Grant County (Okcidenta Virginio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo en Okcidenta Virginio

Grant County estas distrikto en la usona ŝtato Okcidenta Virginio. Ĝia administra centro estas la urbo Petersburg.

Ĝi estis nomita laŭ generalo Ulysses Simpson Grant. Post la Usona Enlanda Milito, en kiu Grant estis armea gvidanto de la nordo, iuj proponis renomi ĝin honore al generalo Robert E. Lee, gvidanto de la sudo, sed la propono fiaskis. (Dum la milito la nuna Okcidenta Virginio apartiĝis de Virginio kaj revenis al la Unio.)

En la jaro 2000 la distrikto havis 11 299 enloĝantojn.