Granda paruo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Granda paruo
Parus major m.jpg
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj
Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruedoj Paridae
Genro: Parus
Parus major
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Granda paruo (Parus major) estas paseroforma birdo en la familio Paruedoj. Ĝi estas loĝanta birdo kaj plej parto el ili ne migras.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Estas tre facile rekonebla birdospecio kaj krome maltimida, do facile rigardebla. Nigra kapo kaj kolo, blankaj vangoj kaj orelkovriloj, flavaj subaj partoj kun nigra streko tre kontrasta ĉe flavo de la gorĝo al la ventro, olivverda dorso. Ĉe virbirdoj la ventra streko estas pli larĝa. Ili havas blankajn flugilstrion kaj eksterajn vostoplumojn. Ĉe junuloj nigro estas anstataŭata de bruna kaj blanka de flava.

Aliaj karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Longeca 12-14 cm.
  • Enverguro 21-23 cm.
  • Ovoj: 6-12
  • Pezo: 16-21 g.

Disvastiĝo kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Parus major cinereus, subspecio de Javo, Indonezio

Tiu palearkta specio vivas en tuta Eŭropo, escepte en Islando kaj norda Skandinavio, nordokcidenta Afriko, tio estas norda Maroko kaj Alĝerio kaj moderklimata Azio, de Turkio kaj Mezoriento ĝis plej parto de Ĉinio, Koreio kaj Japanio, dua populacio el Irano al norda Barato kaj Sudorienta Azio kaj Indonezio ĝis Borneo, dum alia populacio loĝas en suda Barato. Estas la plej granda kaj la plej ofta el la paruedoj en tiuj landoj.

La prefera medio por tiu birdo estas parko, t.e. mezarbaraj pejzaĝoj, ĝardenoj, heĝsemitaj kamparoj. La homa aktiveco ne ĝenas ĝin, kaj oni povas vidi grandan paruon ĝis urba centro, se tie ĝi trovas sufiĉe kavojn por nesti kaj arbojn por sin nutri.

La Granda paruo estis nesukcese enmetita en Usono; oni liberigis birdojn ĉe Cincinnati inter 1872 kaj 1874 sed ne setlis. Birdoj estis enmetitaj poste en la Provinco Almaty de la aktuala Kazaĥio en 1960-61 kaj setlis, kvankam la nuna statuso estas neklara.[1]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

En la dua mezo de aprilo la granda paruo demetas de ses ĝis dekdu (sed plej ofte 7 aŭ 8) ovojn blankajn kun ruĝaj punktoj, kiujn la ino sola kovos dum du semajnoj. Foje grandaj ovodemetadoj estas tasko de du inoj. Ĝi nestas en arbaj kavoj sed ankaŭ en artefaritaj nestejoj (nestoskatoloj), muroj, rokfendoj ktp. En la okazo, truo de nestejo devas esti ronda, kaj vasta ĝuste 32 mm.

Transporto de nestomaterialo fare de la raso stupae ĉe Kullu Distrikto de Himaĉal Pradeŝ, Barato.

La idoj malkutime inter birdoj havas plumaron kun koloroj similaj al plenkreskuloj pro la karotenoido. La nuko estas flava kaj allogas la atenton de la gepatroj per ultraviola reflektado. Tiu makuleto blnakiĝas post la unua mudo je aĝo de du monatoj, kaj malpliiĝas poste.[2]


Nutrado[redakti | redakti fonton]

La nutraĵo estas tre varia, ĝi manĝas ĉiujn specojn de insektoj, araneoj, vermoj, al kiuj ĝi aldonas dum vintro semojn, berojn kaj fruktojn. Ĝi estas ofta vizitanto de birdaj nutrejoj dum vintro.

Raso stupae manĝanta en foliaro en Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato.

La Granda paruo estas ĉefe insektovoruloj. Ili preferas proteinriĉajn raŭpojn dum la reprodukta sezono por manĝigi sian idaron.[3] Studo publikita en 2007 pruvis, ke la Granda paruo helpas malpliigi la damaĝon fare de raŭpoj en pomĝardenoj je 50 %.[4] En Anglio, Grandaj paruoj lernis rompi la ŝtopkovrilojn de la boteloj de lakto liveritajn ĉe hejmoj por atingi la flosantan kremon supre.[5]

Voĉo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas, kiel aliaj paruoj, kantobirdo, kaj havas grandan varion de alvokoj, el kiuj la plej familiara estas io kio sonas al angloparolantoj kiel "tiĉa, tiĉa", ankaŭ kvazaŭ knaranta ĉarumo. En la Unua Movo de la simfonio de Anton Bruckner nome 4a Simfonio oni aŭdas kelkajn kantojn de Granda paruo kune en tre realisma maniero. Interese, la Grandaj paruoj Great de la du sudaziaj grupoj de rasoj ne rekonas la alvokojn de la moderklimataj Grandaj paruoj, kaj eble ili devus esti separata specio.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La Granda paruo estis origine priskribita laŭ ties nuna scienca nomo de Linnaeus en sia verko de la 18a jarcento, Systema Naturae.[6] La scienca nomo devenas el la Latina parus "paruo" kaj maior "plej granda".[7]

Raso stupae ĉe Kullu Distrito de Himaĉal Pradeŝ, Barato.

La Granda paruo havas multajn rasojn, sed ĉiu eniras en tri grupoj. La Granda paruo en moderklimataj Eŭropo kaj Azio estas ĝenerale verdaj supra kaj flavaj sube. La Granda paruo en Ĉinio, Koreio, Japanio kaj sudorienta Rusio estas verdaj supre kaj blankaj aŭ flavnuance blankaj sube, kaj la Granda paruo en Barato kaj sudorienta Azio estas grizaj supre kaj blankecaj sube.[8]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (1981) Introduced Birds of the World: The worldwide history, distribution and influence of birds introduced to new environments. Terrey Hills, Sydney: Reed, 332. ISBN 0-589-50260-3. 
  2. Ismael Galván, Luisa Amo, and Juan J. Sanz (May 2008). "Ultraviolet-blue reflectance of some nestling plumage patches mediates parental favouritism in great tits Parus major", gazeto : Journal of Avian Biology, volumo : 39, numero : 3, paĝoj : 277–82. COI:10.1111/j.0908-8857.2008.04273.x
  3. http://news.bbc.co.uk/2/hi/science/nature/7390109.stm Great tits cope well with global warming.
  4. Mols C & M Visser (2007) "Great Tits (Parus major) Reduce Caterpillar Damage in Commercial Apple Orchards". PLoS ONE 2(2): e202. COI:10.1371/journal.pone.0000202
  5. Hawkins, T. (1950) "Opening of Milk Bottles By Birds" Nature 165 (4194): 435-436 COI:10.1038/165435a0
  6. latine (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata.. Holmiae. (Laurentii Salvii)., 189. "P. capite nigro, temporibus albis, nucha lutea." 
  7. (1979) Cassell's Latin Dictionary, 5, London: Cassell Ltd., 883. ISBN 0-304-52257-0. 
  8. (1996) Tits, Nuthatches and Treecreepers. Christopher Helm. ISBN 0-7136-3964-4. 

Gallery[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Pliaj bildoj: