Ambasadoro de Usono en Svedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La ambasadora rezidejo en Stokholmo

La ambasadoro de Usono en Svedio estas la ĉefa reprezentanto de la federacia registaro de Usono kaj de la Usona ministrejo por eksterlandaj aferoj en Svedio. Inter la jaroj 1814 ĝi 1905 la postenulo samtempe ankaŭ servis kiel ambasadoro de Usono en Norvegio, kiu estis politike vicigita kun Svedio. Ekde la 1930-aj jaroj, la ambasadoro estas loĝanta en la ambasadora rezidejo, Vilao Åkerlund, de la usona ambasadejo en la kvartalo Diplomatstaden ("diplomata urbo") de la urbodistrikto Östermalm de Stokholmo.

Formala unua ambasadoro de Usono en Svedio estis Benjamin Franklin, kiu estis nomumita la 28-an de septembro 1782 kaj negocis "traktaton de amikeco kaj negoco" kun la registaro de Svedio, samtempe havanta la funkcion de ambasadoro de Usono en Francio. Fakte unua plentempa usona ambasadoro en Svedio inter la jaroj 1814 kaj 1818 estis Jonathan Russell.