Granja de Torrehermosa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Granja de Torrehermosa [GRANĥa toreerMOsa] (Bieno de Bela Turo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas granjeños. La censita populacio en 2008 estis de 2.406 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Granja de Torrehermosa estas situa en la plej sudorienta parto de Ekstremaduro, je altitudo de 593 m; je 158 km de Badajoz, provinca ĉefurbo, sed nur je 24 km, tio estas pli proksima, de Córdoba, provinca ĉefurbo en Andaluzio. La surfaco de ties teritorio estas de 151,7 km².

La vilaĝo troviĝas sudoriente de la Provinco de Badajoz, lime kun la regiono de Andaluzio en ties provinco de Kordovo. Ĝi apartenas al la komarko de la Campiña Sur kaj ene de tiu al la zono de influo de la urbo de Azuaga kiu estas nur je 9 km. La municipa teritorio limas norde kun Azuaga kaj kun Campillo de Llerena, sude kun Fuente Obejuna, oriente kun Los Blázquez kaj okcidente kun Llerena kaj Fuente de Cantos.

Tiu municipo de la provinco de Badajoz situas je 38º 18' de norda latitudo kaj je 5º 35' de okcidenta longitudo, en la komarko Campiña Sur, je 178 km de la provinca ĉefurbo.

Población[redakti | redakti fonton]

Aktuale (2008) ĝi enhavas 2.406 loĝantojn, kio faras densecon de 16 loĝantoj por km², tre sube de la provinca mezaveraĝo de proksimume 30 loĝ/km².

Kiel ĉe aliaj municipoj de la regiono dum la 1950-aj jaroj kaj la 1960-aj jaroj oni perdis multe da loĝantaro pro elmigrado kaj tiele la aktuala loĝantaro malpliiĝis je triono de la censita en 1940. Elmigrada kaj malpliiĝo de la naskindico plialtigis la maljunindicon al 127%, sufiĉe super la regiona mezaveraĝo (77%).

Komunikvojo[redakti | redakti fonton]

La komunikvojoj estas la Ŝoseo  N-432 , kiu ligas Granadon kun Kordovo kaj Badajoz kaj la lokaj ŝoseoj kiuj ligas ĝin kun Peraleda del Zaucejo, kun Campillo de Llerena kaj kun la Aldea de Cuenca, en la andaluzia provinco de Kordovo (je nur 3 km de distanco). Ne estas proskima fervojo, sed trapasa 6 regulaj aŭtobusoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La komarko de Granja de Torrehermosa karakteras pro bazi sian ekonomion sur la agrikulturo neakvumita kaj la ekstensiva brutobredado, ĉefe de ŝafo kaj lastatempe ankaŭ de porko, ĉar estas proksime multaj anzinaroj; la industrio estas ligita al tiuj agadoj kaj krome estas sektoro de servoj por aktivaĵoj rilate la distro de la loĝantaro kaj vizitantaro de la zono.

Natura medio[redakti | redakti fonton]

Ĉar la vilaĝo situas en la surfaco de erozio proksima al Sierra Morena estas altaĵo de ĉirkaŭ 600 m. La municipo limas kun la provinco de Córdoba kaj ties pluvo kaj akvoj dividiĝas inter du basenoj, apartenantaj respektive al la retoj de la Guadalquivir (Bembézar) sude kaj Guadiana (Zújar) norde.

La klimato estas mediteranea kontinenta mezvarma kun mezaveraĝa jara temperaturo de 15,5 °C. La plej varmaj monatoj, julio kaj aŭgusto, atingas mezajn temperaturojn de 25,6 kaj 25,4 °C dum la plej malvarmaj, decembro kaj januaro, situas inter 6,9 kaj 7,4 °C. La jara pluvo (584,8 mm) falas malregule, ĉefe vintre (216,9 mm), primtempe (164,2), somere (38,2) kaj aŭtune (16,5 mm).

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj kiuj indikas ne nur romian pasintecon, sed ankaŭ antaŭromiajn setlantojn. Dum la araba epoko certe la vilaĝo pliloĝiĝis kaj en la epoko de Filipo la 2-a certe estis sufiĉe loĝata vilaĝo kiu atingis sendependigan dokumenton en 1565, kiam la vilaĝo kreis propran teritorion separe disde tiu de Azuaga.

Moderna historio[redakti | redakti fonton]

Inter 1829 kaj 1887 la vilaĝo duobligis sian populacion. Tiu seninterrompa kreskoprocezo faris ke fine de la 19a jarcento jam estis preskaŭ 5.000 loĝantoj. Komencis sociaj konflikotj ĉar ne estis laborpostenoj por ĉiuj la kamparlaboristoj. Krome la ekspluatado de minejoj kreis la aperon de konscia proletaro. Tiukuntekste ege disvastiĝis la socialismajn idearojn ekde komenco de la 20a jarcento kaj etendiĝis al la kamparanaro. Dum la Hispana Dua Respubliko la socia konfliktaro intensiĝis. La socialistoj venkis en la municipa balotado, sed la nova estrarano devis klopodi solvi la problemon de sendungo. En 1934 la maldekstra urbestraro estis anstataŭita de dekstrularo sed post la triumfo de la maldekstrularo februare de 1936 relokigis la iaman estraranon kaj pludaŭris la konfliktoj inter dekstrularo kaj kamparanoj.

Enlanda Milito[redakti | redakti fonton]

Komence de la Hispana Enlanda Milito Granja de Torrehermosa restis en manoj de la respublikanoj ĝis la 26a de septembro de 1936. La okupo de la vilaĝo fare de la trupoj de la armeo de Queipo de Llano klopodos helpi la militan operacon kies celo estis la konkero de la mineja zono de Peñarroya-Pueblonuevo. La okupita Granja estis preskaŭ malplena, ĉar la loĝantaro fuĝis. Antaŭ la fino de la milito, la 5a de januaro de 1939 Granja estis denove okupita de la respublikanoj, kiu klopodis rompi la naciisman fronton en la zono. Sed tio daŭris malmultajn tagojn. La sufero de la populacio estis grandaj. Krom la militaj operacioj okazis mortpafado unue de dekstruloj, pastroj kaj terposedantoj per kio la maldekstrularo revenĝis el jam konitaj subpremadoj fare de la trupoj de Francisco Franco. Poste la frankisma armeo reprezaliis ne nur dum la milito, sed ankaŭ dum la postaj jaroj kaj multaj vilaĝanoj mortis en la tiamaj karceroj kaj koncentrejoj.

Post la milito estis en la zono iom da gerila movado, estrita de instruisto José López Santiago, kiu faris propagandajn taskojn.

En 1948 la vilaĝo jam havis 9.000 loĝantojn.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]