Granda kvinopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Grandaj kvin)

La granda kvinopo estas grupo da bestoj kiu origine estis la plej serĉataj bestoj en Afriko por ĉasistoj. Nuntempe oni ankoraŭ uzas la terminon en turistgvidiloj kiuj priskribas la vivon de sovaĝaj bestoj en Afriko.

La grupo konsistas el la leono, afrika elefanto, afrika bubalo, leopardo kaj la kurtbuŝa rinocero. Ĉi tiuj bestoj estas elektitaj ĉar estas tre malfacile por ĉasi ilin kaj ne pro ilia grandeco. La granda kvinopo oni ankaŭ konsideras kiel la plej danĝeraj bestoj de Afriko, kvankam la plej homomortiga mamulo estas la amfibia hipopotamo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]