Grandkapa nestamasulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Grandkapa nestamasulo
Grandkapa nestamasulo
Grandkapa nestamasulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Megapodedoj Megapodiidae
Subfamilio: [[]]
Genro: Macrocephalon
Specio: M. maleo
Macrocephalon maleo
(S. Müller, 1846)
Konserva statuso
Status iucn3.1 EN eo.svg
Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Grandkapa nestamasuloGrandkapa megapodo (Macrocephalon maleo) estas birdospecio de la familio de NestamasulojMegapodedoj kiu loĝas en Indonezio kaj ununura nune vivanta specio de sia genro.

Etimologio kaj nomigo[redakti | redakti fonton]

La specifa nomo maleo utilas en multaj lingvoj por nomigi tiun specion, sed en Esperanto tiu radiko [1] kongruas kun jam kvin signifoj nome ilo, osteto, ĉevala malsano kaj majuskle ĉefurbo de Maldivoj (krom urbeto en Italio). Ĉiukaze la radiko “maleo” kiel martelo rilatas al aspekto de la birdo, do oni povus uzi ankaŭ la nomojn MalebirdoMalea nestamasulo.

Do, oni uzu pli senkonfuze tradukon el la genronomo (ĉar temas pri ties ununura nune vivanta specio) nome Macrocephalon, kiu estas komponaĵo el du radikoj de antikva greka signife respektive granda kaj kapo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Grandkapa nestamasulo estas granda (proksimume 55 cm longa) nigreca megapodo kun nuda (senpluma) flava vizaĝa haŭtaĵo, ruĝecbrunaj irisoj, ruĝecoranĝa beko dika baze kaj iom subenkurba pinte kaj rozsalmaj subaj partoj kontrastaj kun nigrecaj supraj partoj, kolo kaj brusto. La krono estas ornamita per nigra helmeca kasko al la nuko. La grizecbluaj piedoj havas kvar longajn akrajn ungegojn, separatajn per membraneca retejo. Ambaŭ seksoj estas preskaŭ identaj kun iome pli malgranda kaj pli senkolora ino.

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

La ununura membro de la monotipa genro Macrocephalon, la Grandkapa nestamasulo estas endemia de la insulo de Indonezio nome Sulaveso. Ĝi troviĝas en arbaroj de tropikaj malaltaj teroj kaj montetoj, sed nestumas en malfermaj sablecaj areoj, vulkandevenaj grundoj aŭ strandoj kiuj varmiĝas pro suno aŭ geoterma energio por kovado. (Estas aliaj megapodospecioj kiuj uzas fermentantan vegetalojn por kovadi siajn ovojn.)

Kutimaro kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

La ovoj de la Grandkapa nestamasulo estas grandaj, ĉirkaŭ kvinfoje tiom grandaj kiom tiuj de hejmaj kokoj. La ino demetas kaj kovras ĉiun ovon en profunda truo en sablo kaj permesas, ke la kovado okazu danke al suna aŭ vulkana varmigo. Post eloviĝo, la junaj birdoj faras forvojon tra sablo kaj kaŝiĝas en arbaro. Ili povas flugi kaj estas tute sendependaj. Ili povas trovi manĝon kaj defendiĝi el predantoj kiaj lacertoj, pitonoj, sovaĝaj porkoj aŭ katoj.

La Grandkapa nestamasulo estas monogama, kaj membroj de paro restas proksime unu al alia la tutan tempon. Ties dieto konsistas ĉefe el fruktoj, semoj, formikoj, termitoj, skaraboj kaj aliaj malgrandaj senvertebruloj.

Statuso kaj konservado[redakti | redakti fonton]

Ekde 1972, tiu specio estis protektita de la indonezia registaro. Pro pliiĝanta habitatoperdo, limigita teritorio, alta ida mortindico kaj troa ĉasado en kelkaj areoj, la Grandkapa nestamasulo estis pritaksita kiel Endanĝerita ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Ĝi estis listita en Apendico I de CITES.

En 2009, usonbaza Wildlife Conservation Society laboris kun loka registaro por aĉeti 150,000 m² el strando kie estas proksimume 40 nestoj cele al pluaj konservoklopodoj kaj protektado de tiu birdo.[2]

La Alliance for Tompotika Conservation laboras ĉe komunumoj en Sulaveso por eduki lokanojn pri la endanĝerita statuso de la Grandkapa nestamasulo kaj eviti la ovokolektadon. La ovoj ne estas nur manĝoresurso, sed ankaŭ populara delikataĵo.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. laŭ PIV
  2. "Bizarre bird gets private beach in Indonesia, USA Today, 15a Majo 2009. Kontrolita 4a Februaro 2013.
  3. Maleo Conservation Ŝablono:Angla kaj indonezia. Alirita 4a Februaro 2013.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]