Grantchester

El Vikipedio, la libera enciklopedio
borde de la rivero Cam en Grantchester

Grantchester estas vilaĝo borde de la rivero Cam en la provinco Cambridgeshire de Anglio. En la historia libro Domesday Book de la jaro 1086, kiu priskribas la geografion de Anglio, ĝi menciiĝas sub la nomoj Grantesete kaj Grauntsethe. Laŭ la censo de 2001 en la vilaĝo vivis 552 loĝantoj.

Grantchester havas la renomon havi la plej altan koncentraĵon de gajnintoj de la Nobel-premio. Plejmulto el tiuj probable estas nunaj aŭ pensiiĝintaj akademiuloj de la proksima universitato de Kembriĝo. Turistoj kaj studentoj ofte surakve ekskursas de Kembriĝo al Grantchester sur la rivero Cam per malprofundaj boatoj, kiuj nomatas punt kaj antaŭenpuŝatas per longaj bastonoj. Tradicia ekskursocelo estas pikniko en la herbejoj de Grantchester aŭ (ekde la jaro 1897) trinkado de teo en la gastejo The Orchard.

pitoreska domaro en Grantchester

Interalie, Grantchester estas la naskiĝloko de la antropologo, biologo, socisciencisto, kibernetikisto kaj filozofo Gregory Bateson, kies konceptoj havis grandan influon al la sistema terapio, influis diversajn teoriajn skolojn en sociologio kaj antropologio kaj konsideriĝas parto de la fundamento de la psikologia konceptaro neŭro-lingvistika programado.

La vilaĝo interalie estas la temo de la kanto "Grantchester Meadows" de la rokmuzika grupo Pink Floyd - komponis kaj prezentis la kanton la grupano Roger Waters.

Legendoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ nepruvita legendo subtera pasejo gvidu de historia vilaĝa domo al la kapelo de la "Reĝa Kolegio" en Kembriĝo. Laŭdire iam violinisto ofertis iri la subteran pasejon ludante sian violinon - la muziko pli kaj pli mallaŭtiĝis ĝis fine ĝi silentiĝis kaj oni neniam plu vidis aŭ aŭdis ion pri la muzikisto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]