Grandvaux (Vaŭdo)
El Vikipedio
| Grandvaux | |
|---|---|
| Kantono | Vaŭdo |
| Distrikto | Lavaux-Oron |
| Koordinatoj | 46°30′00″N 06°43′00″O / 46.5°N, 6.716667°OKoordinatoj: 46°30′00″N 06°43′00″O / 46.5°N, 6.716667°O |
| Nombro de enloĝantoj | 1 944 (2007) |
| Areo | 2,95 km² |
| Alteco | 489 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 1091 |
| Komunumkodo | 5605 |
Grandvaux, svisa komunumo en la Kantono Vaŭdo, ĉe la bordo de Lago Lemano, ĉ. 7 km oriente de Laŭzano, kaj 11 km okcidente de Vevey, situas en la Vitejo de Lavaux.
La najbaraj komunumoj estas okcidente: Villette (Lavaux); norde: Forel (Lavaux); kaj oriente: Cully.
La komunumo entenas vilaĝojn :Crêts-Leyron, Le Signal, Le Tronchet.
Per referendumo la 17-an de majo 2009, la komunumoj Villette (Lavaux), Grandvaux, Cully, Riex kaj Epesses decidis unuiĝi. Ili iĝos la komunumo Bourg-en-Lavaux kun efiko de la 1-a de julio 2011.
La bildstriisto Hugo Pratt vivis en Grandvaux kaj tie mortis. Honore al li, estas statuo de lia fikciulo Corto Maltese apud la urbodomo.