Gravita singulareco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gravita singulareco, aŭ gravita singulara punkto, estas punkto de la spactempo en kiu la gravita kampo tendencas al senfina voloro.

Krome, laŭ kelkaj prifizikaj teorioj pri la origino de la universo, ĝuste la universo povus havinti komencon en gravita singulareco (nome la Praeksplodo) kaj povus finiĝi per ĝi (la granda krako).

La singularaj punktoj (singularecoj) estas antaŭvidita de la teorio de la Ĝenerala teorio de relativeco de Albert Einstein en la kazo ke la materia denseco atingus valorojn tiom altajn kaj do provokantajn gravitan kolapson de la spactempo. Tia singulareco rezultus ĉirkaŭata de nigra truo trans kiu ĉiu esploro fariĝas neebla.

Multaj hipotezoj, profititaj precipe de la sciencfikcio, naskiĝis ronde de la “singularecoj” kaj de iliaj teniĝoj: komuniko kun aliaj paralelaj universoj, kurtvojoj por transalti senmezurajn distancojn, tempovojaĝadoj.

Multaj esploristoj opinias ke unuecigita teorio de gravito kaj de la kvantuma mekaniko (la kvantummekaniko) permesos en la estonteco priskribi en pli taŭga maniero la fenomenojn konektajn kun la alestiĝo de singulareco en la gravita kolapso de la masivaj steloj kaj de la origino mem de la universo.

Tiu koncepto de singulareco influos ankaŭ aliajn sciencon kiel la matematikon kie tamen la vorto singulareco ne havas tutsaman signifon.

Vidu ankaŭ

Fontoj

Eksteraj ligiloj