Curon Venosta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Curon Venosta (Graun im Vinschgau)
Dosiero:Curon Venosta-Stemma.png
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo (2005)
Provinco BZ Bolzano (2005)
Geografia situo 46° 48′ N, 10° 32′ O (mapo)46.810.533333333333Koordinatoj: 46° 48′ N, 10° 32′ O (mapo)
Alto super marnivelo 1.520 m
Areo 210 (2005) km²
Loĝantaro 2376 (2023)
Loĝdenso 11 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Resia, Curon capoluogo, San Valentino, Vallelunga (2005)
Najbaraj komunumoj Malles Venosta (2005)


Poŝtkodo 39027
Imposta kodo D222
Kodo laŭ ISTAT 021027
Telefona prefikso 0473
Retpaĝo http://www.comune.curon.bz.it
Loko en mapo
vdr

Graun im Vinschgau - por kiu aldona itallingva nomo Curon Venosta estis elektita dum la unua duono de la 20-a jarcento - estas komunumo de Italio. Ĝi troviĝas en la sume plejparte germanlingva norda landoparto Aŭtonoma Provinco Sudtirolo, kiu post la Unua Mondmilito forpreniĝis de Aŭstrio kaj la norda parto de la kultura regiono Tirolo, kaj doniĝis al Italio.

Iom sude de la alpa pasejo Reschenpass dum la jaroj 1949 kaj 1950 pro barigo ekestis granda artefarita lago, kiun oni nomis (laŭ unu el tri antaŭaj tieaj lagetoj) Reschensee. Dum la akvobarigo la tuta historia vilaĝo Graun kaj plejparto de la historia vilaĝo Reschen (itale baptita Resia) subakviĝis - do la du samnomaj vilaĝoj rande de la nuna akvorezervujo estas novaj konstruoj. 163 domoj tiam detruiĝis kaj 523 hektaroj de agrikultura areo inunditaj. Nuntempe nur la historia preĝeja turo de la eksa vilaĝo Graun meze de la lago indikas pri la eksaj loĝiĝo de la valomezo (la turo meze de la akvo cetere ankaŭ fariĝis la simbolo de la komunuma blazono).

La lago iĝis fama loko por akvosporto, inter alie por velado kaj breta velado, aparte tamen ankaŭ por kajta surfado.

la historia preĝejoturo de Graun, meze de la lago Reschensee