Granda rombo-tri-seslatera prisma kahelaro
El Vikipedio
| Prismigita entutotranĉita seslatera kahelaro | |
| Plia nomo | Granda rombo-tri-seslatera prisma kahelaro |
| Speco | Konveksa uniforma kahelaro de eŭklida 3-spaco |
| Simbolo de Schläfli | t0,1,2{6,3} x {∞} |
| Figuro de Coxeter-Dynkin | |
| Edroj | Kvadratoj {4}, seslateroj {6}, dekdulateroj {12} |
| Ĉeloj | Dekdulateraj prismoj (4.4.12) seslateraj prismoj (4.4.6) kuboj (4.4.4) |
| Propraĵoj | Vertico-transitiva |
En geometrio, la prismigita entutotranĉita seslatera kahelaro aŭ granda rombo-tri-seslatera prisma kahelaro estas uniforma kahelaro de eŭklida 3-spaco.
Ĝi estas konstruita surbaze de la ebena entutotranĉita seslatera kahelaro (granda rombo-tri-seslatera kahelaro) per kolonigo kaj kreo de paralelaj tavoloj de prismoj.
Ĝi estas unu el 28 konveksaj uniformaj kahelaroj de eŭklida 3-spaco.
