Gratkokina ovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gratkokinaj ovoj
Ovokodo sur ovo de ekologie vivanta kokino el Germanio

Ovo produktita de kokino kiu povas grati nomiĝas gratkokina ovo. La gratkokina ovo diras ion pri la maniero de loĝigo de la kokino sed nenion pri la nutraĵo kiun oni donas al la kokino.

En Eŭropo ekde 2004 deviga ovokodo estas stampita sur la ovo.

  • La unua cifero indikas la maniero de loĝigo de la kokino (0 = ekologia vivmedio, 1 = libera elirejo; 2 = gratkokinejo kaj 3 = kaĝo);
  • Du literoj por la lando de origino (ekz. NL, BE aŭ DE);
  • Kvin ciferoj kun la registra numero de la kortbirdara entrepreno;
  • Eventualaj ekstraj ciferoj por indiki la stalnumeron.

Oni fortranĉas parton de la beko de la kokinoj el la kategorioj 1, 2 kaj 3 por preventi ke ili vundas unu la alian pro nesufiĉa spaco.

Devenlando[redakti | redakti fonton]


Ovokodoj
AT Aŭstrio BE Belgio CY Cipro CZ Ĉeĥio
DE Germanio DK Danio EE Estonio ES Hispanio
FR Francio GR Grekio HU Hungario FI Finnlando
IE Irlando IT Italio LV Latvio LT Litovio
LU Luksemburgo MT Malto NL Nederlando PL Pollando
PT Portugalio SE Svedio SI Slovenio SK Slovakio
UK Unuiĝinta Reĝlando (Britio)