Granda Sala Lago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Granda sala lago)
Granda Sala Lago, Utaho
Satelita foto de la Granda Sala Lago, kiel ĝi aspektis en somero de 2003 post kvin jaroj de trosekeco, atingante proksimume rekordan malaltecon de la akvo.
Satelita foto de la Granda Sala Lago, kiel ĝi aspektis en somero de 2003 post kvin jaroj de trosekeco, atingante proksimume rekordan malaltecon de la akvo.
hipersala lago • salakva lago
Speco de la lago Ege sala
Ĉefaj fontoj Ursa Rivero (Utaho)
Jordano (Utaho)
Weber
Insuloj 8–15 (varie)
Setlejoj Sallaga Urbo kaj Ogden
Areo de la baseno 21500 kvadratmejloj (34601 km²)dep1
Landoj de la baseno Usono
Datenoj
Koordinatoj 41° 9′ 0″ N, 112° 36′ 0″ U (mapo)41.15-112.6Koordinatoj: 41° 9′ 0″ N, 112° 36′ 0″ U (mapo)
Granda Sala Lago, Utaho (Utaho)
Granda Sala Lago, Utaho (Utaho)
DEC
Granda Sala Lago, Utaho
Granda Sala Lago, Utaho
Map
Granda Sala Lago, Utaho
Supermara alteco f1historia mezumo 4.200 futoj (1.283 m), 4196,6 futoj (1279 m) je la 24-a de aŭgusto 2006
Surfaca areo ~1.700 kvadratmejloj (~4.400 ;km²)dep1f5
Maksimuma longo 75 mejloj (120 km)dep1f6
Maksimuma larĝo 28 mejloj (45 km)dep1f7
Maksimuma profundo 33 futoj (10 m) averaĝe, alte 45 futoj en 1987, malalte 24 futoj en 1963f10
Averaĝa profundo 14 futoj (4,3 m)f11
vdr

La Granda Sala Lago, situanta en la norda parto de usona ŝtato Utaho, estas la plej granda sala lago en la okcidenta duonglobo[1], la kvara plej granda senelflua lago kaj la 37-a plej granda lago sur Tero.[2] En mezuma jaro la lago kovras areon de ĉirkaŭ 4.400 km² (1.700 kvadratmejloj), sed la laga amplekso varias signife pro ĝia malprofundeco, kaj nun estas minacata de pliiĝanta foruzado de la akvo de la enfluaj riveroj. Ekzemple en 2021 ĝi atingis sian rekorde plej malaltan areon de 950 kvadratmejloj (1.530 km²), sed en 1987 la surfaca areo estis je la historia maksimumo de 3.300 kvadratmejloj (5.300 km²).

La lago estas la plej granda restaĵo de Lago Bonneville, pluva lago, kiu kovris grandan parton de okcidenta Utaho en pratempoj. Granda Sala Lago estas senelflua, perdas akvon nur pro vaporiĝo kaj tial havas tre altan salecon, ĝi estas multe pli sala ol mara akvo. La tri ĉefaj alfluantoj, la riveroj Jordan, Weber kaj Bear, ĉiujare deponas ĉirkaŭ 1,1 milionojn da tunoj da mineraloj en la lago, kaj ĉar la vaporiĝanta akvo ne forportas mineralojn, la minerala koncentriĝo kreskas. Pro ĝia nekutime alta saleco multaj homoj povas facile kaj senmove flosi en la akvo, precipe en la pli sala norda parto, la golfo de Gunnison. La malprofunda, varma akva ofte kaŭzas lago-efikan neĝon) en malfrua aŭtuno, komenca vintro kaj printempo.

La lago estas foje nomita la "Morta Maro de Usono" kaj ofertas habitaton al milionoj da birdoj, inklude la plej grandan migrantaron de vilsonaj falaropoj en la mondo, kaj artemioj.

Hidrologio[redakti | redakti fonton]

Mapo de la Granda Sala Lago

Pro sia alta koncentriĝo de salo, la akvo de la lago estas nekutime densa, kaj homoj plejparte flosas en ĝi pli facile ol en aliaj akvejoj, aparte en Golfo Gunnison, la pli sala norda lango de la lago.[3]

Oni registras la akvan nivelon ekde 1875,[4] kun averaĝo ĉirkaŭ 1300 m super marnivelo. Ĉar la Granda Sala Lago estas malprofunda lago kun malkrutaj bordoj, krom en la suda flanko, malgrandaj varioj en la nivelo grande ŝanĝas la bordojn kaj surfacan areon. La nivelo povas draste altiĝi en pluvaj jaroj kaj malaltiĝi en senpluvaj jaroj. Al ĝi efikas krome la grando de la akvofluo forprenata por agrikulturaj kaj urbaj uzoj. Precipe el la riveroj Jordan kaj Weber oni forprenas uzakvon.[5][6] En la jardeko de 1880, Grove Karl Gilbert antaŭdiris, ke la lago – tiam malpligrandiĝanta de multaj jaroj – praktike malaperos krom restaĵeto inter la insuloj.[7]

Esploro en 2014 uzis arbringojn kolektitajn en la baseno de la Granda Sala Lago por krei 576-jaran rekonstruon de variado de la laga nivelo.[8] La ŝanĝadon de la laga nivelo forte modulas en malaltaj frekvencoj la Pacifik-rilataj ocean-atmosferaj osciloj, pro kio ĝi spegulas la jardek-skalaj sekecaj cikloj karakteraj de la regiono.[9][10] Modelante tiujn klimatajn oscilojn,[11] kaj utiligante la arbringan rekonstruon de pasinta lagnivela ŝanĝado,[12] esploristoj sukcesis antaŭdiri la fluktuadon de lagaj niveloj ĝis 5–8 jaroj.[13]

La nivelo de la Granda Sala Lago malsamas inter la nordaj kaj sudaj partoj, kiujn dividas la digo de la Tranĉvojo Lucin. La nivelo de la akvosupro de la suda parto kutime estas 15–60 cm pli alta ol en la norda parto tial, ke la enfluo de akvo okazas plejparte en la sudo.[4][14]

Okcidentadezerta Pumpoprojekto[redakti | redakti fonton]

Rekordaj akvaj niveloj en la jardeko de 1980 kaŭzis multe da posedaĵa damaĝo por posedantoj ĉe la orienta bordo de la Granda Sala lago, kaj la bazo de Interŝtata 80 komencis eroziiĝi. Responde, la utaha registaro konstruis la Okcidentadezertan Pumpoprojekton ĉe la okcidenta bordo de la lago. Ĝi ekfunkciis la 10-an de aprilo, 1987. La projekto konsistas el pumpejo (41° 15′ 9.28″ N 113° 4′ 53.31″ U / 41.2525778 °N, 113.0814750 °U / 41.2525778; -113.0814750 (mapo)) en la Montaro Hogup, kun tri pumpiloj kies kombina movkapablo estas 95 m³/s, enflua kanalo, kaj elflua kanalo. Estas ankaŭ 40 km da digoj kaj 16-kilometra alirvojo inter la urbeto Lakeside kaj la pumpejo.[15]

La pumpoprojekto celis pligrandigi la surfacan areon de la Granda Sala Lago por plirapidigi la elvaporiĝon de akvo. La pumpoj elmetis iom da akvo el la Granda Sala Lago en la 1300 kvadratajn kilometrojn grandan Vaporiĝejon Newfoundland en la dezerto okcidente de la lago. Baraĵo en la digo ĉe la suda ekstremo de la Montaro Newfoundland regis la akvonivelon en la baseno, foje resendante salan akvon el la vaporiĝejo al la ĉefa parto de la Granda Sala Lago.[15]

Ĝis la fino de la unua jaro de funkciado, la pumpoj elmetis proksimume 620 milionojn da kubaj metroj el la Granda Sala Lago. Oni ĉesigis la projekton en junio 1989, ĉar la nivelo de la akvo subiĝis preskaŭ du metrojn post la pintaj altecoj en junio 1986 kaj marto 1987. La Utaha Divizio de Akvoresursoj atribuas al la projekto "pli ol trionon de tiu malpliiĝo".[15] La pumpiloj eligis sume 3.37 km³ dum ili funkciis.[16]

Kvankam la pumpiloj jam ne estas uzataj, ili estas konservataj surloke por reuziĝi ĉe eventuala rea altiĝo de la Granda Sala Lago.[17]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Reta Enciklopedio Britannica
  2. Grandaj Lagoj de la Mondo. Factmonster.COM.
  3. Can I float in Great Salt Lake?. Utah Geological Survey. Arkivita el la originalo je 2010-08-15. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-08-15. Alirita 2007-02-08.
  4. 4,0 4,1 Great Salt Lake, Utah. United States Geological Survey. Arkivita el la originalo je May 6, 2009. Alirita April 12, 2009.
  5. Morgan (1947), p. 22.
  6. (1984) “Water-level and water-quality changes in Great Salt Lake, Utah, 1847–1983”, U.S. Geological Survey Circular 913. 
  7. Morgan (1947), p. 23.
  8. (2014) “Tree-ring reconstruction of the level of Great Salt Lake, USA”, The Holocene 24 (7), p. 805–813. doi:10.1177/0959683614530441. 
  9. (2012) “Multidecadal Drought Cycles in the Great Basin Recorded by the Great Salt Lake: Modulation from a Transition-Phase Teleconnection”, Journal of Climate 25 (5), p. 1711–1721. doi:10.1175/2011JCLI4225.1. 
  10. (2010) “Coherence between the Great Salt Lake Level and the Pacific Quasi-Decadal Oscillation”, Journal of Climate 23 (8), p. 2161–2177. doi:10.1175/2009JCLI2979.1. 
  11. (2011) “Incorporation of Pacific SSTs in a Time Series Model toward a Longer-Term Forecast for the Great Salt Lake Elevation”, Journal of Hydrometeorology 12 (3), p. 474–480. doi:10.1175/2010JHM1352.1. 
  12. (2015) “Added value from 576 years of tree-ring records in the prediction of the Great Salt Lake level”, Journal of Hydrology 529, p. 962–968. doi:10.1016/j.jhydrol.2015.08.058. 
  13. Great Salt Lake Annual Level Prediction. Utah Climate Center. Arkivita el la originalo je September 22, 2015. Alirita November 12, 2015. Arkivigite je 2015-09-22 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-09-22. Alirita 2023-02-20.
  14. USGS Surface-Water Daily Data for the Nation. United States Geological Survey. Arkivita el la originalo je September 21, 2017. Alirita April 30, 2017.
  15. 15,0 15,1 15,2 Hassible & Keck, p. 22.
  16. Fact Sheet: West Desert Pumping Project. Utah Division of Water Resources. Arkivita el la originalo je 27-an de aŭgusto 2013. Alirita 23-an de aŭgusto 2006. Arkivigite je 2013-08-27 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-08-27. Alirita 2007-02-08.
  17. Great Salt Lake Pumping Project. Utah Division of Water Resources. Arkivita el la originalo je 27-an de aŭgusto 2013. Alirita 9-an de aŭgusto 2006. Arkivigite je 2013-08-27 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-08-27. Alirita 2007-02-08.