Great Moon Hoax

El Vikipedio, la libera enciklopedio
GREAT ASTRONOMICAL DISCOVERIES LATELY MADE BY SIR JOHN HERSCHEL, L.L.D. F.R.S. &c. At the Cape of Good Hope [From Supplement to the Edinburgh Journal of Science]
ĵurnalisma artikolo
Aŭtoroj
Aŭtoro Richard Adams Locke
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldonejo The Sun
Ĝenro satirosciencfikcio • sciencfikcia novelo
vdr

La Great Moon HoaxGranda Luna Mistifiko estis serio de ses fantaziaj artikoloj publigitaj en la usona ĵurnalo "The New York Sun" inter la 25-a de aŭgusto 1835 kaj la 31-a de aŭgusto 1835, kiuj rakontis la malkovron de vivaj estaĵoj sur Luno.

Ilustraĵo de la 28-a de aŭgusto 1835 en "The New York Sun": la lunaj "vespertilioj-homoj"

La artikoloj atribuis tiun malkovron al John Herschel, kiu tiam estis observanta la sudan ĉielon en Sud-Afriko.

La artikoloj[redakti | redakti fonton]

Sub la titolo

GREAT ASTRONOMICAL DISCOVERIES
LATELY MADE
BY SIR JOHN HERSCHEL, L.L.D. F.R.S. &c.
At the Cape of Good Hope
[From Supplement to the Edinburgh Journal of Science]

(Grandaj astronomiaj malkovroj ĵus faritaj de SIR JOHN HERSCHEL, en Bonespera Kabo. [el la aldonaĵo de la Edinburga Ĵurnalo pri scienco])

La artikoloj priskribis lunajn oceanojn, arbojn, strandojn kaj diversajn lunajn bestojn : bizonojn, kaprojn unukornulojn, dupiedajn senvostajn kastorojn kaj homojn kun vespertaj flugiloj (« Vespertilio-homo »), kiuj konstruis templon kun ora tegmento. Tiujn malkovrojn permesis grandega teleskopo de tute nova principo. La aŭtoro de tiu rakonto sin prezentis kiel Dr. Andrew Grant, kunvojaĝanto kaj sekretario de John Herschel. Tiu Dr. Andrew Grant neniam ekzistis.

Kiu inventis ĝin?[redakti | redakti fonton]

Oni atribuis la mistifikon al Richard Adams Locke, reportero, lerninto en Kembriĝo, kiu laboris en la ĵurnalo en aŭgusto 1835. Ankaŭ estis suspektitaj Joseph Nicollet, franca astronomo kiu tiam vojaĝis en Usono, kaj Lewis Gaylord Clark, ĉefredaktanto de la revuo The Knickerbocker; sed nenia pruvo ekzistas.

La motivoj de Richard Adams Locke estis eble krei sensacion por impulsi la vendon de la ĵurnalo, sed ankaŭ ridindigi iujn el plej ekstravagancaj astronomiaj teorioj ĵus publikigataj, kiel tiu de Franz von Gruithuisen kiu, en 1842 asertis vidi urbon sur Luno, aŭ tiu de Thomas Dick kiu nombris la loĝantaron de la sunsistemo al 21 891 974 404 480 loĝantoj.

Sekvoj[redakti | redakti fonton]

Legendo disdiris, ke "The New York Sun" forte pligrandigis sian vendonombron post tiu mistifiko. J. Herschel mem komence amuziĝis pri la rakonto, rimarkante ke siaj propraj eltrovoj ne estis tiel sensaciaj. Sed pli malfrue li estis incitita pro la granda nombro da homoj kiuj, fidinte la mistifikon, petis de li precizojn.

Inspiro[redakti | redakti fonton]

La rakonto inspiriĝis el "The Unparalleled Adventure of One Hans Pfaall" (la senkompara aventuro de iu Hans Pfaall) de Edgar Allan Poe, fikcio prezentita kiel realaĵo en 1835 en la revuo "Southern Literary Messenger". Edgar Poe poste aperigis en 1844 en "The New York Sun" fantazian rakonton pri traveturo de Atlantiko per balono, kiu estos reeldonata sub titolo "The Balloon Hoax" (la balona mistifiko).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]