Graptolito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Graptolitedo)
Tetragraptus fruticosus, malkaŝita en Aŭstralio
Spirograptus spiralis, kvazaŭ en lerneja ardezo

Graptolito, aŭ graptolitedoj laŭ la klado, estas animaloj studataj de la Paleozoologio inter la Senvertebruloj. Ili estas fosilioj troveblaj tutmonde. Ĝi utilas por datigi kuŝejojn de la epoko Paleozoiko. Ĝi estas formortintaj specioj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La vorto "graptolito" signifas laŭvorte el la greka "ŝtono kun skribaĵo", ĉar kelkaj ardezoj de la Paleozoiko. Tiu ardezoj similas al lernejaj ardezoj sur kiu iu infano estus skribinta aŭ desegninta geometrikaĵojn, fakte ili aspektas kvazaŭ nehoma skribaĵo. La supozataj "literoj" estas fakte kelkmilimetraj restaĵoj de animaloj kun formo de folioj de foliaro aŭ branĉo, bretaro, dentaro, segilo, ktp., foje spiralaj foje kurbaj foje branĉataj. Tiuj restaĵoj konsistas el ĥitino. Temas pri koloniaj organismoj kiuj disvolviĝas el unu embrio, sed kiuj restas interkonektitaj laŭ komuna akso.

Kelkaj el ili estis surfunde vivintaj kolonioj kaj kelkaj kreskis kun algoj kiuj vivis libere en la maro. La plej evoluintaj posedis vezikojn por ŝvebi en la akvo.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Dumlonge la sciencistoj lokigis la graptolitojn ene de la zoologia sistemo apud la koraloj, ĉar ambaŭ estas (aŭ estis respektive) kaj koloniaj kaj primitivaj animaloj. Tamen la pola paleontologo W. Kozlowski pruvis, ke la akso de la graptolitoj estas fakte indikilo de malproksima parenceco inter graptolitoj kaj vertebruloj, ĉar tiu akso sufiĉe similas al spin-kordo laŭ strukturo kaj laŭ funkcio. Pro tio ili havus pli superan lokon ol koraloj kaj pli proksiman al vertebruloj.

Tipoj[redakti | redakti fonton]

Tipoj de graptolitoj estas jenaj:

  • Camaroidea
  • Crustoidea
  • Dendroidea
  • Graptoloidea
  • Stolonoidea
  • Tuboidea

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Endre Dudich, "Ĉu vi konas la Teron? Ĉapitroj el la geologiaj sciencoj", Scienca Eldona Centro de UEA, Budapest, 1983.