron", skribis vidinto en letero de la 8-a de septembro[37]

Mardo

Proksimuma amplekso de la fajro mardovespere, la 4-an de septembro. (ĝi ne signife plivastiĝis je merkredo, la 5-a de septembro)

Mardo la 4-a de septembro estis la tago, dum kiu Londono spertis la plej multajn detruojn[38]. La komandejo de la duko de York en la kvartalo Temple Bar, je la kuniĝo de la stratoj Strand kaj Fleet Street, celis haltigi la okcidentan progreson de la fajro direkte al la palaco Whitehall mem. Instalante firman rezistpunkton ekde la ponto super la rivero Fleet ĝis la Tamizo, Jakobo tiel esperis ke la du riveroj konsistigus naturan fajrobarilon. Komence de la marda mateno, la flamoj tamen trapasis la Fleet, pro la influo de persistanta orienta vento. La fajro simple preterpasis la fajrosoldatojn, kaj trudis al ili reorganizon. La progreso de la fajro pli okcidenten kaŭzis konsternon ene de la palaco: "Ho, kiel granda konfuzo tiam estis en tiu kortego!", skribis Evelyn.

La fajrosoldatoj de Jakobo cetere kreis larĝan fajrobarilon norde de la incendio. Ĝi sukcese retenis la fajron ĝis la malfrua posttagmezo, sed la flamoj tiam trapasis ĝin kaj ekdetruis la vastan, riĉan straton Cheapside kun ĝiaj luksbutikoj.

Brulanta katedralo Sankta Paŭlo. Nekonata artisto, ĉ. 1670.

Ĉiuj rigardis la katedralon Sankta Paŭlo kiel absolutan rifuĝejon pro siaj dikaj ŝtonmuroj kaj pro la natura fajrobarilo, kiun konsistigis la vasta, vakua ĉirkaŭinta placo. Ĝi estis tute plenigita de savitaj havaĵoj, kaj la kripto enhavis la dense pakitajn stokojn de la presejoj aŭ librovendistoj el la apuda strato Paternoster Row. Sed la konstruaĵo estis tiam spertanta riparadon, kaj estis kovrita de lignaj skafaldoj, kiuj ekbrulis dum la marda nokto. Elirante el lernejo, la juna William Taswell troviĝis unu mejlon for kaj spektis la flamojn, kiuj progrese ĉirkaŭis la katedralon, antaŭ ol la brulantaj skafoldoj ekflamigis la tegmentotrabojn. Apenaŭ unu duonhoron poste, la plumba tegmento ekfandiĝis, dum la libroj kaj la paperoj en la kripto samtempe aldoniĝis al la incendio. "La ŝtonoj de Sankta Paŭlo flugis samkiel grenadoj, la fandiĝanta plumbo fluis en la stratojn, kaj la pavimoj mem havis tiel feroce ruĝan brilegon, ke nek ĉevalo nek homo kapablis treti sur ili", raportas Evelyn en sia taglibro. El la katedralo rapide restis nur ruinoj.

Dum la sama tago, la flamoj ekis movi orienten ekde la areo de Pudding Lane, kontraŭ la precipa orienta vento, direkte al la turo de Londono kaj al ĝiaj pulvo-stokoj. La soldataro de la turo vane atendis dum la tuta tago helpon el la oficialaj fajrosoldatoj de Jakobo, kiuj pli urĝeme okupiĝis pri la okcidento, kaj ili sekve decidis sinŝarĝi per la krizo: la soldataro kreis fajrobarilojn per grandskala detruado de la proksimaj domoj, tiel haltigante la progreson de la fajro.

Merkredo

Jakobo, duko de York, estonta Jakobo la 2-a de Anglio.

La vento finfine mildiĝis ekde la marda vespero, kaj la fajrobariloj kreitaj de la fajrosoldatoj ekis funkcii akcepteble ekde merkredo, la 5-a de septembro[39]. Pepys piediris tra la tuta, ankoraŭ fumanta urbo, ĝis la grundo hejtis liajn proprajn piedojn. Li supreniris la sonorilturon de la preĝejo All Hallows-by-the-Tower, el kie li vidis la detruitan City, "la plej tristan, dezertan vidaĵon, kiun mi iam ajn vidis". Multaj izolitaj fajroj plubruladis, sed la granda incendio mem ne plu estis. Pepys vizitis Moorfields, vastan publikan parkon tuj norde de la City, kaj li vidis grandan kamparon da senhejmaj rifuĝintoj, "povraj ruinuloj portante siajn havaĵojn, kaj ĉiuj gardante siajn proprajn havaĵojn". Li rimarkis, ke la prezo de pano ĉirkaŭ la parko duoblis. Ankaŭ Evelyn iris al Moorfields (kiu ŝajne estis la ĉefa kunvenejo de la senhejmuloj), kaj hororiĝis pri la grandega nombro da mizeraj homoj, kiuj plenigis la parkon. Kelkaj ŝirmis sin sub tendoj, dum aliaj jam loĝis en rapide manfaritaj laddomoj: "Multaj [estis] sen unu vestaĵo aŭ iu ajn necesa uzilo, lito aŭ tabulo"[40]. Evelyn estis tamen impresita de la fiereco de tiuj senhavaj londonanoj, "kiuj estas preskaŭ pereante pro malsato kaj mizero, sed ne petas unu solan pencon".

Timoj pri alilandaj teroristoj aŭ pri franca-nederlanda invado estis kiel eble plej grandaj inter la senkonsilaj viktimoj de la fajro, kaj dum la nokto de merkredo eksplodis kolektiva paniko en la kamparoj de Moorfields kaj Islington: mistera lumeto en la ĉielo super Fleet Street naskis la onidiron, ke 50 000 francaj aŭ nederlandaj enmigruloj (al kiuj oni plejofte atribuis la fajron) estis marĉantaj al Moorfields por finfari la laboron komencitan de la fajro: tranĉi la gorĝojn de la viroj, seksatenci la virinojn kaj ŝteli iliajn malmultajn havaĵojn. Hastante al la stratoj, la terorizita homamaso atakis ĉiujn alilandanojn, kiujn ili kapablis trafi. Laŭ Evelyn, nur "post senfinaj penoj kaj granda malfacileco" ili estis kvietigitaj kaj forpelitaj en la kampojn de la Trained Bands, de la regimento Life Guards kaj de la korteganoj. La humoro de la loĝantaro estis tiam tiel frenezeta, ke Karlo la 2-a timis grandskalan ribelon de Londono kontraŭ la angla monarkio. La produktado kaj disdonado de nutraĵoj kvazaŭe ne plu ekzistis, kaj la reĝo anoncis, ke stokoj da pano oni alportus ĉiutage al la City kaj al sendanĝeraj, ĉirkaŭaj vendoplacoj. En tiuj vendoplacoj oni rajtis nur aĉeti kaj vendi: tute ne temis pri urĝaj, senkostaj fordonoj.

Mortoj kaj detruaĵoj

La Lamento de la londonanoj. Tiu balado datiĝas de 1666 kaj raportas pri la granda incendio, per inventaro de la detruaĵoj. Alklaku la bildon por pligrandigi kaj legi ĝin.

Nur kelkaj mortoj kaŭzitaj de la fajro estis oficiale registritaj, kaj oni longtempe supozis, ke okazis malmultaj mortoj. Porter ekzemple sugestas, ke nur ok homoj mortis[41]. Tinniswood same taksas, ke malpli ol dek homoj mortis kvankam, li aldonas, plurajn mortojn oni verŝajne ne registris. Krom la mortoj, kiuj rekte rezultis el la fajro aŭ de la inhalo de fumo, pluraj rifuĝintoj cetere pereis en la improvizitaj tendaroj[42]. Hanson tute kontraŭe kontestas, ke okazis nur malmultaj mortoj. Li detalas la registritajn mortojn pro malsato aŭ malforto, kiuj frapis la postvivantojn de la incendio dum la sekva, frida vintro, inkluzive de la dramisto James Shirley kaj de lia edzino. Laŭ Hanson cetere "estas ekcese kredema opinii, ke la solaj papistoj aŭ alilandanoj mortbatitaj aŭ linĉitaj estis tiuj, kiuj estis ĝuste savitaj de la duko de York". La oficialaj statistikoj plie ne okupiĝas pri la destino de la nekonitaj malriĉuloj. Laste sed ne balaste, la eksterordinara varmeco kore de la fajroŝtormo sendube sufiĉis por konsumi kompletajn korpojn, aŭ lasi nur etajn fragmentojn de la kranioj. La fajro estis subtenita ne nur de ligno, teksaĵoj aŭ kulmo, sed ankaŭ de oleo, peĉo, karbo, graso, sukero, alkoholo, terebinto kaj pulvo, ĉiuj stokitaj en la riverborda kvartalo. Tio facile fandis la ŝtalon laŭlonge de la varfoj (fandopunkto inter 1 250 °C kaj 1 480 °C), sed ankaŭ la grandajn ferajn katenojn de la portaloj (fandopunkto inter 1 100 °C kaj 1 650 °C). Nur dentoj kapablis rezisti tiajn temperaturojn, sed la malriĉuloj ofte havis neniun. Anonimaj ostoj plie interesis nek la malsatajn homojn, kiuj serĉfosis altvaloraĵojn tra la dekmiloj da tunoj da defalaĵoj post la fajro, nek la laboristojn, kiuj formetis la ruinojn antaŭ la rekonstruado. Alvokante la juĝokapablon de la leganto kaj "la sperton de ĉiuj aliaj gravaj urbfajroj tra la jarcentoj", Hanson emfazas, ke la incendio atakis la putrajn domaĉojn de la malriĉuloj rapidege, kaj do certe enkaptis almenaŭ "la maljunulojn, la junulojn, la malrapidulojn kaj la kriplulojn", kaj enterigis la polvon kaj la cindrojn de iliaj ostoj sub la ruinoj de keloj. Tio indikus ne kvar aŭ ok mortintojn, sed fakte "plurajn centojn aŭ eble plurajn milojn"[43].

Inter la entutaj detruaĵoj, oni povas mencii 13 200 domojn, 87 paroĥajn preĝejojn, 44 negocejojn, la Royal Exchange, la ĉefan doganejon, la katedralon Sankta Paŭlo, la palacon Bridewell kaj aliajn malliberejojn, la poŝtejon General Letter Office kaj la tri okcidentajn portalojn de la City (Ludgate, Newgate kaj Aldersgate)[44]. La financa valoro de la detruaĵoj estis unue taksita je £100 000 000 (laŭ tiama valuto), sed ĝi estis poste malpliigita al necerta £10 000 000[45], tio estas pli ol unu miliardo da pundoj en 2005[46]. Evelyn opiniis, ke li vidis en la kampoj proksime al Islington kaj Highgate pli ol "200 000 homojn el ĉiuj sociaj rangoj kaj statutoj dispelitaj, kuŝante apud la stakoj da tio, kion ili povis savi"[47].

Post la incendio

Sir Christopher Wren.

Post la incendio urĝis trovi propekan kapron, kaj oni ekzemple akceptis nesingardeme la konfeson de freneza franca horloĝetisto, Robert Hubert. Li asertis, ke li estis agento de la papo kaj ekflamigis la incendion en Westminster[48]. Hubert poste korektis sian nekredeblan rakonton kaj deklaris, ke li fakte ekbruligis la fajron en la bakejo de Pudding Lane. Malgraŭ duboj pri la konfeso kaj pri sia jura kapableco, Robert Hubert estis pendumita en Tyburn la 28-an de septembro 1666. Post lia morto montriĝis, ke li fakte alvenis al Londono nur du tagojn post la eko de la incendio[49]. Daŭris tamen la onidiroj pri la kulpeco de la katolikoj: tion abunde uzadis kiel politikan propagandon la opizicio al la katolikfavora kortego de Karlo la 2-a, precipe dum la "papa komploto" kaj aliaj postaj krizoj de la reĝado de Karlo.

Pro la ĥaoso kaj la tumultoj kreitaj de la fajro, Karlo la 2-a timegis novan ribelon de Londono. Li kuraĝigis la senhejmulojn forlasi la ĉefurbon kaj enloĝiĝi aliloke: li publikigis proklamon, laŭ kiu "ĉiuj Urboj kaj Vilaĝoj devos, sen kontesto, gastigi la supre menciitajn mizerajn personojn kaj rajtigi al ili liberan praktikon de iliaj manmetioj". Speciala "fajrokortumo" (Fire Court) estis establita koncerne la multajn disputojn inter luantoj kaj proprietuloj, por elekti tiujn, kiuj rajtus rekonstrui (surbaze de pagkapableco). La kortumo restis aktiva ekde februaro 1667 ĝis septembro 1672. La ekzameno de averaĝa afero kutime necesigis nur unu tagon: sen la fajrokortumo, la juraj disputoj estus kritike prokrastinta la rekonstruadon, kiun Londono bezonis por resaniĝi. Iniciatitaj de Karlo, sufiĉe radikalaj rekonstruad-planoj de la ruinigita City ekfloris. Se Londono estus rekonstruita laŭ tiuj planoj, oni asertis, ĝi povus rivali Parizon koncerne barokan belegecon (vidu dekstre la planon de Evelyn). La reĝo kaj la municipo de la City kunkune provis determi, "al kiuj ĉiuj domoj kaj grundoj ja fakte apartenis", por traktadi kun la proprietuloj kaj proponi al ili kompensmonon por la plenumo de tiuj grandiozaj planoj. Sed oni rapide rezignis tiun malrealistan ideon. Oni vane admonis la laboristojn, ke ili mezuru la parceloj sur kiuj antaŭe staris domoj, kvankam homoj ankoraŭ ĉefe zorgis pri ĉiutaga vivteno aŭ forestis el la ĉefurbo. Pro la manko de laboristoj post la fajro, ne eblis plenumi tian taskon. Krom Christopher Wren kaj John Evelyn, aliaj planoj estis proponitaj de Robert Hooke, Valentine Knight kaj Richard Newcourt.

La plano de John Evelyn por rekonstrui fundamente malsaman Londonon neniam konkretiĝis.

Pro la nesolveblaj problemoj pri proprieto, efektiviĝis neniu el la grandskalaj barokaj skemoj, kiuj proponis novan Londonon kun larĝaj placoj kaj avenuoj. Ekzistis neniu persono, kun kiu oni povis traktadi, sed ankaŭ neniu ilo por kalkuli la pagendajn kompensojn. Tute kontraŭe, la malnova stratplano estis reuzita por la nova City, nur kun kelkaj plibonigaĵoj koncerne higienon kaj fajrosekurecon: pli larĝaj stratoj, granspacaj kaj facile alireblaj varfoj laŭlonge de la Tamizo (sen domoj obstrukcante la irejon al la rivero) kaj, antaŭ ĉio, brik- aŭ ŝton-konstruaĵoj (ne plu lignaj). Novaj publikaj konstruaĵoj stariĝis sur la samaj lokoj kiel antaŭe: la plej famaj ekzemploj estas kompreneble la katedralo Sankta Paŭlo kaj la kvindek novaj preĝejoj kreitaj de Christopher Wren.

Pro peto de Karlo la 2-a, Christopher Wren kaj Robert Hooke desegnis kaj konstruis monumenton al la granda incendio de Londono, proksime al Pudding Lane. La kolono altas 61 metrojn kaj estas simple kromnomita "La Monumento" de la londonanoj. Ĝi estas nun tradicia vidindaĵo en la londona pejzaĝo, kaj donis sian nomon al metro-stacio. En 1668, oni aldonis sur la monumento akuzojn kontraŭ la katolikoj. Legeblis interalie:


Tie, pro la permeso de paradizo, infero furiozis kontraŭ tiu Protestanta Urbo (...) la plej terura brulego de tiu Urbo; komencita kaj daŭrigita de la perfido kaj malico de papa bandaĉo (...) la papa frenezo, kiu alportis tiajn hororojn, estas ankoraŭ ne estingita...


La monumento al la granda incendio de Londono, vidita el Tower Bridge.

Krom la kvar jaroj de la reĝado de Jakobo la 2-a ekde 1685 ĝis 1689, la enskribaĵo restis sur la monumento ĝis 1830, kiam efektiviĝis leĝa akto pri la emancipo de la katolikoj[50].

Alia monumento, la ora knabo ĉe Pye Corner en Smithfield, staras sur la loko, kie la fajro haltis. Laŭ la apuda enskribaĵo, la eko de la fajro en Pudding Lane kaj ĝia fino en Pye Corner ambaŭ evidentigas, ke la fajro rezultis el kolero de Dio kontraŭ la City pro glutemeco, unu el la sep gravegaj pekoj.

La granda pesto de Londono de 1665 mortigis proksimume unu sesonon de la loĝantoj de Londono, tio estas 80 000 homoj[51]. Ĉar tia pesto neniam reokazis en Londono post la fajro[52], oni kelkfoje sugestis, ke la granda incendio fakte savis multajn postajn vivojn, per la brulego de multaj nesalubraj domoj kune kun iliaj ratoj kaj puloj (kiuj emis transdoni peston). La historiistoj malkonsentas pri la rolo de la fajro koncerne la preventon de estontaj epidemioj. La TTT-ejo de la muzeo de Londono asertas, ke ja ekzistas tia efekto[53], dum la historiisto Roy Porter rimarkas, ke la fajro ne detruis la plej nesalubrajn kvartalojn de Londono, ekster la urbocentro. Oni proponis aliajn klarigojn rilate al epidemiologio, kaj cetere rimarkis, ke pesto malaperis el preskaŭ ĉiuj aliaj eŭropaj urboj je la sama periodo[54].

Bibliografio

Londono, kiel ĝi videblis el Southwark dum la granda incendio — bildo devenanta de Print of the Period de Claes Visscher.
  • John Evelyn, Diary and Correspondence of John Evelyn, F.R.S., Hursst and Blackett, Londono, 1854.
  • Neil Hanson, The Dreadful Judgement: The True Story of the Great Fire of London, Doubleday, Novjorko, 2001.
  • Morgan, Oxford Illustrated History of Britain, Oksfordo, 2000.
  • Samuel Pepys, The Diary of Samuel Pepys, Vol. 7, Harper Collins, Londono, 1995, ISBN 0004990277
  • Roy Porter, London: A Social History, Harvard, Cambridge, 1994.
  • T. F. Reddaway, The Rebuilding of London after the Great Fire, Jonathan Cape, Londono, 1940.
  • Bruce Robinson, London: Brighter Lights, Bigger City, BBC.
  • Francis Sheppard, London: A History, Oxford, Oxford, 1998.
  • Adrian Tinniswood, By Permission of Heaven: The Story of the Great Fire of London, Jonathan Cape, Londono, 2003.

Notoj

  1. Porter, 69–80.
  2. Tinniswood, 4, 101.
  3. Reddaway, 27.
  4. Morgan, 293–4.
  5. John Evelyn en 1659, citita en Tinniswood, 3. La tuta sekcio "Londono dum la 1660-aj jaroj" baziĝas sur Tinniswood 1-11, escepte se alie indikita.
  6. Porter, 80.
  7. Laŭ la historiistoj, la areo ene de la muro etendiĝis sur 330 akreoj (vidu ekzemple Sheppard, 37)
  8. Vidu Hanson, 85-88, pri la respublika etoso en tiama Londono.
  9. Hanson, 77–80. La tuta sekcio "Risko de fajro en la City" baziĝas sur Hanson 77-101, escepte se alie indikita.
  10. Rege Sincera (pseŭdonimo), Observations both Historical and Moral upon the Burning of London, September 1666, citita en Hanson, 80.
  11. Letero de nekonata korespondanto al Lordo Conway, septembro 1666, citita de Tinniswood, 45-46.
  12. Ĉiuj citaĵoj el Samuel Pepys aŭ detaloj koncerne lin devenas de la indikita tago en lia taglibro.
  13. Robinson, Bruce, "London's Burning: The Great Fire"
  14. Gough MSS London14, the Bodleian Library, citita en Hanson, 123.
  15. Hanson, 82. La sekcio "Fajrobrigadoj de la 17-a jarcento" baziĝas sur Tinniswood 46-52 kaj Hanson 75-78, escepte se alie indikita.
  16. Reddaway, 25.
  17. "La nervdepresio de Bloodworth estis decidiga" laŭ Tinniswood, 52.
  18. Vidu Robinson, London:Brighter Lights, Bigger City" kaj Tinniswood, 48-49.
  19. Komparu Hanson, kiu asertas ke la fajro-maŝinoj havis radojn (76), kaj Tinniswood, kiu opinias kontraŭe (50).
  20. La informoj por la ĉiutagaj mapoj devenas de Tinniswood 58,77,97.
  21. Tinniswood 42-43
  22. Tinniswood, 44: "Li ne havis la sperton, la estrokapablon aŭ la naturan ordonpovon por preni sur sin la situacion."
  23. Taglibro de Pepys, 2-a de septembro 1666.
  24. Tinniswood, 93.
  25. Tinniswood, 53.
  26. London Gazette, 3-a de septembro 1666.
  27. Vidu Hanson 102-105
  28. La sekcio "Lundo" baziĝas sur Tinniswood 58-74, escepte se indikita alie.
  29. Robinson, "London's Burning: The Great Fire".
  30. Ĉiuj citaĵoj aŭ detaloj koncerne John Evelyn devenas de lia taglibro.
  31. Evelyn, 10.
  32. Hanson, 139.
  33. Reddaway 22-25
  34. Hanson 156-157
  35. Citita de Hanson, 158.
  36. Tinniswood, 71
  37. Citita en Tinniswood, 80.
  38. La sekcio "Mardo" baziĝas sur Tinniswood 77-96
  39. La sekcio "Merkredo" baziĝas sur Tinniswood 101-110, escepte se alie indikita.
  40. Citita en Tinniswood 104
  41. Porter, 87.
  42. Tinniswood 131-135.
  43. Hanson 326-33
  44. Porter 87-88
  45. Reddaway 26.
  46. (en) Purchasing Power of British Pounds from 1264 to 2005
  47. Reddaway 26
  48. La sekcio "Post la incendio" baziĝas sur Reddaway 27 kaj Tinniswood 213-237, escepte se alie indikita.
  49. Tinniswood 163-168
  50. Wilde, Robert. The Great Fire of London – 1666. About.com.
  51. Porter, 84.
  52. Hanson 249-250
  53. Ask the experts, Muzeo de Londono.
  54. Hanson 249-250.

Eksteraj ligiloj


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.