Great Portland Street

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Great Portland Street

Great Portland Street estas strato lokita en la kvartalo West End de Londono. Ĝi kunligas Oxford Street al Albany Street kaj al la trafikoplenaj Marylebone Road kaj Euston Road. Ĝi administre situas en City of Westminster. Samkiel la pli konata Portland Place, paralela vojo lokita pli okcidente, ĝi estis disvolvigita de la dukoj de Portland, kiuj posedis la orientan parton de Marylebone en la 18-a kaj 19-a jarcentoj.

La sidejo de BBC Radio 1 situas ĉe Great Portland Street, en Yalding House.