Gravuraĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gravuri)
Ŝtonaj pra-gravuraĵoj

Gravuraĵoj estas ĉizaĵoj de ornamoj, skriboj kaj dekoracioj en metalo, vitro, ŝtono kaj aliaj malmolaj materialoj.

La klasikan permanan gravuraĵon sur metalaj supraĵoj aŭ sur vitro oni faras per grifelo kiel ilo. Celo estas krei per forigo de materialo supraĵostrukturon, kiu distingiĝas disde la fono. La kavaĵojn kreitajn per grifelo oni povas krome plenigi per farbmaso kaj tiel optike (per lasero) reliefigi.

Laŭ Francisko Azorín gravuri estas Ĉizi figurojn sur malmola materio por presreprodukti ilin.[1] Li indikas etimologion el greka grafein (gravuri, skribi),[2] kaj li aldonas terminojn gravurarto, gravurado, por arto gravuri; gravurilo, gravuristo, fotogravuri, heliogravuri, kuprogravuri, zinkogravuri.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 84.
  2. Azorín, samloke.
  3. Azorín, samloke.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]