Granda vendredo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Granda vendredoSankta vendredo en kristanismo estas vendredo antaŭ Pasko, parto de Sankta semajno kaj Paska tritago. Tiu ĉi tago estas rememoro de morto de Jesuo Kristo sur kruco.

En okcidentaj eklezioj

La liturgio de latina katolika eklezio enhavas legadon el Biblio, Pasiono de Johano, ofte prezentita drame aŭ muzike. Aparta parto de la liturgio estas longaj intervenoj por la eklezio, por papo, por servantoj de eklezio kaj por ĉiuj kredantoj, por kateĥumenoj, por unueco de la kristanoj, por judoj, por tiuj, kiuj kredas en Dio, sed ne kredas en Kristo, por politikistoj, por ŝtatuloj, por tiuj, kiuj suferas. Sole en tiu ĉi tago estas ankaŭ parto de liturgio adorado de kruco kaj oni ne solenas en ĝi eŭĥaristion, sed oni donas komunion el hostioj ŝanĝitaj en Verdan ĵaŭdon.

Apartaj diservoj okazas en multaj protestantismaj eklezioj.

En orientaj eklezioj

Ortodoksuloj kaj orientaj katolikoj ankaŭ ne solenas eŭĥaristion, sed ili trifoje dum la tago kunvenas por preĝi. La Granda vendredo estas unu el tagoj de severa fasto.

Vidu ankaŭ