Grandprinco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Grandprincogranda princoĉefprinco (latine Magnus Princeps; ruse kaj ukraine Великий князь, Velikij knjaz; beloruse Вялíкий князь, Vjaliki knjaz; germane Großfürst, finne Suuriruhtinas, dane Storfyrste, svede Storfurste, kroate knez, serbo-kroate veliki župan/велики жупан, litove Didysis kunigaikštis, hungare Nagyfejedelem; ĉeĥe Velkokníže, pole Wielki książę) estas nobela titolo pli alta ol princo (aŭ Fürst) kaj malpli alta ol imperiestro = caro = ĥano .

En kelkaj lingvoj (ekzemple angla, franca) oni tradicie uzas la vorton por grandduko ankaŭ por grandprinco (ekz-e de MoskvoLitovio); en aliaj lingvoj (ekzemple germana, nederlanda kaj skandinaviaj lingvoj) oni distingas inter tiuj du titoloj. (Komparu de:Großfürst, en:Grand prince).

Historie ĉefprinco estis titolo de la ĉefo de princa gento (klano), kiu gento estis kolektiva suvereno de pli-malpli loza konfederaĵo da princujoj. Ekzemple la Kieva Regno estis komuna posedaĵo de la Rurikidoj, la ĉefa princa trono estis en Kievo, kaj post la morto de ĉefprinco lin sukcedis lia frato, ŝanĝanta sian duarangan tronon je la ĉeftronon Kievan (kaj lian duarangan tronon okupis la sekva princo en la vico) poste venis la vico de la filoj (kaj nevoj). Do, la ĉefprinco estis la ĉefa inter la principe egalaj princoj.

Sed jam en la 12-a jarcento komenciĝis disfalo de tiu sistemo, kaj aperis periferiaj ĉefurboj (kaj ĉefprincujoj kaj ĉefprincoj) — la ĉefprincujoj Vladimira, Galiĉa, Ĉernigova ktp. En kelkaj el ili (precipe en la Moskva, kiu sukcedis al la Vladimira), establiĝis la primogenitura sukcedo, kaj la ĉefprinco iĝis unupersona monarko; logika sekvo estis ŝanĝo de la titolo je caro (t.e. imperiestro).

Grandprinco do iĝis titolo de suverena reganto de iu "grandprinclando" (aŭ grandduklando se oni ne distingas la du titolojn), sed tiaj grandprinclandoj jam de longe ne plu ekzistas. La lastaj tiel nomataj "grandprinclandoj" malaperis en 1917 kaj 1918, sed jam antaŭ tio la grandprinclandoj Litovio, Finnlando kaj Transilvanio estis partoj de aliaj, pli grandaj monarĥiaj regnoj (Pollando-Litovio, Rusa imperio kaj Aŭstrio-Hungario), kaj la titolo "grandprinco" estis nura aldona titolo por monarĥoj jam havantaj pli altan (reĝan/caran aŭ imperiestran) titolon. La lasta reganto kies plej alta titolo estis "grandprinco" estis Ivano la 4-a en la 16-a jarcento antaŭ ol li eknomis sin "caro".

"Grandprinco" (Velikij knjaz) iĝis ankaŭ rusa titolo por alparoli familianojn de la rusa caro (ekde la 17-a jarcento), kvankam tiuj grandprincoj neniam estis suverenaj regantoj.



Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]