Grandduklando

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Grandduklando estas teritorio kun monarĥia ŝtatformo, regata de grandduko aŭ granddukino.

Enhavo

Grandduko [redakti]

Grandduko estas nobela titolo pli alta ol duko kaj malpli alta ol reĝo – komparebla al princo-elektisto de la Sankta Romia Imperio, tamen ĝi neniam ekzistis en ties oficiala titolaro. La titolo grandduko unuafoje ekestis en Italio, kiam papo Pio la 5-a en 1569 rangaltigis la duklandon Toskanio al grandduklando, kun Cosimo de' Medici (15191574, ne konfuzenda kun lia pli aĝa samnomulo Cosimo de' Medici) kiel unua grandduko.

Sub la rego de Napoleono forte plimultiĝis la nombro de grandduklandoj. Sur la teritorio de la disfalanta Sankta Romia Imperio, Napoleono instalis plurajn novajn grandduklandojn, ĉu kreis kiel novajn ŝtatojn el konkeritaj teritorioj, ĉu rangaltigis jamajn regantojn kiuj estis liaj aliancanoj en la Rejna Federacio. Kelkaj el tiuj grandduklandoj estis nur mallongdaŭraj kaj ne postvivis la napoleonan eraon. Aliaj estis konfirmitaj de la Viena Kongreso kaj restis pli longe – kelkaj ĝis la fino de la Unua Mondmilito. Nur unu el ili plu ekzistas hodiaŭ: la grandduklando Luksemburgo.

Grandprinclando [redakti]

En kelkaj lingvoj (ekzemple angla, franca) oni uzas la saman titolon grandduko ankaŭ por grandprinco (ekz-e de MoskvoLitovio); en aliaj lingvoj (ekzemple germana, nederlanda kaj skandinaviaj lingvoj) oni distingas inter tiuj du titoloj. (Komparu de:Großherzog, en:Grand prince).

Listo de grandduklandoj [redakti]

Toskanio [redakti]

Grandduklandoj ekde Napoleono [redakti]

Mallongtempaj:

Notu ankaŭ:

Pluekzistantaj post la napoleonaj militoj (ĝis plej malfrue la Unua mondmilito):

Ankoraŭ ekzistanta:

Grandduklandoj/Grandprinclandoj [redakti]

Regataj de grandprincoj.