Granda pluvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Granda pluvio
Plenkreskulo
Plenkreskulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Subklaso: Neornithes
Infraklaso: Neognatoj Neognathae
Superordo: Neoaves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ĥaradriedoj Charadriidae
Genro: Charadrius
Charadrius hiaticula
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La KolumpluvioGranda pluvio, Charadrius hiaticula, estas eta, fortika kaj vigla pluvio, vadbirdo de la familio de ĥaradriedoj kaj genro Charadrius kiu enhavas multajn aliajn speciojn.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Plenkreskuloj estas 17-20 cm longaj kaj havas enverguron de 35-51 cm. Ili havas grizbrunajn dorson kaj flugilojn, blankajn ventron kaj bruston kun nigra larĝa kolstrio. Ili havas brunan kronon, blankan fronton, kiu sekvas iomete malantaŭ okulo, nigran maskostrion subokula -ĉefe malantaŭe- kaj dudirekte kaj pli mallarĝe sub kaj sur la blanka fronto. La beko estas mallonga, flavoranĝa kaj nigra ĉepinte. La kruroj estas oranĝoflavaj kaj nur la du pli eksteraj fingroj estas iome retecaj, diference de la iom pli eta, sed aliflanke tre simila Duonreta pluvio, kiu havas la tri fingrojn iom retecajn kaj ankaŭ pli mallarĝan brustan strion. Junuloj estas pli senkoloraj ol plenkreskuloj, makulbrunaj dorse, kun neplena brusta strio, ĉu pli bruna, ĉu ne tiom larĝa; ili similas iom al Marborda pluvio.

Tiu specio diferenciĝas disde la pli eta Malgranda pluvio pro krurokoloro, kapobildo kaj manko de videbla flava okulringo. Dumfluge videblas blanka strio ĉeflugile; ĉe Malgranda pluvio tio estas ne tiom rimarkebla.

Medio kaj disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La medio de tiu specio estas malferma planko en strandoj aŭ ebenaĵoj de pli norda Eŭrazio kaj arkta nordorienta Kanado. La birdoj bredas marborde aŭ interne en Siberio kaj Skandinavio kaj nur marborde en okcidenta Eŭropo ĝis norda Francio. Tiu specio dispartigas la kontinenton kun Malgranda pluvio kiu bredas sude en la loko kie ne nestas la Granda pluvio.

La Kolumpluvio estas migrantaj birdoj kiuj vintras en marbordaj regionoj suden ĝis Afriko. Multaj birdoj en Britio kaj norda Francio estas loĝantaj la tutan jaron.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Charadrius hiaticula

Ili faras neston surplanke en malferma zono kun malmulta aŭ nenia planto. La masklo gratas truon kaj la ino kovras ĝin iomete per ŝtonetoj, konkopecoj aŭ herberoj. La ino demetas kvar ovojn; eble dufoje samjare. Ambaŭ gepatroj kovas dum iom malpli ol unu monato. La idoj elnestiĝas post eloviĝo kaj ekflugas post tri semajnoj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Se eventuala predanto alproksimiĝas ĉeneste, plenkreskuloj forkuras atentigante la fremdulon ŝajnigante, ke ĝi havas vunditan flugilon. Kompreneble kiam la fremdulo estas sufiĉe for -kaj nur tiam- la pluvio forflugas facilege.

Tiuj birdoj manĝas en etaj strandoj, tajdaj ebenaĵoj kaj kamparo ĉefe laŭ vido. Ili kuras, haltas kaj manĝoplukas. Ili manĝas insektojn, krustulojn kaj vermojn.

Ili vivas ĝis 10 jaroj.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Estas tri ne tre diferencaj subspecioj, kiuj disiĝas iomete laŭ grando kaj koloro; ili intermiksiĝas kiam ties regionoj koincidas:

  • Charadrius hiaticula hiaticula - bredas en mezvarma okcidenta Eŭropo norde ĝis centra Skandinavio; loĝantoj aŭ mallongdistance migrantaj al sudokcidenta Eŭropo. Plej grandaj kaj senkolora subspecio.
  • Charadrius hiaticula psammodroma - bredas en Islando, Groenlando kaj nordorienta Kanado; vintras en okcidenta Afriko. Meze laŭ grando kaj koloro.
  • Charadrius hiaticula tundrae - bredas en arkta norda Skandinavio kaj Azio; vintras en Afriko kaj sudokcidenta Azio. Plej malgranda kaj malhela subspecio.

C.h. hiaticula kaj C.h. tundrae estas inter protektitaj specioj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]