Granda penelopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Granda penelopo
Granda penelopo en Nacia Parko Manuo, Peruo
Granda penelopo en Nacia Parko Manuo, Peruo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Kracedoj Cracidae
Subfamilio: Penelopenoj
Genro: Penelope
Specio: P. jacquacu
Penelope jacquacu
(Spix, 1825)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
subspecioj
  • P. j. granti (Berlepsch, 1908)
    Green-backed Guan
  • P. j. orienticola (Todd, 1932)
  • P. j. jacquacu (Spix, 1825)
    Spiksa jakuo
  • P. j. speciosa (Todd, 1915)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Granda penelopoSpiksa jakuo (Penelope jacquacu) estas birdo de la familio Kracedoj kiu enhavas la ĉaĉalakojn, jakuojn kaj mutuojn, kaj estas parenca de la familio de nestamasuloj en Aŭstralazio, sed loĝanta en Ameriko.

La komuna nomo rememoras la germanan naturaliston Johann Baptist von Spix (1782-1826).[1]

Distribuado[redakti | redakti fonton]

Tiu specio loĝas en la amazonaj regionoj de Bolivio, Brazilo, Kolombio, Ekvadoro, Gujano, Peruo, kaj Venezuelo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj. Ties ĉirkaŭkalkulita tutmonda teritorio estas proksimume 5,000,000 km² kaj estas komuna en almenaŭ partoj de tiu teritorio. Ĝi estas tiele konsiderita Malplej Zorgiga specio fare de la IUCN.[2]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi atingas averaĝan longon de 89 cm. Havas kronon kun plumoj kun bordoj blankaj; la plumaro en la kolo kaj la nuko estas nigreca kun blanka strieco, en la korpo estas bruna al oliveca aŭ foje ĉe maskloj, nigreca; en ventro estas rufa aŭ ruĝecbruna. Ĝi havas rimarkindan ruĝan nudan (senpluman) mentonsakon.[3] La nuda vizaĝa ĉirkaŭokula haŭtaĵo estas grizeca kaj la kruroj ruĝecaj.

Habitato[redakti | redakti fonton]

Ĝi loĝas en tropikaj malsekaj ĝangaloj el 100 al 1.800 m.s.m. en etenda areo de 5,000,000 km2.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Oni konas kvar subspeciojn de Penelope jacquacu:[4]

  • Penelope jacquacu granti - de suda Venezuelo al Gujanoj kaj norde de Amazonio de Brazilo
  • Penelope jacquacu orienticola - sudorienta Venezuelo kaj nordokcidenta Brazilo al norda Amazono
  • Penelope jacquacu jacquacu - el orienta Kolombio al Bolivio kaj regionoj apudaj de la brazila Amazonio
  • Penelope jacquacu speciosa - orienta Bolivio

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Beolens, Bo; Watkins, Michael. (2003) Whose Bird? Men and Women Commemorated in the Common Names of Birds. Londono: Christopher Helm, p. 319.
  2. BirdLife International (2004). Penelope jacquacu. 2006 IUCN Red List of Threatened Species. Alirita 2007-07-19.
  3. Rodríguez Mahecha, J.V, Hughes, N., Nieto, O. & Franco, A.M. (2005). Paujiles, Pavones, Pavas & Guacharacas. Bogotá: Conservación Internacional.
  4. Clements, J. F. 2007. The Clements Checklist of Birds of the World, 6th Edition. Cornell University Press. Elŝutebla el Cornell Lab of Ornithology