Granda krucbekulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Granda krucbekulo
Granda krucbekulo, masklo
Granda krucbekulo, masklo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Loxia
Specio: 'L. pytyopsittacus'
Loxia pytyopsittacus
(Borkhausen, 1793)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Granda krucbekuloPsitaka krucbekulo (Loxia pytyopsittacus) estas mezgranda paserina birdo de la familio de Fringedoj en ties genro Carduelis aŭ grupo de krucbekuloj.

Tiu birdo reproduktiĝas en arbaroj de pino de nordokcidenta Eŭropo kaj en okcidenta Rusio. Estas ankaŭ malgranda populacio en Skotio, aldone al malfacilo distingi ĝin el la Komuna krucbekulo kaj el la endemia Skota krucbekulo, ambaŭ el kiuj reproduktiĝas ankaŭ en ties teritorio.

Tiu krucbekulo estas specio ĉefe de loĝantaj birdoj, sed ili migraperas suden kaj okcidenten se manĝodisponeblo malabundas. Tiu specio formas arojn for de la reprodukta sezono, ofte en miksitaj kunmanĝantaroj kun aliaj krucbekuloj.

Krucbekuloj estas karakterizitaj pro makzeloj krucaj pinte, kio estas tialo por la komuna nomo de la grupo. Ili estas specialistaj manĝantoj ĉe strobiloj de koniferoj, kaj la malkutima bekoformo estas adapto por helpi la elprenon de semoj el la strobiloj. La Granda krucbekulo estas specialista manĝanto de la strobiloj de la Arbara pino.

Masklaj plenkreskuloj estas ruĝecaj al oranĝecaj, dum inoj estas verdecaj aŭ flavecaj, sed estas granda variado. Temas pri klara kazo de seksa duformismo, sed ambaŭkaze la flugiloj estas malhelbrunaj kaj samkoloraj la traokula strio kiu foje pluas en malhela orelareo. Ĉe maskloj for de la reprodukta sezono kaj ĉe inoj ĉiukaze estas respektive ruĝeca aŭ flaveca nuanco en brusto kaj ĉefe en pugo.

Tiu specio estas malfacile separebla el la Komuna kaj Skota krucbekuloj, kaj la diferencoj de plumaro estas neglektendaj. La kapo kaj beko estas pli grandaj ol ĉe iu ajn de la aliaj specioj. La beko estas pli dika ol tiuj de la parencoj, kaj la makzelkruco ofte ne estas videbla; estas dika ne nur la bekobazo, kiel ĉe aliaj krucbekuloj, sed pli ol la du trionoj de la bekolongo. La supra makzelo estas multe pli dika kaj ambaŭ makzeloj estas malhelaj escepte ĉe la bordoj kie heliĝas. La supra makzelo estas ankaŭ pli longa kaj ties fina kurbo super la suba havigas al la specio la similecon kun psitakaj bekoj. Ĉiukaze necesas granda zorgo por identigi tiun specion. Plej fidinda identigilo estas probable pli profunda kaj akra alvoko ĉuuptjuup.

Kelkaj pino-manĝantaj populacioj nune atrbuitaj al Komuna krucbekulo en suda Eŭropo povus esti ĉu de tiu ĉi specio aŭ alternative de nova propra specio, sed je 2010, tia studo ankoraŭ komencas.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]