Great American Songbook

El Vikipedio, la libera enciklopedio
De maldekstre: Rodgers, Berlin kaj Hammerstein, tri komponistoj el Great American Songbook

La termino Great American Songbook ampleksas la klare fiksitan nombron de elstaraj kantoj de la usona distromuziko de la 1930-aj ĝis 1960-aj jaroj. Ili estas parto de la klasika popmuzikotradicia popmuziko (por kiu oni disdonis Gramiojn), do de la popmuziko ankoraŭ neinfluita de rokenrolo kun sia elirpunkto en Tin Pan Alley, novjorka strato, kie loĝas multaj eldonejoj. La termino Great American Songbook esprimas la ideon, ke je tiu temas pri la arta kulmino de la kantata popularmuziko en Usono.

Klasikaj reprezentantoj de la Great American Songbook[redakti | redakti fonton]

Jenaj komponistoj kaj tekstverkistoj validas kiel klasikaj reprezentantoj de la Great American Songbook

  • Harold Arlen („Over the Rainbow“, „Stormy Weather“)
  • Irving Berlin („White Christmas“, „Alexander's Ragtime Band“, „Blue Skies“)
  • Hoagy Carmichael („Stardust“ kun Mitchell Parish, „Georgia on My Mind“ kun Stuart Gorell kaj „The Nearness Of You“ kun Ned Washington)
  • Duke Ellington („In a Sentimental Mood“, „It Don’t Mean A Thing“, „Satin Doll“, „Mood Indigo“)
  • George kaj Ira Gershwin („Someone to Watch Over Me“, „S' Wonderful“, „Summertime“)
  • Jerome Kern („Ol’ Man River“, „The Way You Look Tonight“, „All the Things You Are“, „The Song Is You“, „Smoke Gets in Your Eyes“)
  • Henry Mancini („Moon River“, „Days of Wine and Roses“)
  • Johnny Mandel („The Shadow of Your Smile“)
  • Johnny Mercer („One for My Baby (and One More for the Road)“)
  • Cole Porter („Night and Day“, „I've Got You Under My Skin“, „It's De-Lovely“)
  • Rodgers & Hammerstein („Oh What a Beautiful Mornin'“, „Shall We Dance?“, „The Sound of Music“)
  • Rodgers & Hart („Bewitched, Bothered and Bewildered“, „My Romance“, „Have You Met Miss Jones“, „My Funny Valentine“)
  • Vincent Youmans („Tea For Two“, „Hallelujah!“ kaj „Time on My Hands“)

Kontribuaĵoj de kantverkisto-duopoj[redakti | redakti fonton]

Grave influis ankaŭ la kantverkisto-duopoj la konsiston de la Great American Songbook

  • Johnny Burke kaj James Van Heusen („It Could Happen to You“ und „But Beautiful“)
  • Sammy Cahn kaj James Van Heusen („Darn That Dream" kaj „Polka Dots and Moonbeams“)
  • Mort Dixon kaj Allie Wrubel („Gone with the Wind“ und „(I'm Afraid) The Masquerade Is Over“)
  • Vernon Duke („April in Paris“ kun Yip Harburg, „I Can't Get Started“ kun Ira Gershwin)
  • Sammy Fain ("Alice in Wonderland" kun Bob Hilliard, „Love Is a Many Splendored Thing“ kun Paul Francis Webster)
  • Dorothy Fields kaj Jimmy McHugh („Don't Blame Me“, „I'm in the Mood for Love“)
  • Arthur Freed kaj Nacio Herb Brown („Singin' in the Rain“, „I'll Be Seeing You“ kun Richard Whiting)
  • Mack Gordon kaj Harry Revel („Time on My Hands“)
  • Gus Kahn („When Lights Are Low“ kun Ted Fiorito, „Chloe“ kun Neil Moret)
  • Sam M. Lewis kaj Joe Young („Dinah“ )
  • Bert Kalmar kaj Harry Ruby („Three Little Words“)
  • Alan Jay Lerner kaj Frederick Loewe („Almost Like Being in Love“, „Gigi“)
  • Burton Lane („How About You“ kun Ralph Freed, „Old Devil Moon“ kun Yip Harburg)
  • Frank Loesser („On a Slow Boat to China“, „Baby It's Cold Outside“, „I Hear Music“ mit Burton Lane)
  • Don Raye kaj Gene DePaul („Star Eyes“ kaj „You Don't Know What Love Is“)
  • Leo Robin kaj Ralph Rainger („Love Is Just Around the Corner“)
  • Jule Styne („Just in Time“ kun Betty Comden & Adolph Green, „I Fall in Love So Easily“ kun Sammy Cahn)
  • Arthur Schwartz kaj Howard Dietz („You and the Night and the Music“, „Dancing in the Dark“)
  • Fats Waller kaj Andy Razaf („Ain't Misbehavin'“, „Honeysuckle Rose“)
  • Harry Warren („Jeepers Creepers“ kun Johnny Mercer, „Chattanooga Choo Choo“ kun Mack Gordon)
  • Victor Young kaj Ned Washington („Stella by Starlight“)
  • Bronislau Kaper („On Green Dolphin Street“ kun Ned Washington)

Rolo de la amaskomunikiloj[redakti | redakti fonton]

La epoko de la Great American Songbook kunfalas kun la superregado de la radio kiel amaskomunikilo kaj kun la florepoko de Holivudo de la grandaj studioj, kiuj esence favorigis la produktadajn kondiĉojn por la komponistoj kaj verkistoj kaj la eblecojn de surmerkatigo de iliaj verkoj. La kantoj estis ofte verkitaj por brodvejaj resp. holivudaj muzikaloj kaj estas karakterizitaj per popularaj melodioj same kiel aranĝoj kaj tekstoj konvenaj al la muziko. La influo de ĵazo estas evidenta, sed la ĝenro de svingo staras en la malfono. La kantoj de Great American Songbook fariĝis normkantoj, kiujn pro ilia populareco kaj kvalito multaj kantistoj surdiskigis, ekde la serio Sings the ... Songbook de Ella Fitzgerald ĉe Verve-Records el la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj trans Tony Bennett ĝis en la nuntempo, ekz. de Queen Latifah kaj Rod Stewart.

Al la plej gravaj inerpretistoj de Great American Songbook apartenas inter alie: Louis Armstrong, Fred Astaire, Tony Bennett, Betty Carter, Rosemary Clooney, Chris Connor, Bing Crosby, Blossom Dearie, Billy Eckstine, Michael Feinstein, Ella Fitzgerald, Judy Garland, Billie Holiday, Shirley Horn, Lena Horne, Diana Krall, Al Jolson, Peggy Lee, Dean Martin, Carmen McRae, Mabel Mercer, Bette Midler, Liza Minnelli, Joni Mitchell, Carly Simon, Nina Simone, Frank Sinatra, Barbra Streisand, Mel Tormé, Rudy Vallee, Sarah Vaughan kaj Dinah Washington.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]