Grando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Grandeco)

Grando estas ĝeneraligo de konkretaj nocioj: longo, areo, pezo, ktp. Elektante unu el grandoj inter samspecaj kiel mezurunuo, oni povas esprimi per nombro la rilaton de ĉiuj grandoj kompare al mezurunuo. Jen kiel difinas la ĉefajn grandojn la PIV:

  • Longo - grando, mezuranta laŭlinian dimension de iu aŭ io;
  • Areo - grando, se konsideri surfacon kiel kvanto;
  • Volumeno - grando, kiu esprimas la parton de la spaco okupata de iu korpo;
  • Maso - grando, kiu mezuras la kvanton de materio, kiun entenas unu korpo;
  • Tempo- norma sistemo de referencoj, laŭ kiu oni esprimas la antaŭecan, postecan aŭ dumecan rilaton de du fenomenoj.
  • Pezo - forto rezultanta de la tera altiro, per kiu la korpoj konstante premas sur subtenantan objekton aŭ konstante tiras sur pendigantan objekton;
  • Denseco - rilato de unu fizika grando de iu afero al ĝia volumeno; la denseco de la solidaĵo, likvaĵogaso estas la rilato de ilia maso al ilia volumeno;
  • Rapido - spaco trairanta de punkto aŭ objekto dum unuo de tempo;
  • Akcelo - variado de la rapideco en la temp-unuo;
  • Forto - kapablo de korpo aŭ korpoparto produkti grandajn efikojn;
  • Premo - kvociento de la forto, kiun fluidaĵo aplikas al surfaco, per la valoro de tiu surfaco (ekz. atmosfera premo; arteria premo);
  • Tensio - fizika grando, egala al la linia integralo de iu punkto al alia de elektra kampo, prenita laŭlonge de donita vojo (ekz. interklema tensio, joniga tensio, trarompa tensio);
  • Laboro - fizika grando, egala al linia integralo de forto laŭlonge de vojo trairanta de punkto de aganta forto; egalas al energiodiferencialo;
  • Energio - grando difinita en teoria fiziko, esprimas kapablon fari ian laboron; ĝi povas ekzisti en diversaj formoj: la meĥanika, elektromagneta, radiada, statika, kineta, varmo-energio;
  • Povumo - laboro produktata en la unuo de tempo, esprimata per po kilogramometroj porsekunde, en elektrotekniko per vattoj kaj kilovattoj;
  • Temperaturo - grado de la varmo aŭ malvarmo; ĝin oni mezuras laŭ la skaloj farenhejta aŭ celsiusa (centezimala);
  • Kurentintenso - elektrokvanto, kiu trapasas konduktilon dum unu sekundo;
  • Lumintenso - luma fluo, vastiĝanta ene de korpa angulo egala al unu steradiano;
  • Angulo - grando, mezuranta nefermitan spacon inter du samebenaj rektoj aŭ inter du intersekcantaj kurboj, inter rekto kaj surfaco, inter du ebenoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]