Grandduko Géza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Brustbildo de Géza

Géza (ebla esperantigo Gejzo, originale prononcita ’’djeuĉa’’ naskiĝis ĉ. 945 – m. 997) estis hungara grandduko (reg. 972–997), filo de grandduko (landestro) Taksony [takŝonj], pranepo de grandduko Arpado, patro de Vajk – pli posta Stefano la 1-a de Hungario.

Li estis la unua gvidanto de la hungaroj, kiu politike malfermis al la Okcidento, ties signo estis la apero de la okcidentaj kristanaj misiistoj kaj normaligo de la rilatoj al la Germana Imperio. Lin krucbenis en 972 Bruni, „episkopo de la hungaroj”, Gejzo ricevis la kristanan nomon Stefano. Gejzo ĉiam ofertis al la paganaj dioj, la novan kredon rigardis nur politika neceseco. Li sendis en 973 komisiitojn al germana imperiestro Ottó en Quedlinburg, kie ili interkonsentis pri ĉesigo de militiroj.

Géza, kies posedaĵo estis la nuna okcidenta Hungario, komencis larĝigi sian potencon. Lia edzino Ŝarolt (Saroldu; Sarolta) estis filino de reganto de Transsilvanio, Gyula, tiel Géza akiris apogon de la dua plej potenca gvidanto de la lando. Militiste, ĝin apogis la grandduka gvardio, kiu estis muntita jam per okcident-stila, dueĝa glavo. Fine de lia regado, li konfirmis la potencon okcidente de Garam–Danubo, sed li devis dividi la regadon kun Arpad-dinastia Koppány, kiu posedis la regionon sude de la Balatono.

Kiel fortiĝis Géza, tiel disvastiĝis la kristanismo, oni fondis dum lia regado la abatejojn de Veszprém kaj Pannonhalma. Li venis en konflikton kun Henriko la 2-a Bavaria princo en ĉ. 984 kaj 991. Liaj armeoj estis venkitaj kaj perdis orientan parton de Aŭstrio, kiu estis ĝis tiam en hungara posedo.

De lia unua edzino, Ŝarolt naskiĝis du filinoj kaj unu filo (pli posta Sefano la 1-a), de la dua edzino, la pola Adelhaid naskiĝis du filinoj.

La nuna prononco de ’’Géza’’ venas el mislego de la latina noto.

Antaŭe: Grandduko de Hungario Poste: Hungary Arms.svg
972997 Stefano la 1-a