Grandmoravia imperio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Historio de Ĉeĥio
Coat of arms of the Czech Republic.svg
Ĉi tiu artikolo apartenas al serio
Frua historio
Unetica kulturo
Boii
Marcomanni
Mezepoko
Grandmoravia imperio
Přemyslidoj
Landoj de Krono ĉeĥa
Middle Ages
Husana bataloj
Jogajlidoj
Habsburgoj
Habsburga epoko
Habsburga monarkio
Tridekjara milito
Aŭstra imperio
Aŭstrio-Hungario
Unua mondmilito
Ĉeĥoslovakio
Unua respubliko de Ĉeĥoslovakio
Germana okupado de Ĉeĥoslovakio
Dua mondmilito
Socialista republiko de Ĉeĥoslovakio
Soveta invado
Velura revolucio
Ĉeĥa kaj Slovaka federacia respubliko
Ĉeĥa Respubliko
Disfalo de Ĉeĥoslovakio
Eŭropa Unio
Portalo pri Ĉeĥio
v  d  r
Information icon.svg
Proksimuma plej granda amplekso de Granda Moravio dum regado de Svatopluk
Kopcany st. margaret 3.jpg

Grandmoravia imperio (ĉeĥe Velkomoravská říše, slovake Veľkomoravská ríša) (oni uzas ankaŭ nomon Granda Moravio, ŝtato de Mojmír-anoj, latine Moravia Magna) estis la unua okcidentslava ŝtato, siatempe la plej potenca kaj la plej forta en meza Eŭropo. Ĝi ekzistis plejparte en ĉeĥa, slovaka kaj hungara teritorioj inter jaroj 833 kaj (proksimume) 907.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Nomo Granda Moravio estas el pli posta dato, unuafoje ĝi estis menciita de bizanca imperiestro Konstantino la 7-a en la jaro 950 en lia verko De administrando imperio. Adjektivo Granda, kiel asertas plimulto da fontoj, rilatas al la propra influhava kerno kaj samtempe ĉirkaŭaj teritorioj akiritaj pro teritoria ekspansiemo en la 9-a jarcento. Grandmoravia imperio estas nomo de moderna historia scienco. Kelkaj slovakaj historiistoj al fino de la 20-a jarcento klopodis pri nova nomo de la historia ŝtatformacio kiel Slovakio anstataŭ Moravio. Laŭ aliaj fontoj pli preciza estas traduko de devena greka termino Malproksima Moravio (pro diferencigo de alia teritorio de nomo Moravio situanta en Balkana Duoninsulo).

Historio[redakti | redakti fonton]

Nitra moravia 833.png

Verŝajne en hodiaŭa ĉeĥa teritorio jam en la 7-a jarcento ekzistis ŝtatformacio, la tn. Regno de Sámo, sed temis pli pri triba ligo, ties interna strukturo ankoraŭ ne povis estis konsiderata kiel ŝtato. Pri la tempo de pereo de Regno de Sámo ĝis formiĝo de la moravia ŝtato ĉiuj historiaj fontoj silentas, estas do neklara, kio estis rolanta en la ĉeĥa teritorio.

Post tio, kiam al fino de la 8-a jarcento avara ŝtato disfalis, politika situacio ebligis al slavoj en la ĉeĥa teritorio krei novan ŝtatformacion. Komence de la 9-a jarcento aperas du princlandoj, kiuj komune gvidas politikan batalon – moravia princlando, verŝajne kun centro en sudmoravia urbo Mikulčice, sidejo de princo Mojmír I kaj nitra princlando kun centro en Nitra en sudokcidento de hodiaŭa Slovakio, kie havis sidejon princo Pribina.

Princo Mojmír sukcesis en la jaro 833 Pribinon elpeli el Nitra, li aligis lian princlandon al la sia kaj tiu ĉi paŝo estas konsiderata kiel estiĝo de Grandmoravia imperio. Mojmír fariĝis la unua grandmoravia reganto.

Rostislav, plua grandmoravia princo, decidiĝis defendi sin al politikaj premoj de najbara Orientfranka regno, kiu senĉese endanĝerigis Grandan Moravion, per akiro de kultura kontakto kun Bizanca regno. Li sendis ĝis Konstantinopolo al bizanca imperiestro Mikaelo siajn mesaĝistojn, kiuj postulis de la imperiestro, por ke li sendu bizancan episkopon kun celo komenci sisteman ĥristianigon de la lando. En la jaro 863 la imperiestro sendis ĝis Granda Moravio Cirilon kaj Metodon, du kristanajn misiistojn. Ili komencis uzi en Granda Moravio liturgian lingvon komprenebla al slavoj – malnovslava lingvo, kreinte por la lingvo ankaŭ skribsistemon – hlaholskribon. Ili dediĉis sin al tradukado de Biblio kaj al pluaj ekleziaj tekstoj, Mojmír poste laboris en destino de moravia (ĉef)episkopejo kaj eklezia memstariĝo de Orientfranka regno. La misio havis sukceson en Granda Moravio, Konstantino kaj Metodo edukis siajn lernintojn, kiuj donis fundamentojn al malnovslava literaturo. Mojmír pli malfrue sukcesis en Romo antaŭ papo defendi la mision kaj purigi ĝin pro kulpigo de orientfrankaj episkopoj.

En la jaro 870 venis sur princan tronon Svatopluk. Post mallonga armea konflikto kontraŭ Orientfranka regno li agnoskis ties ŝirmon kaj li devligis sin pagi tributon. Post la morto de Metodo (885) li estis konvinkigita de orientfrankaj episkopoj, por ke li ellandigu la lernintojn de fratoj Konstantino kaj Metodo komencante subteni latinan (te. okcidentan) liturgion anstataŭ la malnovslava.

Politika repaciĝo kaj interkonsento kun najbara potenca regno ebligis al Svatopluk firmigi siajn armeajn fortojn kaj komenci teritorian ekspansion de Grandmoravia regno. En la tempo de sia plej granda prospero Regno okupis proksimume sekvantajn teritoriojn:

Rimarko: Vera influo de Granda Moravio povis estis ankoraŭ pli granda.

En la jaro 894 princo Svatopluk mortis. Dum regado de lia sekvanto, Mojmír II, estis verŝajne en Granda Moravio ankoraŭ renovigita la malnovslava episkopejo, tamen de la regno komenciĝis forŝiri kelkaj triboj (en Bohemio en la jaro 895 kaj plu triboj en Luzacio). Direkte de sudoriento invadis en Grandan Moravion atakantoj de ugrofinna deveno el orientaj stepoj – hungaroj. Tiuj evidente post principa soldatara militiro en la jaro 907 tute malprosperigis Grandmoravian regnon.

Sidejoj[redakti | redakti fonton]

Sidej-strukturo de Grandmoravia regno ensumigis fortikigitajn slavajn vilaĝojn – burgejojn. Inter la plej signifaj skribe dokumentitaj kaj arkeologie esploritaj apartenas:

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]