Granda simfonio en C-maĵoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Granda Simfonio en C-maĵoro, D 944, estas la lasta simfonio, kiun komponis Franz Schubert. Ĝi estis unuafoje prezentata postmorte de Schubert la 21-an de marto 1839 en la Gewandhaus je Lepsiko sub direktado de Felix Mendelssohn Bartholdy. Pro la valoro, kiun Schubert mem atribuis al ĉi tiu simfonio, kaj ne laste por distingi ĝin disde lia ege pli mallonga 6-a simfonio, kiu ankaŭ staras en C-maĵoro, ĝi ricevis la kromnomon „la granda“.

La verko havas laŭ aktuala stato de la esploro ene de la simfoniaro de Schubert la n-ron 8. Detalojn pri tio vidu sub Kronologia enordigo kaj numerado.

Priskribo de la verko[redakti | redakti fonton]

Franz Schubert en la jaro 1825, la supozata ekestojaro de la granda simfonio en C-maĵoro. pentraĵo de W.A.Rieder

La simfonio konsistas el kvar movimentoj:

  1. Andante. Allegro ma non troppo
  2. Andante con moto
  3. Scherzo. Allegro vivace - Trio
  4. Finale. Allegro vivace

Aufführungsdauer: ca. 60 min

Instrumentistaro[redakti | redakti fonton]

2 flutoj, 2 hobojoj, 2 klarnetoj, 2 fagotoj, 2 kornoj, 2 trumpetoj, 3 trombonoj, timbaloj kaj arĉinstrumentoj

Historio kaj datiĝo[redakti | redakti fonton]

La ekestotempo de la granda simfonio C-maĵora longan tempon estis neklara. Sur la unua paĝo de la partitura manskribaĵo staras la datado „marton de 1828“, mortojaro de Schubert. Esploroj de la uzita papero tamen rezultigis, ke je ĉi tiu datado povas temi nek pri la komenco de la komponado nek pri la momento de detala elverkado. Male la rezultoj indikas esence pli fruan ekeston[1]. La aktuala esploro deiras de ekesto en la jaro 1825 (detaloj pri tio pli malsupre).

Krome laŭ muziksciencisto Ernst Hilmar ekzistas la ebleco, ke la manskribo de Schubert, en kiu foje la „5“ preskaŭ ne estas distingebla disde la „8“, simple estis malĝuste interpretita. Ĉikaze malfaciligas, ke la datado krome estas surskribita de fremda mano tendence al „1828“[2].

Jam printempon de 1824 Schubert skribis al sia amiko Leopold Kupelwieser[3], ke li per komponado de pluraj instrumentaj verkoj volas „prepari la vojon al la granda simfonio“. En la letero krome temas pri la tuj proksimiĝonta unua prezentado de la 9-a simfonio de Beethoven, kiu okazos la 7-an de majo 1824 en Vieno. Ĉi-kuntekste Schubert skribis, ke li eble jam la venontan jaroj kapablus prezenti „similan koncerton“. El tio oni konkludas, ke Schubert per sia granda simfonio volis sin mezuri kun Beethoven[1]. Krom tio por Schubert estis ekzistonecese prezenti simile grandan koncerton kiel Beethoven. Sed por tio liaj fruaj simfonioj ŝajnis por li maltaŭgaj. Ili estis verkitaj pro kaj por aliaj okazoj [4]. La postulo de "granda simfonio", kiun la verko plenumu por Schubert , estas krom la distingo disde la 6-a simfonio en C-maĵoro la kaŭzo por ĝia kromnomo "la granda".

Pluraj indicoj[1] montras sur tio, ke Schubert en la jaro 1825 dum la somerumado en Gmunden kaj poste en Bad Gastein verkis pri simfonio en C-maĵoro.

„Gmunden-Gastein-Simfonio“[redakti | redakti fonton]

Letero de Schubert al Societo de la Muzikŝatantoj, koncerne la grandan simfonion C-maĵoran, D 944

Oktobron de 1826 Schubert dediĉis sian novan verkon al la Societo de la Muzikŝatantoj (Gesellschaft der Musikfreunde). Esploroj rezultigis, ke la manskribaĵo eniris je la fino de la jaro 1826 en la muzeon de la Societo[4]. Ĉar tamen en la dokumentoj de la Societo estis fiksita nek tonalo nek iaspeca klariga verkonomo, ekestis lige kun la erariga datado „marto de 1828“ la tezo de la perdiĝinta „Gmunden-Gastein-Simfonio“, kiun Schubert verkintus anstataŭ la „granda c-maĵora“ tiun someron de 1825. Ĉi tiu teorio konserviĝis ĝis vaste en la 20-a jarcento kaj eĉ eniris regule en la Schubert-verkregistron el 1951 sub verknumero D 849. En la germana eldono el 1978 ĝi estis ankaŭ transprenata, kvankam jam sub klara rezerviĝo[5][6].

Kronologia enordigo kaj numerado[redakti | redakti fonton]

Nur ekde la 1970-aj jaroj validas en la Schubert-esploro kiel pruvite, ke la memskribaĵo nur poste estis datita sur 1828, eble kiel datado de priverkado aŭ lasta revizio, por povi prezenti ĝin al la eldonistoj kiel laŭeble plej novan verkon[1]. Ĉiukaze Schubert ricevus la partituron de la simfonio por certa tempospaco de la Societo de Muzikŝatantoj[7].

La orkestrovoĉoj, publikigitaj en 1840 de Breitkopf & Härtel en Lepsiko, samkiel la partituro sekvanta en 1849 komence ne ricevis numeradon. La numerado de la "granda C-maĵora simfonio" kiel n-ro 7 devenas de Johannes Brahms, kiu kiel eldoninto de la simfonioj kadre de la malnova Schubert-eldono[8] vicigis la „nefinitan“ simfonion en b-minoro post la "grandan C-maĵoran". Por tamen kronologie enordigi la verkon, oni alinumeris ĝin pli malfrue en n-ron 9, kunnombrante laŭelekte la skizon por simfonio en E-maĵoro (D 729) aŭ la Gmunden-Gastein-Simfonio (D 849) kie n-ro 7. Nur la nova eldono de la Deutsch-Verzeichnis finis en 1978 la diversajn konfuzigajn numeradojn kaj ordigis finfine la simfonion laŭvice kiel numero 8.

Tamen ĝis nun daŭras persistema ĥaoso koncerne la numeradon en la praktiko. Precipe sur la usona muzikmerkato la nombradoj kiel n-ro 7 aŭ n-ro 9 estas nepre kutima, kio en multaj kazoj kondukas al tio, ke la numerado je koncertoj aŭ publikigoj estas tute preteratentata. La simfonio tiam estas identigita per ĝia kromnomo kiel "granda C-maĵora simfonio".

Analizo[redakti | redakti fonton]

1-a movimento: Andante – Allegro ma non troppo[redakti | redakti fonton]

[9] La unua movimeno de la granda C-maĵora simfonio havas la sonatmovimentan formon kaj ampleksas 684 taktojn. Antaŭ la ĉeftemo staras vasta enkonduko, kiu havas propran temon. Krom tio la movimento enhavas kodon. La diversaj movimentpartoj enkonduko, temprezento, malvolviĝon, resumo kaj elkonduko ne estas klara separita unu de la alia, sed male per iaspeca pasoenergio kunfanditaj. Ekzemple la fino de la enkonduko estas atingita nur per la komenco de la temprezento (taktoj 77-78).

Temo de solokorno malfermas la simfonion (taktoj 1-8), ne kiel fanfaro izolita de la movimento, kvankam ĝi ja signalas la komencon de la movimento, sed kiel baza komponanto. La oktaktaro havas per sia malsimetria strukturo apartan formon. Ĝia motiva subdivido konsistas ne el 4+4, sed el 3+3+2 taktoj. La unuaj du tritaktaroj siaflanka estas subdividitaj en 2+1 taktoj, je kio la unuopa takto servas kiel ritma eĥo de sia antaŭa takto. Saman efekton plenumas la dutaktaro finanta la temon. Ĝi ritme eĥas la antaŭan takton je grandigita notvaloroj kaj restarigas per tio la oktaktan ordon. Taktoj 1-8

Taktoj 2 kaj 5 estas samaj, dum kiam 1 kaj 4, samkiel 3 kaj 6 nur ritme konformas. Melodie proksimume similas taktoj 3 kaj 4, metrike ili tamen estas malaj. Takto 6 egalas melodie kun taktoj 7-8, tamen ties notvaloroj estas aŭgmentitaj. Laŭ haromia vidpunkto la temo ŝvebas alterne inter C-maĵoro kaj ties paraleltonalo a-minoro, dum kiam la finaĵo montras sur C-maĵoron. Malgraŭ la komplikeco de la temo ĝi efikas nature, preskaŭ improvizate. La naturecon forte asocias la sonkoloro de la kornoj. Mallaŭte eksonas la temo kiel el la foro, la eĥecon de la dutaktaro substrekas la pianisimo.

Arĉinstrumentoj kaj lignaj blovinstrumentoj transprenas la temon kaj laŭatende ripetas ĝin (taktoj 9-16). Sekvas modula mezparto (taktoj 17-28), kiu enbuŝiĝas en la tutecan version de la kornotemo (takto 29 sj.). Jen unuafoje la trombonoj eksonas. Ilia sonkoloron oni interpretis kaj kiel minaca kaj ankaŭ kiel solena [10]. Resume la ĝisnuna parto estas komprenebla kiel kantoformo a-a-b-a´.

Sekvas malvolviĝa pasaĵo, kiu kondukas la partojn de la temo en la trombonoj al grandformata intensigo, je kies fino aperas nova variaĵo de la kornotemo (takto 59 sj.). Ĉi tiu klare staras en C-maĵoro, kaj kun la hela tonalo ankaŭ revenas la helaj sonkoloroj de la lignaj blovinstrumentoj. Trioletigitaj okonfiguroj en la violonoj intensigas la movenergion kaj strebas sur pinton, kiu pli kaj pli akriĝas per kreska plidensigo kaj motivmallongigo. La ĝojkria pinto estas atingita per la komenco de la ĉeftemo (Allegro ma non troppo) de la temprezento (takto 78).

La ĉeftemo devenas el la dua takto de la solokorna enkonduko. Ĉi tiu motivo jam estis destininta la finon de la enkonduko kaj estas precipe de ritma naturo. Pro tio la ĉeftemo estas melodie malpli klarkontura, anstataŭe ĝi servas kiel movmotoro kun solene triumfa karaktero.

La flankotemo (takto 134 sj.) abrupte haltigas la ĝojsenton de la ĉefmovimento kaj kondukas en kamparan dancoscenon, en kiu hobojo kaj fagoto prezentas popolecan kanton. Harmonie restanta en la dominantparalelo e-minoro. Post ripetado de la flankotemo (taktoj 142-149) sekvas fazo de sentointensigo tipa por Schubert. Tiu rekondukas mallonge en flankoteman variaĵon en G-maĵoro (takto 174 sj.), intensiĝas denove kaj enbuŝiĝas en la finparton de la temprezento (takto 200 sj.).

Ĉi tiu konsistas el alvokita demando-respondo-ludo de la trombonoj, kiu iom post iom intensiĝas. La distancoj inter la trombonvokoj plimallongiĝas kaj pintas en brila G-maĵora (kvinsesta) akordo (takto 228). Tio estas la elirpunkto por "jubilo" en la tuta orkestro, per kiu finiĝas la temprezento.

La malvolviĝo (taktoj 245-355) prilaboras la temojn el la temprezento. Je la komenco regas la flanka temo (takto 254 sj.) en A♭-maĵoro. El la fono trapenetras jam baldaŭ klarkonturaj suprenmovoj de la ĉeftemo (takto 268 sj.). Mallonge poste aperas la vokmotivoj en la trombonoj (takto 304). Ĉi tiu intensiĝas trans a♭-minoro, e-minoro kaj c-minoro en A♭-maĵoron (takto 315 ff.) al sia pinto. Sed la nun atendata "jubilo" ĉifoje forrestas. Anstataŭe sekvas trankvila parto (taktoj 327-355), kiu finas la malvolviĝon kaj enkondukas la resumon.

La resumo (taktoj 356-684) komence prokrastas la firmadon de la baza tonalo C-maĵoro. Tiu ĉi firmiĝas eĉ nur mallonge antaŭ la finaĵo (takto 545 sj.). Krome oni povas observi plejparte laŭtonan resumon.

La elkonduko (taktoj 570-384) denove intensigas la streĉon. Nelacigeble ĝi hastas sur la pinton kaj intensiĝas je tio en veran ekstazon. Celo estas la triumfa reveno de la enkonduka temo (takto 661 sj.), kiu per tio malkaŝas sin kiel ĉefideo de la movimento kaj fermas la cirklon al la komenco de la simfonio.

Historio de akceptado[redakti | redakti fonton]

La longeco kaj malfacileco de la granda C-maĵora simfonio estis la kaŭzo, kial la Societo de Muzikŝatantoj komence demetis la verkon. Tio ne okazis, laŭ vaste disvastiĝinta opinio, ĉar la muzikistoj rifuzis ekzerci ĝin, sed pli ĝuste, ĉar la verko montriĝis maltaŭga kiel ekzerco por la lernantoj de la konservatiorio[11]. La partituro komence malaperis en la arĥivo de la asocio.

Nur en 1839, kiam Robert Schumann restis en Vieno, Ferdinand Schubert atentigis lin pri la ekzisto de la partituro. Schumann tuj aliris la eldonejon Breitkopf & Härtel, por igi publikigi ĝin[12]. Poste Ferdinand Schubert entuziasmigis Felikson Mendelssohn Bartholdy por la verko, kaj tiu direktis ĝian unuan prezentadon je la 21-a de marto 1839 kadre de la koncertoj en Gewandhaus je Lepsiko. La koncerto plene sukcesis[13] kaj kaŭzis la tujan eldonon de la orkestrovoĉoj kaj de aranĝaĵo por piano je kvar manoj fare de la eldonejo en la jaro 1840. Je la sama tempo Robert Schumann publikigis famiĝontan traktaĵon pri la C-maĵora simfonio de Schubert en Neuen Zeitschrift für Musik, en kiu li entuziasme laŭdis la verkon[14]. De ĉi tiu traktaĵo ankaŭ devenas la fama eldiro de Schumann pri la "feliĉiga longeco de la simfonio, kiel dika romano je kvar volumoj ekzemple de Jean Paul, kiu ankaŭ neniam povas finiĝi kaj ja pro la plej bonaj kialoj, por ankaŭ postkreigi la leginton."

Precipe tamen la longeco de preskaŭ horo kaŭzis, ke la simfonio nur iom post iom venkis. La tiutempa publiko estis kutimiĝinta al ege pli kompaktaj verkoj, kaj "postkrei", kiel postulis Schumann, preskaŭ neniu volis. La simfonio estis en la sekvojaroj en Lepsiko kaj en aliaj partoj de Germanujo tamen plurfoje prezentata. La viena publiko tamen povis aŭdspekti ĝin je plena longeco nur fine de 1850[15].

En pli nova tempo oni diskutis la tezon, ke la simfonio eble jam la 12-an de marto 1829 por unua fojo estis prezentia kadre de sprita koncerto en la Landstata Salono je Vieno. Muzikhistoriisto Otto Biba konkludis pro letero de helpanto de Schubert Josef Hüttenbrenner , trovita en 1997, ke je la nova simfonio neklare indikata nova „ simfonio de Franz Schubert“ temus pri la C-maĵora simfonio D 944.[16] Ĉi tiun opinion la Schubert-esploristoj reteneme akceptis.[17] Pli ĝuste temas je la simfonio prezentita la 12-an de marto 1829 evidente pri la „malgranda“ C-maĵora simfonio D589[18][19].

Trivialaĵo[redakti | redakti fonton]

  • Fine de la 1970-aj jaroj disvastiĝis supozata “simfonio en E 1825“ de Franz Schubert (ne intermiksenda kun la nefinita simfonio en E-maĵoro D 729), je kiu laŭdire temas pri la Gmunden-Gastein-Simfonio. Tamen post malongega tempo ne ekzistis dubo pri tio, ke ĉi tiu verko estas falsaĵo de Gunter Elsholz (1936-2004), kion dokumentis Werner Maser[20].

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Aderhold, Werner (Hrsg.): Vorwort, en: Sinfonie Nr. 8 in C, Neue Schubert-Ausgabe, serio 5, volumo 4a. Bärenreiter, Kassel 2003 (BA 5554), ISMN M-006-49713-3.
  • Dürr, Walther/Krause, Andreas (eldonisto): Schubert-Handbuch, Bärenreiter, Kassel 1997.
  • Hilmar, Ernst/Jestremski, Margret (Hrsg.): "Schubert Lexikon". Akademische Druck- u. Verlagsanstalt, Graz 1997.
  • Ulm, Renate (Hrsg.): Franz Schuberts Symphonien. Entstehung, Deutung, Wirkung. dtv, Munkeno 2000, ISBN 3-423-30791-9/Bärenreiter, Kassel 2000, ISBN 3-7618-1490-9.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Komparu: Vorwort. En: Werner Aderhold (eldonisto): Sinfonie Nr. 8 in C. Neue Schubert-Ausgabe, serio 5, volumo 4a. Bärenreiter, Kassel 2003 (BA 5554), ISMN M-006-49713-3.
  2. Ernst Hilmar kaj Margret Jestremski (eldonisto): „Schubert Lexikon“. Akademische Druck- u. Verlagsanstalt, Graz 1997, ISBN 3-201-01665-9, Große C-Dur Sinfonie p. 172.
  3. Letero presita en: Otto Erich Deutsch (Hrsg.): Schubert. Die Dokumente seines Lebens. Breitkopf & Härtel, Wiesbaden 1996. p. 235.
  4. 4,0 4,1 Komparu: Walther Dürr/Andreas Krause (eldonisto): Schubert-Handbuch, Bärenreiter, Kassel 1997, p. 643.
  5. inter alie kun la komento „(? – supozeble identa kun 994)“ en la titolo.
  6. Otto Erich Deutsch: „Franz Schubert. Thematisches Verzeichnis seiner Werke in chronologischer Folge“. Bärenreiter, Kassel 1978, ISBN 3-7618-0571-3, 849 Sinfonie.
  7. Tion la esploro nepre taksas kiel ebla. Komparu pri tio ekzemple: Walther Dürr/Andreas Krause (eldonisto): Schubert-Handbuch, Bärenreiter, Kassel 1997, p. 643.
  8. Franz Peter Schuberts Werke, serio 1: simfonioj. Lepsiko: Breitkopf & Härtel, 1884-85.
  9. Ĉi tiu analizo baziĝas sur la ĝenerala esplorstato de la muzikscienco. Verkrecenzoj pri la "granda C-maĵora simfonio" troviĝas interalie en: Walther Dürr/Andreas Krause (eldonisto): Schubert-Handbuch, Bärenreiter, Kassel 1997, same kiel en: Renate Ulm (eldonisto): Franz Schuberts Symphonien. Entstehung, Deutung, Wirkung. dtv, Munkeno 2000, ISBN 3-423-30791-9/Bärenreiter, Kassel 2000.
  10. Komparu samloke.
  11. Otto Biba: Franz Schubert und die Gesellschaft der Musikfreunde in Wien. En: Schubert-Kongress Wien 1978, Graz 1979, p. 31.
  12. Letero de Schumann al Breitkopf & Härtel. En: Otto Erich Deutsch: Schubert. Erinnerungen seine Freunde, Breitkopf & Härtel, Lepsiko 1957, pj. 451-452.
  13. Letero de Mendelssohn al Ferdinand Schubert. En: Otto Erich Deutsch: Schubert. Erinnerungen seine Freunde, Breitkopf & Härtel, Leipzig 1957, pj. 455-456.
  14. presita i.a. en: Josef Häusler (eldonisto): Robert Schumann. Schriften über Musik und Musiker. Reclam, Stutgarto 2009. pj. 174-180.
  15. Komparu:Vorwort. En: Werner Aderhold (Hrsg.): Sinfonie Nr. 8 in C. Neue Schubert-Ausgabe, serio 5, volumo 4a. Bärenreiter, Kassel 2003 (BA 5554), ISMN M-006-49713-3.
  16. Otto Biba: Die Uraufführung von Schuberts Großer C-Dur-Symphonie – 1829 in Wien. Ein glücklicher Aktenfund zum Schubert-Jahr. In: Musikblätter der Wiener Philharmoniker 51, Vieno 1997, pj. 287–291.
  17. Vorwort. En: Werner Aderhold (eldonisto): Sinfonie Nr. 8 in C. Neue Schubert-Ausgabe, serio 5, volumo 4a. Bärenreiter, Kassel 2003 (BA 5554), ISMN M-006-49713-3.
  18. Letero de Leopold von Sonnleithner el la 20-a de januaro 1861, presita en: Otto Erich Deutsch (eldonisto): Schubert – Die Erinnerungen seiner Freunde. 2. Auflage. Breitkopf & Härtel, Leipzig 1966, p. 497 s.; ankaŭ presita en: Renate Ulm (eldonisto): Franz Schuberts Symphonien. Entstehung – Deutung – Wirkung. dtv/Bärenreiter, München/Kassel 2000, ISBN 3-423-30791-9, S. 170.
  19. Allgemeine musikalische Zeitung Leipzig, 6-an de majo 1829, n-ro 18, kol 294sj. Presita en: T. G. Waidelich: Nachträge zu den Dokumenten 1817-1830. En: Schubert durch die Brille 15, Tutzing 1995, pj. 5-45.
  20. Komparu ankaŭ: Ernst Hilmar kaj Margret Jestremski (eldonistoj): „Schubert Lexikon“. Akademische Druck- u. Verlagsanstalt, Graz 1997, ISBN 3-201-01665-9, Gmunden-Gasteiner Sinfonie p. 162.