Granda rabmevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Granda rabmevo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Sterkorariedoj Stercorariidae
Genro: Stercorarius
Specio: S. skua
Stercorarius skua
Brunnich, 1764
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Stercorarius skua - MHNT

La Granda rabmevo, Stercorarius skua, estas granda marbirdo de la familio Sterkorariedoj aŭ de rabmevoj de la ordo de Karadrioformaj birdoj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi reproduktiĝas en Islando, Norvegio, insuloj Ferooj kaj insuloj de Skotio, krom kelkaj en firma tero skotia. Ĝi reproduktiĝas en marbordaj stepoj kaj rokaj insuloj. Gi estas migranta birdo, kiu vintras en maro en la Atlantiko kaj kiu regule atingas akvojn de Norda Ameriko kaj ĝis la Tropiko de Kankro kaj foje eĉ ĝis Brazilo kaj tra la Mediteraneo ĝis Hungario.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La ino kutime demetas du brunverdecajn punktitajn ovojn en nesto kovrita de herberoj konstruita de ambaŭ gepatroj. Antaŭe okazas ceremonioj. Okazas ununura demetado ĉiujare. La idoj rapide elnestiĝas sed restas proksime ĉe la helpo de gepatroj.

Dumfluga rabmevo.

Kiel aliaj rabmevoj, tiu birdo superflugos la kapon ĉu de homo ĉu de alia entrudulo kiu alproksimiĝu al ilia nesto. Kvankam tiu birdo ne povas damaĝi homon, tiu sperto kun birdo tiom granda estas almenaŭ iom timiga.

Tiu birdo manĝas ĉefe fiŝojn, kion tre often prenas per forrabado al mevoj, ŝternoj kaj eĉ suloj de ties predoj. Ĝi ankaŭ atakas kaj mortigas aliajn marbirdojn ĝis la grando de Nigramantela mevo. Kiel plej granda parto de la rabmevoj, ĝi estas kleptoparazita la tutan jaron, montrante malpli lertecon kaj pli simplan forton ol aliaj rabmevoj kiam ili atakadas siajn viktimojn. Komuna tekniko estas superflugi sulon kaj kapti ĝin ĉe la flugiloj ĝis tiu falas en maron kaj tiam la Granda rabmevo atakas ĝin fizike ĝis tiu forlasas sian predon.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu estas granda rabmevo 50–66 cm longa kun enverguro de 125–140 cm kaj pezo de 1200 ĝis 1650 g. Ĝi estas la plej fortika el la rabmevoj. Plenkreskuloj estas striitaj grizbrunaj kun malhelaj preskaŭ nigraj kapo kaj dorso kaj pli hela nuko kaj iom ruĝeca suba parto. Junuloj estas iom pli brunaj kaj nestriaj. Bruna plumaro ne ŝanĝas laŭ sezono, sed ekzempleroj povas varii. Ili havas longecajn nigrajn bekojn kun hokoformaj pintoj kaj ankaŭ nigrajn retajn piedojn kun akraj krifoj. La vosto estas mallonga, kojnforma kaj sen elstaraj plumoj, malkiel okazas ĉe aliaj rabmevoj. La flugo estas rekta kaj pova. La voĉo estas malagrabla ĥah-ĥah-ĥah-ĥah aŭdebla ĉefe ĉe reproduktejoj.

Diferencigi tiun rabmevon el aliaj nordatlantikaj rabmevoj, nome Arkta rabmevo, Larĝvosta rabmevo kaj Longvosta rabmevo, estas relative facila. Estas diferencigaj eĉ de malproksime la grando de Arĝentmevo, la fortikaj kolo kaj kapo, la fortikbarela brusto kaj blankaj makuloj mezo de la flugilpintoj. Oni diras, ke ĝi ŝajnas Buteo. Identigo de tiu rabmevo estas komplika nur kiam necesas diferencigi ĝin disde la tre rilataj grandaj sudhemisferaj rabmevoj.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Kelkaj fakuloj ankoraŭ konsideras la birdojn de Granda rabmevo kiel samspeca kun iu el tiuj sudaj rabmevoj kiuj kiel grupo estis iam separitaj en la genro Catharacta, kvankam tio ne estas ĉiam akceptita.

Genetikaj pristudoj trovis surprizajn similaĵojn inter la Granda rabmevo kaj la Larĝvosta rabmevo, spite ties malsimila aspekto. Multaj ornitologoj nune konsideras ke ĉu la Granda rabmevo devenas kiel hibrido inter la Larĝvosta rabmevo kaj unu el la specioj de la suda hemisfero [Furness kaj Hamer, 2003], supozeble kiel rezulto de la vaganteco aŭ migrado tra la ekvatoro farita de la suda specio, ĉu la Larĝvosta rabmevo devenas el hibridiĝo de la Granda rabmevo kaj unu el la etaj arktaj specioj (vidu artikolon de Larĝvosta rabmevo por detaloj).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]