Greensboro (Norda Karolino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Greensboro estas grandurbo en Usono, en subŝtato Norda Karolino, en Kantono Guilford. La urbego estas grava universitata urbo.

Situo de Greensboro en Norda Karolino

Bazaj informoj

Panoramo en Greensboro

Geografio

Greensboro situas sur montetaro en la orienta landparto de Usono, en la norda parto de Norda Karolino.

Historio

Greensboro (laŭ tiama ortografio Greensborough) fondiĝis en 1808 por nova administrejo de kantono. Ĝi estis nomita pri generalo Nathanael Greene, kiu tie batalis dum Usona Milito de Sendependeco. Baldaŭe la fervojo alvenis, kiu havas grandan signifon ankaŭ nun. Dum la Usona Enlanda Milito la urbo estis tuŝita nur en 1865. Dum la 2-a mondmilito Walter Gropius konstruis dizajnan fabrikon.

Ekonomio

Ekonomio de Greensboro estas varia, diversaj firmaoj laboras tie (Honda). La tradicia industrio estas teksaĵoj kaj tabakoj, ankaŭ nun tie oni produktas cigaredojn "Kent".

Trafiko

Greensboro havas internacian flughavenon. En la urbego aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. El la urbego kuras 5 aŭtoŝoseoj (ekzemple al Raleigh, Charlotte, Winston-Salem), trajnoj kuras al Virginio, Raleigh kaj Charlotte.

Muzeo Blandwood Mansion en Greensboro
Domo en Greensboro

Klimato

En Greensboro la temperaturo averaĝe varias inter 9-21 °C. La varmo kulminas en junio kaj julio kun rekordo 40 °C, la malvarmo kulminas en februaro kun rekordo -20 °C. Jare pluvas po 1071 mm. En ĉiuj monatoj pluvas (aŭ neĝas). La pluvo kulminas en septembro, malkulminas februare. En 1936 granda ŝtormo detruis la urbon, dume mortigis 14 homojn.

Vidindaĵoj

  • diversaj ĝardeno-parkoj kaj arboreto
  • muzeo pri homaj rajtoj
  • muzeoj, ekzemple "Blandwood Mansion", arta muzeo "Weatherspoon", muzeo de infanoj
  • stadiono
  • Nacia Armea Parko (Guilford Courthouse National Military Park), kiu memorigas pri la batalo en 1781
  • planetario
  • bestoĝardeno
  • teatrejoj, ekzemple "Triad Stage" kaj "Carolina"
  • kultura centro (diversaj galerioj, ekspoziciejoj ktp.)
  • operejo de 1981
  • amuzparko

Famuloj

En Greensboro naskiĝis Tal Farlow.

Ĝemelurboj

Fontoj

Mapo pri Norda Karolino, kie estas trovebla Greensboro meze en la norda landparto