Granda kormorano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Granda kormorano

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Falakrokorakedoj Phalacrocoracidae
Genro: Kormoranoj Phalacrocorax
Specio: P. carbo
Phalacrocorax carbo
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ripoza kormorano, Viktorio, Aŭstralio.

La Granda kormorano (Phalacrocorax carbo) estas malhelkolora tre disvastigata akvobirdo el la grupo de la kormoranoj nome familio Falakrokorakedoj.[1] Ĝi estas konata kiel Granda nigra kormorano tra la Norda Hemisfero, la Nigra kormorano en Aŭstralio, la Granda kormorano en Barato kaj la Nigra tufkormorano pli sude en Novzelando. Ĝi reproduktiĝas en multe de la Malnova Mondo kaj xcefe marbordoj de la Atlantika Oceano en Eŭropo kaj Nordameriko.

La vorto kormorano venas el multaj lingvoj el latina corvus marinus nome mara korvo. Krome la latina scienca nomo Phalacrocorax carbo enhavas la grekajn radikojn falakro nome hela aŭ kalva areo, kaj koraks por korako, kaj la latina carbo por karbo, tio estas nigra.

Aspekto

Tipa kormorana sinteno.
Granda kormorano dumfluge.
Reprodukta plumaro, ĉe Hodal, Faridabad, Harjano, Barato.

Ĝi grandas averaĝe 91 cm, preskaŭ kiel ansero, sed estas variado laŭ grando depende el la geografia areo. Ties pezo estas registrita el 1.5 kg[2] al 5.3 kg,[3] kun tipa gamo el 2.6 al 3.7 kg,[4] kaj iome da variado inter seksoj, nome maskloj 1,975 al 3,180 g, kaj inoj 1673–2555 g. Longo povas varii el 70 al 102 cm kaj enverguro el 121 al 160 cm.[5][6]

La kolo, brusto, suba parto de la dorso estas nigra kun verda nuanco; la kapoflanko kaj la gorĝo estas blankeca al flaveca. La vosto estas longeca. Dum la reprodukta sezono, la kolo de grandaj kormoranoj estas preskaŭ tute blanka kaj ili havas ankaŭ blankajn makulojn ĉe supraj femuroj. La beko de tiu kormorano estas blankeca al helgriza; kaj krome estas flava makulo ĉe la komisuro, kio distingas ĝin, krom la grando, de aliaj specojn. La irisoj estas verdaj kaj la retecaj kruroj estas nigraj.

En Eŭropo ĝi povas esti distingata el la Tufkormorano pro sia plia grando, pli fortika korpo, pli dika beko, manko de kresto kaj plumaro sen tiom da verda nuanco. Krome la Tufkormorano havas 12 vostoplumojn, dum la Granda kormorano havas 14. En orienta Nordameriko, ĝi estas simile pli granda kaj pli diketa ol la Dukresta kormorano, kaj tiu lasta specio havas pli da flavo en gorĝo kaj beko. Dumfluge la kolo de la Pigmea kormorano aspektas mallonga kaj dika, dum tiu de la Tufkormorano aspektas rekta kaj mallarĝa kaj tiu de la Granda kormorano aspektas multe pli dika kaj faldita.

La junbirdoj estas supre brunaj, ventre malpur-blankaj. Ili sidas per vertikala korpo sur rokoj aŭ branĉoj, ofte kun duonmalfermitaj flugiloj. Ĝi merĝas dum naĝado ofte profunde en la akvon. Ĝi naĝas kun etendita kolo kaj beko supretenita.

Ilia flugo estas relative rapida, konstante flugilfrapa (kun foja ŝvebado) kaj direkt-linia, ili tenas la etenditan kolon iom supren kaj tiele karakteras ties dumfluga formo kiel litero X (ikso). Ili flugas en grupo vice aŭ V-formo. La Grandaj kormoranoj estas ĉefe silentemaj, sed ili faras diversajn gorĝecajn bruojn (gra-gra) ĉe la reproduktaj kolonioj.

Variantoj kaj subspecioj

Ekzemplero de Phalacrocorax carbo albina en Lago Kerkini, Grekio. Foto de Mahi Goula kaj George Parchas.[7]

Tre rara varianto de la Granda kormorano estas kaŭzata de albinismo. La Phalacrocorax carbo albina suferas pro perdo de vidkapablo aŭ aŭdkapablo, pro kio ĝi rare sukcesas survivi en naturo.

Estas sep agnoskitaj subspecioj[8]:

  • P. c. carbo (Nomiga subspecio): Kanado al Gronlando kaj Islando ĝis Brita Insularo kaj Norvegio.
  • P. c. sinensis: Centra kaj Suda Eŭropo ĝis Barato kaj Ĉinio, blanka nuko dum la reprodukta sezono.
  • P. c. hanedae: Japanio, foje sinonimo kun P. c. sinensis.
  • P. c. marrocanus: Nordokcidenta Afriko; koloro inter P. c. sinensis kaj P. c. lucidus.
  • P. c. lucidus (konsiderata foje kiel aparta specio Blankabrusta kormorano): al Orienta Afriko.
  • P. c. novaehollandiae: Aŭstralio, Tasmanio, Novzelando, Chatham-insularo (ankaŭ disigita en P. c. carboides en Aŭstralio kaj P. c. steadi en Novzelando).

Distribuado

Ĉeneste en Melburno, Aŭstralio.

Tiu estas tre komuna kaj disvastigata birdospecio. Ili mnĝas en maro, en estuaroj, kaj en nesalakvaj lagoj kaj riveroj. Nordaj birdoj migras suden kaj vintras laŭlonge de ĉiu ajn marbordo kie estas multaj fiŝoj. Aktuale estas ĉ. 450.000 plenkreskaj ekzempleroj en Okcidenta Eŭropo.

La tipa nomiga subspecio, P. c. carbo, troviĝas ĉefe en akvoj de Atlantiko kaj najbaraj internaj areoj: en marbordoj de Okcidenta Eŭropo kaj suden al Nordafriko, la Ferooj, Islando kaj Gronlando; kaj en la orienta marbordo de Nordameriko, kvankam en Ameriko ĝi reproduktiĝas nur en la nordo de sia teritorio, en la kanadaj marprovincoj.
La subspecio troviĝantaj en akvoj de Aŭstralazio, nome P. carbo novaehollandiae, havas kreston. En Novzelando ĝi estas konata kiel Nigra tufkormorano aŭ de Maorioj Kawau.[9] La tipo estas en la kolekto de la Muzeo de Novzelando Te Papa Tongarewa.[10]

La 80–100 cm longa Blankabrusta kormorano P. c. lucidus troviĝanta en subsahara Afriko, havas blankajn kolon kaj bruston. Ĝi estas ofte traktata kiel plena specio, Phalacrocorax lucidus (ekz. Sibley & Monroe, 1990, Sinclair, Hockey kaj Tarboton, 2002)

Aldone al la aŭstralazia kaj afrika formoj, Phalacrocorax carbo novaehollandiae kaj P. carbo lucidus jam menciita, oni agnoskas aliajn geografie distingajn subspeciojn, inklude P. c. sinensis (okcidenta Eŭropo al orienta Azio), P. c. maroccanus (nordokcidenta Afriko), kaj P. c. hannedae (Japanio).

Kelkaj fakuloj traktas tiujn kiel alospecioj de superspecia grupo P. carbo.

Kutimaro

Grandaj kormoranoj ripoze kun Anhingi (Ahinga), aliaj kormoranoj kaj Granda egreto ĉe Hodal en distrikto Faridabado de Harjano, Barato.

La Granda kormorano vivas ĉe marbordoj, riverfaŭkoj, ĉemaraj lagoj, en la kontinento en marĉoj aŭ apudriveraj arbaroj. Ĝi ŝatas vivi en kolonio, nestas kolonie (de 10 al 500 paroj, kaj eĉ ĝis milo) sur rokrandoj, klifoj, sur arboj, kiuj eventuale mortiĝas pro ties fekaĵoj, sed ankaŭ pli kaj pli interne. Ĝi estas migranta birdo el la plej nordaj areoj, dum ĉe aliaj ili restas sedente aŭ disiĝaas post reproduktado.

Nereproduktulo ĉe Bharatpur, Raĝastano, Barato.

Ili estas monogamaj dum la sezono. La ino demetas 3–4 ovojn en nesto el algoj aŭ bastonetoj. Pli precize 3 ĝis 4 ovojn plej ofte, sed ankaŭ 5 kaj plej rare 6 ovojn, kiuj estas ovalformaj kaj helbluaj. La reprodukta sezono en Centra Eŭropo estas el fino de aprilo al Junio. Kovado daŭras 23-30 tagojn. Elnestiĝo okazas okazas post pluaj 50 tagojn, kaj dum 60 tagoj la idoj ankoraŭ estas idozorgataj.

En naturo tiu specio povas vivi ĝis 20 jarojn kaj en kaptiveco ĝis 27 jarojn.[11] La survivado de junuloj estas de 58 % dum la unua jaro. La seksa matureco estas atingita je aĝo de 3 aŭ 4 jaroj kaj vivodaŭro en naturo estas 11 jaroj averaĝe por la specio,sed la individuoj povas atingi 15 al 20 jarojn. La rekordo de eŭropa vivodaŭro estis konstatita el ringo trovita ĉe individuo troviĝinta mortinta: 23 jarojn kaj 6 monatoj[12].

La Granda kormorano povas plonĝi al konsiderindaj profundoj ĝis 10 kaj eĉ ĝis 30 m, sed ofte manĝas en neprofunda akvo, kaj naĝas havante la korpon ene de la akvo dum eliras preskaŭ nur kolo kaj kapo, kiel periskopo de submarŝipo. Ĝi ofte alportas predon al la surfaco. Foje ili agadas grupe kaj kunlabore. Ili kaptas ampleksan varion de fiŝoj: kormoranoj ofte manĝas angilojn, sed tio povas indiki pri la konsiderinda tempo necesa por kontroli angilon kaj lokigi ĝin por engluto, pli ol hegemonion de angiloj en ties dieto. Kvankam plejparto de predoj ne estas pli da 20 cm longaj, ili estas kapablaj kapti fixsojn de ĝi unu kg kaj duono. Ili povas ankaŭ konsumi krustulojn, amfibiojn, moluskojn kaj eĉ malgrandajn birdojn ĉeneste[13]. En britaj akvoj, plonĝotempo de 20–30 sekundoj estas komuna, kun rekuperado surface dum ĉirkaŭ triono de la plonĝotempo. Ĉar la plumaro ne estas kontraŭakva, la kormoranoj devas post fiŝkapti malfermi siajn flugilojn sub la suno por sekiĝi: tiu estas tipa kormorana sinteno, kiu helpas identigi membrojn de la familio ekde malproksime.

Rilato kun homoj

Kormorana fiŝkaptado en Suĝoŭo, Ĉinio.
Kormorano dumfluga montrante blankajn femurmakulojn.

Multaj fiŝkaptistoj vidas ĉe la Granda kormorano konkurencon por fiŝoj. Pro tio ĝi estis ĉasata preskaŭ ĝis formorto en la pasinto. Danke al konservadaj klopodoj ties nombroj pliiĝantis. Nune estas ĉirkaŭ 1.2 milionoj da birdoj en Eŭropo (baze sur vintraj kalkuloj. Kalkuloj de fina somero montrus pli altajn nombrojn).[14] Pliiĝantaj populacioj metis la kormoranojn en konfliktojn kun fiŝbredejoj.[15][16] Ekzemple, en Britio, kie interna reproduktado estis iam nekomuna, estas nune pliiĝantaj nombroj de birdoj reproduktante interne, kaj multaj internaj fiŝbredejoj nune plendas pro suferado de grandaj perdoj pro tiuj birdoj. En Britio ĉiujare oni elsendas kelkajn ĉaspermesilojn por pafi al specifaj nombroj de kormoranoj por helpi pliigi predadon, sed estas tamen ankoraŭ kontraŭleĝa mortigi birdon sen tia permesilo.

Kormorana fiŝkaptado estas praktikata en Ĉinio, Japanio, kaj aliloke tutmonde. Por tio fiŝkaptistoj ligas ŝnuron ĉirkaŭ la gorĝoj de kormoranoj, sufiĉe forte por eviti engluton de la kaptita fiŝo, kaj uzas ilin el malgrandaj boatoj. La kormoranoj kaptas fiŝojn sen kapabli engluti entute, kaj la fiŝkaptistoj povas preni ilin simple per perfortado por ke la kormorano malfermu sian buŝon, ŝajne uzante la refleksan movon por regurgitado. Poste la fiŝkaptistoj nutras la “laboristan” kormoranon per pli malgrandaj fiŝoj, kiuj povas esti englutitaj.

En Norvegio kormoranoj estas tradiciaj ĉasbirdoj. Ĉiujare ĉ. 10,000 kormoranoj estas pafitaj por esti manĝataj.[17] En Norda Norvegio, kormoranoj estas tradicie konsiderataj kvazaŭ duon-sakraj. Oni konsideras bonan sorton havi kormoranojn are ĉe la vilaĝo aŭ setlejo. Malnova legendo asertas ke homoj kiuj mortiĝas fore en maro, kies korpoj neniam estis rekuperataj, vivas poreterne sur la insulo Utrøst – kiu povas nur eventuale esti trovata de mortontoj. La loĝantoj de Utrøst povas viziti siajn hejmojn nur en formo de kormoranoj.

Oni eldonis poŝtmarkojn kun bildoj de tiu specio almenaŭ en 37 landoj.[18]

Populacioj

La eŭropa populacio estas ĉirkaŭkalkulata je 310,000 paroj fare de BirdLife International. Tiu kalkulo inkludas Rusion (el 35,000 al 60,000 paroj) kaj Ukrainio (el 65,000 al 75,000 paroj). Estus ĉirkaŭ 40,000 paroj en Danio, kaj ĉ. 20,000 en Rumanio, Nederlando, Svedio kaj Norvegio. Aliaj landoj havas variantajn populaciojn; ekzemple Francio ĉirkaŭ 3,350 paroj[19]. Ĉiuj tiuj populacioj pliiĝas el mezo de la 1980-aj jaroj.

La IUCN ĉirkaŭkalkulas el 1 al 1,6 milionoj de Grandaj kormoranoj tutmonde, sur areo de ĉirkaŭ 10 milionoj de km²[20].


Bildaro

Notoj

  1. Ali, S.. (1993) The Book of Indian Birds. Bombay: Bombay Natural History Society. ISBN 0-19-563731-3.
  2. (2005) “Water retention in the plumage of diving great cormorantsPhalacrocorax carbo sinensis”, Journal of Avian Biology 36 (2), p. 89. doi:10.1111/j.0908-8857.2005.03499.x. 
  3. Cormorant. The Canadian Encyclopedia. Konsultita 2012-08-21.
  4. Great Cormorant, Identification, All About Birds – Laboratorio Cornell de Ornitologio. Birds.cornell.edu. Konsultita 2012-08-21.
  5. Field Guide to the Birds of East Africa: Kenya, Tanzania, Uganda, Rwanda, Burundi de Stevenson & Fanshawe. Elsevier Science (2001), ISBN 978-0-85661-079-0
  6. Great Cormorant, Life History, All About Birds – Laboratorio Cornell de Ornitologio. Allaboutbirds.org. Konsultita 2012-08-21.
  7. Phalacrocorax carbo Albino (Great Cormorant, Great Black Cormorant). MCH Portal: The Art and Science of Fishkeeping (14a de junio, 2011). Alirita 27a de junio, 2011.
  8. Josep del Hoyo, Andrew Elliot, Jordi Sargatal: Handbook of the birds of the World. Vol. 1. Lynx Edicions, Barcelona 1994.
  9. Barrie Heather kaj Hugh Robertson, "The Field guide to the Birds of New Zealand" (reviziita eldono), Viking, 2005
  10. Phalacrocorax carbo novaehollandiae; syntype. Collections Online. Museum of New Zealand Te Papa Tongarewa. Alirita 18a Julio 2010.
  11. Fransson et al. in Fiedler, W., O. Geiter & U. Köppen, Meldungen aus den Beringungszentralen, Vogelwarte 49 (2011), S. 35
  12. http://www.euring.org/data_and_codes/longevity-voous.htm European longevity records, cormorant, Staav R.& Fransson T., 2008 euring.org European birds Konsultita la 16a de februaro 2009
  13. url=http://www.birdlife.org/datazone/species/index.html?action=SpcHTMDetails.asp&sid=3679&m=0 Great Cormorant - BirdLife Species Factsheet, Phalacrocorax carbo Butchart S., Ekstrom J., Malpas L. 2008 Birdlife.org Birdlife International Konsultita la 16a februaro 2009
  14. Wetland International Cormorant Researg Group: Cormorants in the western Palearctic, Distribution and numbers on a wider European scale
  15. FAO publication: Workshop on a European Cormorant management Plan, 20–21 Novembro 2007; EIFAC, European Inland Fisheries Advisory Commission
  16. Eŭropa Parlamenta rezolucio de 4a Decembro 2008: "on the adoption of a European Cormorant Management Plan to minimise the increasing impact of cormorants on fish stocks, fishing and aquaculture" (pri adopto de Eŭropa Kormorana Administroplano por malgrandigi la efikon de la kormoranoj super fiŝaroj, fiŝkaptado kaj fiŝbredado)
  17. Reducing the conflict between Cormorants and fisheries on a pan-European scale, REDCAFE, Final Report; p. 12: "Around 10,000 adult Cormorants (of the ‘Atlantic’ carbo race) are hunted legally as game in Norway outside the breeding season." (Ĉirkaŭ 10,000 plenkreskaj kormoranoj (el la ‘Atlantika’ carbo raso) estas ĉasataj laŭleĝe kiel ĉasbirdoj en Norvegio for de la reprodukta sezono.)
  18. http://www.birdtheme.org/mainlyimages/index.php?comb=17005000&s=17 Konsultita la 25a oktobro 2012.
  19. http://www.birdlife.org/datazone/species/BirdsInEuropeII/BiE2004Sp3679.pdf Phalacrocorax carbo, Great Cormorant Birldlife.org Birdlife International Konsultita la 16an de februaro 2009
  20. url=http://www.iucnredlist.org/details/144638 Phalacrocorax carbo BirdLife International 2008 iucnredlist.org UICN Konsultita la 17a februaro 2009

Plia legado

  • Sibley, C. G., & Monroe, B. L. (1990). Distribution and taxonomy of birds of the world. New Haven CT: Yale University Press.
  • Ian Sinclair, Phil Hockey and Warwick Tarboton, SASOL Birds of Southern Africa (Struik 2002) ISBN 1-86872-721-1
  • Einhard Bezzel: Kompendium der Vögel Mitteleuropas. Nonpasseriformes - Nichtsingvögel. Aula, Wiesbaden 1985: S. 57-60 ISBN 3-89104-424-0
  • Urs N. Glutz von Blotzheim, Kurt M. Bauer: Handbuch der Vögel Mitteleuropas, Band 1, Gaviiformes – Phoenicopteriformes. Aula, Wiesbaden, 2. Aufl. 1987: S. 239–261. ISBN 3-923527-00-4
  • Josep del Hoyo, Andrew Elliot, Jordi Sargatal: Handbook of the birds of the World. Vol. 1. Lynx Edicions, Barcelona 1994. ISBN 84-87334-15-6
  • Lars Svensson, Peter J. Grant, Killian Mullarney, Dan Zetterström: Der neue Kosmos Vogelführer. Kosmos, Stuttgart 1999: S. 28–29. ISBN 3-440-07720-9
Separado de carbo kaj sinensis
  • Newson, Stuart, Graham Ekins, Baz Hughes, Ian Russell kaj Robin Sellers (2005) Separation of North Atlantic and Continental Cormorants Birding World 18(3):107–111
  • Millington, Richard (2005) Identification of North Atlantic and Continental Cormorants Birding World 18(3):112–123

Eksteraj ligiloj