Grasacido
Grasacidoj estas saturitaj aŭ nesaturitaj multkarbonaj karbonacidoj, formitaj baze de triglicerido. Liberforme ili troviĝas nur en malgranda kvanto en la vivuloj, sed kiel esteroj kaj amidoj aperas en kelkaj grupoj de lipidoj (fosfolipidoj, sfingolipidoj, neŭraj grasoj). Preskaŭ ĉiu naturdevena grasacido estas necikla, ne disbranĉiĝanta, monokarbonacido kun para karbonnombro.
Saturitaj grasacidoj havas nur unuopaj ligojn inter siaj karbon-atomoj. Nesaturitaj grasacidoj havas almenaŭ unu duoblan ligon inter du najbaraj karbon-atomoj; laŭ sia resuma formulo ili do enhavas malpli da hidrogenaj atomoj, ne estas "saturitaj" per hidrogeno.
Enhavo |
[redakti] Ekzemploj
[redakti] Saturitaj grasacidoj
- butanata acido CH3(CH2)2COOH
- valerata acido CH3(CH3)10COOH
- kaprata acido CH3(CH2)8COOH
- laŭra acido CH3(CH2)10COOH
- miristika acido CH3(CH2)12COOH
- palmita acido CH3(CH2)14COOH
- steara acido CH3(CH2)16COOH
[redakti] Nesaturitaj grasacidoj
- mononesaturitaj (unuloke nesaturitaj) grasacidoj:
- polinesaturitaj (plurloke nesaturitaj) grasacidoj:
[redakti] Terminologio
La ĉi-supre uzata signifo de "saturi" ne troviĝas en NPIV (2002) sub "saturi", sed ja la ekzemplo "saturita acido".