Graupa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Graupa
komunumoparto en Germanio • setlejo

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 01796
Demografio
Geografio
Geografia situo 51° 0′ N, 13° 55′ O (mapo)5113.916666666667Koordinatoj: 51° 0′ N, 13° 55′ O (mapo) [+]
Alto 164 m [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Graupa (Saksio)
Graupa (Saksio)
DEC
Graupa
Graupa
Situo de Graupa
Graupa (Germanio)
Graupa (Germanio)
DEC
Graupa
Graupa
Situo de Graupa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Graupa [+]
vdr
Ĉaskastelo Graupa
Richard-Wagner-Memorejo

Graupa estas loko situanta dekstre de la Elbo kaj sudoriente de Dresdeno. Ekde la 1-a de januaro 1999 Graupa estas urboparto de Pirna[1] en la distrikto Sächsische Schweiz-Osterzgebirge. Ĝi konsistas el la partoj Groß- kaj Klein- kaj Neugraupa same kiel Vorderjessen. Al la loko Graupa krome apartenas Bonnewitz.

Richard-Wagner-Memorlokoj je Graupa[redakti | redakti fonton]

Al la Richard-Wagner-Memorlokoj je Graupa apartenas:

  • Biendomo: La kampara bieno de Schäfer (Lohengrin-Domo) loĝigas ekde 1907 malgrandan muzeon: la Richard-Wagner-Muzeon. Komponisto Wagner verkis tie en somero de 1846 dum ripozo sian operon Lohengrin.
  • Vidindas la ĉaskastelo, iama loĝejo de kavalirfamilio, kun parko.
  • En la jaro 2005 oni instalis krome instruan itineron pri Richard Wagner, en 2006 krom tio panoramtabulon.

La 18-an de septembro 2006 oni komencis la riparlaboron por konservi la Richard-Wagner-Memorlokoj, kiuj finiĝis julion de 2011.[2] La Lohengrin-Domo estis rekonstruata laŭ planoj el 1917. En ĝi estas videbla la loĝejo de Richard Wagner en 1846. Krome en ĝi estas tri studoloĝejoj por artostudentoj. La Richard-Wagner-Muzeo, kiu pretertempe ĝis 2011 loĝis en la malnova lernejo, ricevis sian lokon en la najbara ĉaskastelo. Krom pliampleksigo kaj plivalorigo de la muzeo tie estas ĉambrego por proksimume 120 personoj kaj eta kafejo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Autorenkollektiv (eldonisto): Dresdner Heide, Pillnitz, Radeberger Land. Werte der Deutschen Heimat volumo 27, Akademie-Verlag, Berlino 1976
  • Heimatverein Graupa e.V. (eldonisto): 650 Jahre Graupa. Graupa 2010
  • Alfred Meiche: Historisch-topographische Beschreibung der Amtshauptmannschaft Pirna. Dresdeno 1927.
  • Siegfried Störzner: Großgraupa und sein Lohengrinhaus. en: Mitteilungen des Landesverein Sächsischer Heimatschutz volumo XVII, kajero 3-4/1928, Dresdeno 1928, pj. 136-153

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. StBA: Ŝanĝoj je la muzicipoj de Germanujo, vd. 1999
  2. Schwanenritters Urlaubsort en: FAZ de 27-a de aŭgusto 2011, paĝo 34

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]