Grangärde

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Grangärde, somere de 2007.

Grangärde, estas paroĥo kaj preĝej-vilaĝo (svede Kyrkby) en la sveda komunumo Ludvika. Ĝi situas 30 km nordokcidente de la urbo Ludvika kaj havas 346 loĝantojn (stato 2005). Grangärde estas parto de Ekomuzeo Minlando.

En la vilaĝo troviĝas preĝejo de 15-a jarcento, kiu estis pligrandigita dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj kaj larĝe kaj longe. Krome ekzistas havenmagazeno, ministbienoj, sinjorbieno kaj pastrodomo. Troviĝas malnova gastejo ”Gästis” kun vendejo de Laxsjöbagarn (bakisto). En la paroĥdomo estas la uzin-arĥivo de Nyhammar kaj arto de Grangärde. Ankaŭ estas finndomo, turisthotelo, parko por infanoj ktp.