Gravedeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Tiu artikolo temas pri homa gravedeco. Pri aliaj mamuloj vidu tie. Pri aliaj animaloj vidu tie.


Graveda virino

Gravedeco estas procedo, per kiu virino finportos vivajn idojn ekde koncipo ĝis tempo, kiam la idaro kapablas la vivon ekster la utero. Ĝi komeniĝas per la koncipo, kio estas procedo de fekundigo kaj formigado de zigoto (la fekungigita ovĉelo pos unuiĝo de vira kaj virina gametoj) kaj finiĝas per nasko, per cezara sekco, abortospontana aborto.

Iam la nocio gravedeco rilatas ankaŭ al kelkaj pluaj mamuloj, precipe al primatoj. Sed por bestoj oni kutime uzas terminon mamula gravedeco.

La gravedeco daŭras proksimume 40 semajnoj ekde la unua tago de la lasta menstrua ciklo ĝis la nasko (38 semajnoj de la fekundigo). Ĝi estas apartigita en tri trimestrojn. En la unua trimestro minacas la plej granda risko de la spontana aborto de feto. La aborto estas ofte rezulto de defekto de la feto, de ĝia gapatroj aŭ difektigo kaŭzita post la koncipo.

Fekundigo[redakti | redakti fonton]

La unua paŝo de la gravedeco kutime komenciĝas per koito, kiam la viraj seksaj ĉeloj (spermoj) estas enigitaj en la uteron. La vira spermo enhavas ne nur la seksajn ĉelojn, sed ankaŭ sukerojn, proteinojn kaj aliajn materiojn por reteni vivkapablon de la spermioj. La homaj spermioj supervivos en la virina korpo kutime proksim ume 48 horojn. La spermioj havas longan flagelon, kiun ili uzas por movi sin; tio estas ununuraj homaj ĉeloj kun tiu ĉi eco. Tiuj ĉi ĉeloj estas haploidaj (la ĉeloj kun ununura servico de kromozomoj), kiuj estiĝis per meiozo el embrioformaj ĉeloj en la testikoj. En unu ejakulaĵo (eliro de semo) estadas 100 ĝis 300 milionoj da spermioj.

Ovoloj (oocito de la 2-a ordeno) estas haploidaj virinaj reproduktaj ĉeloj, kies tasko estas unuiĝi kun ununura spermio kaj sekva kreiĝo de fekundigita zigoto. Tiuj ĉi ĉeloj estas produktataj per meiozo en ovarioj, kie ili restas, ĝis kiam ne estas aktivitaj kaj liberigitaj per hormonaj ŝanĝoj en la virina menstrua ciklo. Kutime estas dum unu menstrua ciklo liberigita nur unu ovolo.

Dum ovolado rando de fibrio fine de ovario transŝoviĝos trans la utero al alkroĉiĝos de la liberigita ovolo. Dum la fekundigo la spermioj kutime renkontos la ovolojn en la ovario, kio postulas de la spermiaj ĉeloj atingonte la ovarion naĝi el supro de la vagino tra cerviko kaj laŭlonge laŭ la vagino, kio estas kompare al grandeco de la spermio granda distanco.

Atinginte la ovarion la spermioj naĝas al la ovolo (ili orientiĝas surbaze de kemotaksiso) kaj ĉiuj klopodas fekundigi ĝin. Ĉiu sperma ĉelo enhavas malgrandan veziketon de enzimoj, kiuj servas por rompi supraĵon de la ovolo ebligante tiel la trapenetron de la spermo internen. Tio povas daŭri ĝis 20 minutoj. Kiam la ovolo unuiĝos kun unu spermo, ties supraĵo ŝanĝiĝos, kio malebligos la trapenetron de pluaj spermoj. La unuiĝo de ĉelkernoj de la ovolo kaj la spermo al formigado de la diploida ĉelo finigas la unuan fazon de la gravedeco. Alternaj metodoj de la fekundigo, kiel artefarita ensemigo (enŝpruco de la semo en uteron) kaj fekundigo en provtubo estas uzataj dum malfekundeco aŭ por fekundigi virinojn sen partnero.

Evoluo[redakti | redakti fonton]

Antaŭ nestiĝo de la fekundigita ovolo[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi tempo ekzistas ununura totipotenca (kapabla per dividado produkti ĉiun ĉelan tipon en la organismo) ĉelo - zigoto - genetike unika nova organismo. Mitoza ĉela dividado estas sekva procedo, dum kiu ĉiu ĉelo dividiĝos en pluajn diploidajn ĉelojn. La zigoto dividiĝas, produktante 2 pli malgrandajn ĉelojn nomataj blastomeroj, kiuj sekve ankaŭ dividiĝas dum ĉiuj 20 horoj. Tiuj ĉi ĉeloj iom post iom malpligrandiĝas, kiam post proksimume 4 dividoj estiĝos 16 individuaj ĉeloj. Tiu ĉi grupo de la 16 ĉeloj nomiĝas morulo kaj kutime ĝi forlasas la ovarion kaj iras en uteron. Se ĝi ne venos ĝis la utero, estiĝas eksterutera gravedeco.

Post nestiĝo de la fekunigita ovolo[redakti | redakti fonton]

Blastocelo estas malgranda kaveto en la centrejo de ĉeloj kaj la evoluantaj ĉeloj kreskas ĉirkaŭ ĝi. Sur surfaco de tiu ĉi kaveto estas maldika tavolo de ĉeloj kaj zona pellucida (membraneto kovranta la maturiĝintan ovolon) restas en la sama grandeco kiel antaŭe. La ĉeloj kreskas senĉese pli malgrandaj, por ke ili eniĝu. Tiu ĉi nova strukturo kun la kaveto en la centrejo kaj la evoluantaj ĉeloj ĉirkaŭ ĝi nomiĝas blastocisto.

La ekzistado de blastocisto markigas formigadon de 2 tipoj de ĉeloj, la internaj ĉeloj kreskantaj en la interno de blastocelo kaj la ĉeloj kreskantaj sur ties eksteraĵo. Dum 24 - 48 horoj la membraneto de blastocisto (zona pellucida) traŝiriĝos. La ĉeloj sur surfaco de la blastocisto komencos produkti enzimon, kiu rompos epitelon de la utero kaj kreos lokon por la nestiĝo.

Cirkula sistemo de placento[redakti | redakti fonton]

La ĉeloj, ĉirkaŭantaj la blastociston, nun rompos la ĉelojn sur la surfaco de la utero, formigante malgrandajn ujojn de sango, kiuj stimulas estiĝon de kapilaroj. Tio estas la una fazo de la kresko de placento. La internaj ĉeloj de blastocisto rapide dividiĝas, formigante du tavolojn. La supra tavolo estos embrio kaj la ĉeloj de tie estos uzitaj en amniotika kavo. Samtempe la suba tavolo formigas malgrandan sakon. Se la ĉeloj komenciĝos evolui en abnormala pozicio, povas nun estiĝi eksterutera gravedeco.

Post kelke da tagoj histoj de ĥoriono (ekstera embria pakumo de la feto) en la formiĝanta placento ankrigos la nestantan parton al la utero. Sistemo de sango kaj sangvaskuloj nun evoluos en punkto de la formiĝanta placento, kreskanta ĉe la loko de la nestiĝo. La malgranda sako interne de la blastocisto komencos produkti eritrocitojn. Dum pluaj 24 horoj evoluos kunighisto inter la kreskanta placento kaj la kreskanta feto, kiu pli poste evoluos en umbilikŝnuron.

Hista diferencigo[redakti | redakti fonton]

Sekve la mallarĝa linio de la ĉeloj aperos sur la surfaco de la embrio. Ties kresko montras, ke la feto atendas fastruladojn, en kiu evoluos 3 tavoloj de la feto - ektodermo (ekstera), mezodermo (meza) kaj endodermo (interna). La mallarĝaj linioj de la ĉeloj komencos formigi la endodermon kaj la mezodermon. La ektodermo komencos rapide kreski kiel rezulto d ekemiaj konsisteroj produktataj per la mezodermo. Tiuj ĉi tri tavoloj donos bazon al ĉiuj diversaj tipoj de la histoj en la korpo.

La endodermo pli poste ekformigos linion de lango, la digestan sistemon, pulmon, stomakon kaj kelke da glandoj. La mezodermo formigos muskolojn, ostojn, limfatikan histon, internon de la pulmo kaj la urinajn sistemojn. Ankaŭ ĝi donos bazon por lieno kaj por pruduktado de sangĉeloj. La ektodermo ekformigos haŭton, ungojn, harojn, korneon, linion de interna kaj ekstera oreloj, nazon, kavon, buŝon, anuson, dentojn, hipofizon, mamglandojn, okulojn kaj ĉiujn partojn de la nerva sistemo.

Proksimume 18 tagoj post la fekundigo la embrio estas dividita al formigado de kvanto de histoj, kiujn ĝi bezonos. Ĝi havas formon kiel piro, kie tereno de kapo estas pli granda ol vosto. La nerva sistemo de la embrio estas unu el la unuaj kreskantaj organoj. Ĝi komencos kreski en la kava tereno nomata nerva sulko.

Nutrado en la gravedeco

La sanga sistemo daŭrigas en la kreado de retoj, kiuj ebligas cirkuladon de sango en la embrio. La sangĉeloj jam estis kreitaj kaj ili fluas en tiuj ĉi kreiĝantaj retoj. Ĉirkaŭ la placento komencos evolui sekundaraj sangvaskuloj por plibonigi la provizadon de vivbezonaĵoj. La sangĉeloj komenciĝos formiĝi en la sako en la centro de la embrio, same kiel la ĉeloj, kiuj komenciĝos diferenciĝi en la sangvaskulojn. La endokardiaj (internaj koraj) ĉeloj komencos formigi muskolaron, kiu fariĝos la koro.

Dum eble post 24 tagoj post la fekundigo ekzistas simpla tuba koro en formo de litero S, kiu komencos pulsi. En tiu ĉi fazo komencos flui tra la embrio la sango.

1-a monato (4-a semajno)[redakti | redakti fonton]

La kapo kaj la kruroj de la embrio kreskas, evoluas la okuloj kaj oreloj. En la estonta brusto batas la koro kaj kreiĝas la pulmo.

2-a monato (8-a semajno)[redakti | redakti fonton]

La nenaskiĝinta infano ĉesas esti embrio kaj ĝi fariĝas feto. La feto havas jam ĉiujn organojn. Kreiĝas makzelo inkluzive de ĝermoj de dentoj en gingivoj. En la cerbo okazas elektra akriveco. La feto mezuras proksimume 2 cm kaj ĝia koro batas proksimume 140 ĝis 150 fojojn dum minuto.

3-a monato (13-a semajno)[redakti | redakti fonton]

Batado de la koro estas aŭdebla per stetoskopo. Kreiĝis fingroj kun molaj ungoj. Sur la fingroj estas evidentaj fingrospuroj. La feto reagas al tuŝo. Evoluas seksorganoj, sed difini la sekson estas senĉese malfacile. La feto moviĝas, kuntiras la pugnon kaj moviĝas la kapon. Fine de la tria monato (de la unua trimestro) la feto estas proksimume 10 cm longa kaj ĝi pezas proksimume 150 gramojn.

4-a monato (17-a semajno)[redakti | redakti fonton]

La feto aŭdas voĉon de la patrino, la batadon de la koro kaj pluajn ĉirkaŭajn sonojn. Fetakvo estas dufoje ĝis trifoje ĉiutage ŝanĝita. La patrino aldoniĝas en la pezo proksimume kvaronon de kilogramo dum unu semajno. La feto mezuras proksimume 16 cm kaj pezas proksimume 250 g.

Kresko de infano dum la gravedeco
1-a monato
1-a monato
2-a monato
2-a monato
3-a monato
3-a monato
4-a monato
4-a monato
5-a monato
5-a monato
6-a monato
6-a monato
7-a monato
7-a monato
8-a monato
8-a monato
9-a monato
9-a monato

5-a monato (21-a semajno)[redakti | redakti fonton]

Al la patrino pligrandiĝas la mamoj, kutime ŝi eksentas la unuajn movojn de la infano. La feto estas proksimume 19 cm longa kaj ĝi pezas 350 g. Komencas kreski al ĝi haroj kaj brovoj. En ultrasona esplorado estas videblaj la movoj kaj ebladas distingi la sekson.

Virino en la 26-a semajno de la gravedeco

6-a monato (25-a semajno)[redakti | redakti fonton]

La feto estas aktiva kaj ĝi turniĝas. Ĝi suĉas sian dikfingron (sed fakte ĝi nun ne havas evoluitan suĉreflekson). Ĝi havas realan ŝancon (proksimume 70 %) por supervivi okaze de antaŭfrua nasko. Ĝi mezuras pli ol 30 cm kaj ĝi pezas proksimume 900 g.

7-a monato (29-a semajno)[redakti | redakti fonton]

La feto rapide kreskas kaj aldoniĝas en la pezo. Ĝi piedbatas, ĝi povas singulti kaj plori. Per gusto ĝi distingas inter dolĉa kaj acida. Laboras ĉiuj kvin sensoj. Ĝi mezuras preskaŭ 40 cm kaj ĝi pezas proksimume 1,8 kg.

8-a monato (34-a semajno)[redakti | redakti fonton]

Al la feto rapide alkreskis la cerbo. Okaze de la antaŭfrua nasko la infano havas bonan ŝancon por supervivi. Ĝi mezuras proksimume 42 cm kaj ĝi pezas 2,3 kg.

9-a monato (38-a semajno)[redakti | redakti fonton]

Estas mallongtempe antaŭ nasko. La infano mezuras de 48 ĝis 54 cm pezante de 2,8 ĝis 4 kilogramoj. Diametro de ĝia kapo estas 9,5 ĝis 10,5 cm.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]