Granda maraglo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Granda maraglo
Riesenseeadler.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Haliaeto Haliaeetus
Specio: Granda maraglo Haliaeetus pelagicus
Pallas 1811
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Granda maraglo, Stelera maragloTigrokapa haliaeto (Haliaeetus pelagicus) [1] estas granda rabobirdo el la ordo de Akcipitroformaj birdoj kaj familio de Akcipitredoj.

Ĝi loĝas en marborda nordorienta Azio kaj ĉefe predas fiŝojn. Ĝi estas averaĝe la plej peza aglo en la mondo nome ĉirkaŭ 4.9 al 9 kg, sed ofte lokiĝas malantaŭ la Amerika harpio kaj la Filipina aglo ĉe aliaj mezuroj.[2] La nomo Stelera maraglo devenas el la germana naturalisto Georg Wilhelm Steller.[3]

Priskribo, sistematiko kaj statuso[redakti | redakti fonton]

Falkadisto kun Stelera maraglo en Yorkshire Dales, Anglio
Stelera maraglo ĉe Zoo de San Diego

La Granda maraglo estas la plej granda birdo de la genro Haliaeetus (kio estas tialo por la komuna nomo) kaj estas unu el la plej grandaj rabobirdoj ĝenerale. La tipa grando estas 85 al 105 cm longa kaj enverguro de 195 al 230 cm.[2] Inoj tipe pezas el 6.8 al 9 kg, dum maskloj estas konsiderinde pli helaj kun pezogamo el 4.9 al 6 kg.[2] Necertigita informo asertas pri granda ino, kiu ŝajne manĝegis salmojn, kaj pezis 12.7 kg.

La tuta korpo preskaŭ estas kovrita de brunaj plumoj, kiuj havas sur si grizbrunajn striojn. La kapo surhavas lancformajn plumojn kaj la frunto blankajn. Parto de la kovraj plumoj de la flugiloj, la supraj kaj malsupraj kovraj plumoj de la vosto kaj tiuj de la kruroj kaj la vostoplumoj estas blankaj. Ĝi havas 14 vostoplumojn, dum la aliaj specioj de akcipitredoj havas nur 12. La vosto sin montras konveksa. La diferenco inter la longa kaj mallonga plumoj estas 12 cm. La paro da centraj vostoplumoj estas pli pinta ol la aliaj. La flava beko estas enorme granda.

Estas agnoskitaj du subspecioj: nome la relative disvastigata nomiga pelagicus kaj la pli nekonata H. p. niger.[4] Tiu lasta nomo estis farata por la populacio kiu ne havas blankajn plumojn escepte ĉe la vosto kaj supozeble estis loĝantaj birdoj la tutan jaron en Koreio. Laste vidata en 1968 kaj dumlonge konsiderata formortinta, ino kiu rilatis al H. p. niger laŭ aspekto naskiĝis en kaptiveco en 2001. Ties ambaŭ gepatroj estis "normalaj" laŭ aspekto, kio indikus, ke H. p. niger estas tre rara morfo pli ol valida subspecio, kiel jam estis sugestita iam.[5][6]

La rilatoj de la Granda maraglo ne estas komplete solvitaj. Infrmoj el analizoj per DNA provizore sugestas, ke la prauloj de tiu specio diverĝis frue en la koloniigo de Holarkto fare de maragloj. Tion ege subtenas morfologia trajtoj kiaj la flavaj okuloj, beko kaj kalkanumoj kunhavataj de tiu specio kaj de aliaj nordaj maragloj, nome la Blankavosta kaj la Blankakapa maraglojn, kaj biogeografio.

Disvastiĝo kaj vivejo[redakti | redakti fonton]

Arealo de Stelera maraglo. Oranĝe: nur reproduktado
Verde: loĝantoj la tutan jaron
Blue: nur vintre
Purpure: vagantoj.

La Granda maraglo reproduktiĝas en la Kamĉatka Duoninsulo, la marborda areo ĉirkaŭ la Oĥocka Maro, la plej subaj atingas ĝis la rivero Amuro kaj norda Saĥaleno kaj la Ŝantaroj, Rusio. La majoritato de birdoj vintras pli sude, en sudaj Kuriloj, Rusio kaj Hokkaido, Japanio. Ĝi malofte videblas ankaŭ en nordorienta Ĉinio nome Ljuŝun kaj Jingkoŭ de la Nordoriento kaj Hebej-provinco krom apudmaraj regionoj de Koreio. Tiu specio estas malpli vaganta ol la Blankavosta maraglo, kaj kutime ne havas la longteritorian disiĝon komuna en junuloj de tiu specio. Tiuj birdoj troviĝis iam en Nordameriko, sed estis konsiderataj individuaj maragloj kiuj perdiĝis el Azio, kaj oni ne scias ĉu ili nestas ie en Nordameriko.

La granda grando (vidu ankaŭ artikolon Regulo de Bergmann) sugestas, ke ĝi estas glaciala relikto, signife ke ĝi evoluis en mallarĝa subarkta zono de marbordoj de plej nordorienta Azio, kiu ŝanĝis sian latitudon depende de cikloj de la glaciepoko, kaj neniam loĝis aliloke. Ĝi estas unika inter ĉiuj maragloj ĉar havas flavajn bekojn eĉ ĉe junuloj, kaj posedas 14, ne 12, vostoplumojn. La cerbo kaj beko estas la plej granda de ĉiu ajn maraglo kaj komparebla al plej grandaj egipienoj, la plej grandaj inter akcipitredoj.[7]

Tiu palearktisa specio estis klasita kiel Vundebla. La ĉefaj minacoj al ties survivado estas habitatotuŝado, industria poluado kaj trofiŝkaptado. La nuna populacio estas ĉirkaŭkalkulata je 5,000 kaj malpliiĝanta. IUCN ruĝa listo.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La nomitaj haliaetoj estas la plej grandaj kaj plej rabemaj el la genro. Ili loĝas ĉe riveroj aŭ lagoj apudmaraj. Iam ili troviĝas ankaŭ apud riveroj aŭ lagoj de montregiono. Ili flugas malrapide, ŝatas fari rondflugon kaj ripozi sur dunoj ĉe maro aŭ sur altaj arboj ĉe lago. Plejparto el ili vivas solaj kaj migras grupete. Ili krias iam draste, iam akre.

Manĝado[redakti | redakti fonton]

La Granda maraglo manĝas ĉefe fiŝojn, prefere salmojn (speciojn de genro Onchorhynchu]), trutoj kaj moruoj.[8] Krom fiŝojn, ĝi predas ankaŭ grandajn birdojj (kiaj anasoj, anseroj, cignoj, gruoj kaj mevoj, sed ankaŭ aliaj birdojn kiaj korvoj kaj lagopoj), variaj mamuloj, kiaj leporoj, vulpoj, fokidoj, kaj ankaŭ krabojn, kalmarojn kaj kadavraĵojn.[9] Tiu maraglo estis registrita predante iome regule junajn fokidojn. Oni ĉirkaŭkalkulis en unu studo (Brown & Amaden), ke kelkaj fokidoj alportitaj de tiuj maragloj pezas almenaŭ 9.1 kg, kio (se vera) estus la plej granda pezo portita iam ajn de birdo kaj konata; tamen la predopezoj ne estis certigitaj.[10]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

En aprilo komenciĝas ilia genera tempo. Ili konstruas kelkajn nestojn (alte, 150 cm; diametro ĝis 250 cm) sur altaj poplojpinoj, aŭ sur krutaĵoj ĉe maro. La nestoj estas konstruitaj el branĉoj ĉe arbopinto en formo de telero. Ili povas ŝanĝi el unu nesto al alia kaj ofte uzas malnovajn nestojn. Pariĝado okazas februare al marte kaj maje la birdino demetas du ovojn bluec- al verdecblankajn, sen makuloj. La gepatroj kune kovas la ovojn kaj zorgas pri siaj idoj. Kutime nur unu ido survivas. Post kovada periodo de ĉirkaŭ 39 – 45 tagoj okazas eloviĝo. La idoj ĵus eloviĝintaj portas cindogrizan al blankan lanugon sur si. Tiu ŝanĝas poste al brunaj plumoj kaj je aĝo de ĉirkaŭ 10 semajnoj, la junaj birdoj lernas flugi. Ili atingas seksan maturecon je aĝo de ĉirkaŭ 4 al 5 jaroj. Plena plumaro de plenkreskuloj de la Stelera maraglo aperas nur je aĝo de 8 al 10 jaroj. La plumoj de la Tigrokapa haliaeto estas pli valoraj ol tiuj de la Blankvosta haliaeto, precipe ĝiaj 14 vostoplumoj aparte multekostas en la internacia merkato.

Ovoj kaj idoj povas esti predataj de arbaj mamuloj, kiaj martesoj, kaj de birdoj, kutime korvedoj. Plenkreskuloj de tiu aglo ne havas naturan predanton.[11]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Etimologio: Haliaeetus, nova latina por "maraglo". pelagicus, "de malferma maro", el antikva greka pelagos, la oceano.
  2. 2,0 2,1 2,2 Ferguson-Lees & Christie (2001). Raptors of the World. ISBN 0-7136-8026-1
  3. Steller's Sea Eagle - Los Angeles Zoo and Botanical Gardens. Alirita 2011-05-31.
  4. Etimologio: niger, latina por "nigra".
  5. Kaiser, M. (2010). A living specimen of the dark form of Steller’s Sea Eagle, Haliaeetus pelagicus (“niger”) in captivity. J. Orn. Online. DOI 10.1007/s10336-010-0580-2
  6. Davies, E. (2010). Dark Steller's sea eagle solves 100 year debate (Malhela Stelera maraglo solvas centjaran debaton) BBC reta. Konsultita la 26am oktobre 2010.
  7. http://www.wbsj.org/nature/kisyou/eagle/pdf/morphology.pdf
  8. Steller's sea eagle videos, photos and facts - Haliaeetus pelagicus (2003-04-17). Alirita 2011-05-31.
  9. Steller's Sea Eagles, Steller's Sea Eagle Pictures, Steller's Sea Eagle Facts - National Geographic. Alirita 2011-05-31.
  10. Wood, The Guinness Book of Animal Facts and Feats. Sterling Pub Co Inc (1983), ISBN 978-0-85112-235-9.
  11. ADW: Haliaeetus pelagicus: Information. Alirita 2011-05-31.
Referencoj
Cititaj verkoj
  • Brown, Leslie Hilton (1976): Eagles of the world. David & Charles, Newton Abbot. ISBN 0-7153-7269-6
  • Ferguson-Lees, James; Christie, David A. & Franklin, Kim (2005): Raptors of the world: a field guide. Helm Identification Guides, London & Princeton. ISBN 0-7136-6957-8
  • True, Dan (1980): A family of eagles. Everest, New York. ISBN 0-89696-078-1
  • doi 10.1016/S0305-1978(96)00049-X

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]