Piramido de Keopso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Granda piramido de Gizo)
Piramido de Keopso
Piramido
glata piramido • arkeologia loko • Mirindaĵo de la Antikva Mondo • vidindaĵoPiramidoj de Egipto • tombo [+]

LandoEgiptio

SituoGizo
- alteco95 m [+]
- koordinatoj29° 58′ 45″ N, 31° 8′ 3″ O (mapo)29.9791531.13422Koordinatoj: 29° 58′ 45″ N, 31° 8′ 3″ O (mapo)
Areo0,05 km² (5 ha) [+]

Piramido de Keopso (Egiptio)
Piramido de Keopso (Egiptio)
DEC
Map
Piramido de Keopso
Vikimedia Komunejo:  Great Pyramid of Giza [+]
vdr
La granda piramido de Keopso
La granda piramido de Ĥeopso

La piramido de Keopsogranda piramido de Gizo estas la plej malnova kaj la plej granda el la tri piramidoj de Gizo apud Kairo, Egiptio. Ĝi estas la plej alta piramido en la mondo, kaj estas konsiderata kiel unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo.

Pri la celo de la konstruaĵo ekzistas diversaj teorioj el diversaj sciencaj fakoj. Laŭ egiptologio la granda piramido estis verŝajne tombejo de la egipta faraono Ĥufu (multe pli konata per sia greka nomo, Keopso), kiu regis dum la 4-a dinastio -2620 ĝxis -2580. En la greka klasiko la piramido nomiĝis ἡ μεγάλη Πύραμις τοῦ Хέοπος (hê megálê Pýramis tou Chéopos, "la granda piramido de Keopso") aŭ αἱ Πυράμιδες Αἰγυπτίαι (hai Pyrámides Aigyptíai, "la egiptaj piramidoj"), latine Pyramides AegyptiaeMagna Pyramis Cheopis.

Mistikismo[redakti | redakti fonton]

La piramidoj, kaj ĉefe la Granda Piramido de Keopso, alogas multajn mistikulojn. En Esperanto aperis La granda piramldo, 8 pĝ. folio kun 6 bildoj de Edgar Morton, Glasgow, senpage disdonita en 1928.

Citaĵo
 Laŭ propraj esploroj en Egiptujo la aŭtoro prezentas strangan simbolecon en la aranĝo, konstruloko kaj mezuroj de Granda Piramido. Ke li konkludas el siaj trovaĵoj pri kontraŭscienceco de la metra sistemo, internacia jam, favore al la angla mezursistemo, estas iom stranga. Krome tre inleresa inlerrilatigo al la profetajoj de Biblio. 
— Walter Smital. Aŭstria Esperantisto n.41 (mar 1928)

Piramidoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el suda kaj centra Eŭropo kaj la venonta ĉiĉerono estas Maria Sklodovska, kiu montris al Utnoa la mirindaĵojn de centra kaj orienta Eŭropo. La venonta ĉiĉerono estas Akenatono kiu montras interesaĵojn el Afriko dekomence el Egiptujo, kaj kompreneble unu el ĉefaj rimarkindaĵoj estas la piramidoj de Gizo:

Citaĵo
 
Jam ili pluvojaĝas kaj fluge venas Afrikon,
super Egipta grundo, la piramide roklarma.
-Jen kun lumturo luksa l'Aleksandria haveno,
impona konstruaĵo sur la insulo Faroso,
ĉe urbo kun skribrula biblioteko fiera,
kien pilgrime venos la scienculoj el ajna
mondregiono por ĉiubranĉaj studoj erudaj.
Baldaŭ ili alŝvebas al la sabloza Gizeo.
Inter kolonaj temploj, jen piramido Keopsa,
tiuj de Mikerinos kaj diokulta Kefreno,
brilantaj sub sunhelo per kalkoŝtona kovraĵo,
kaj la arkana Sfinkso, alrigardanta nenien,
saĝulo leonkorpa, nura kreanto de morgaŭ.[1] 

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 121-122.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]