Gregório de Matos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gregório de Mattos)
Saltu al: navigado, serĉo
Gregório de Matos
(1636-1695)
La Infero-buŝa aŭ la braĝo-buŝa.
La Infero-buŝa aŭ la braĝo-buŝa.
Naskiĝis 23-a de Decembro 1636
en Salvador, Bahio, Flago de Brazilo
Mortis 26-a de Novembro 1695
en Recife, Pernambuko, Flago de Brazilo
Profesio Brazila poeto kaj advokato.
Alma mater Universitato de Koimbro
v  d  r
Information icon.svg

Gregório de Matos Guerra (Gregorjo de Matos) (1636-1695) (* Salvador, en la 23-a de Decembro 1636 - † Recife, Pernambuko, en la 26-a de Novembro 1695), alnomita La infero-buŝa aŭ la braĝo-buŝa. Li estis renoma poeto kaj advokato dum la kolonia periodo de Brazilo. Li estas rigardita kiel la plej granda poeto de la baroka kultura movado kaj la plej grava satirstila poeto ene de la portugallingva literaturo dum tiu periodo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gregorjo naskiĝis en familio kun alta akirpovo kompare kun sia epoko, kiuj estis entreprenisto pri laboraĵoj kaj administraj funkciuloj (lia patro estis portugalo, deveninta el Guimarães). Laŭleĝe, la nacieco de Gregorjo de Matos teknike estis portugala, ĉar Brazilo nur fariĝis sendependa en la 19-a jarcento. Ĉiuj naskiĝintoj antaŭe al la sendependiĝo estis rigarditaj luzo-brazilanoj.

En 1642, li studis en la Kolegio de la Jesuitoj, en Bahio. En 1650, li forvojaĝis Lisbonon por daŭrigi siajn studojn, kaj en 1652, li enmatrikuliĝis en la Universitato de Koimbro kie li diplomiĝis pri Kanono en 1661. En 1663, oni elektis lin ekster-juĝisto[1] en urbo Alcácer do Sal, sed antaŭe li devis pruvi sian kapablecon kaj identecon, ĉar tiaj estis la juraj normoj en tiu epoko.

En la 27-a de Januaro 1668, li estis komisiita reprezenti Bahion en la kortego de Lisbono. En 1672, la Senato de la Ĉambro en Bahio proponas al li la oficon kiel prokuroro. En la 20-a de Januaro 1674 li duafoje reprezentis la ŝtaton Bahio en la kortegoj de Lisbono, tamen, li estis eloficigita kiel prokuroro, ĉar li rifuzis la rolon je inkvizitoro de la krimoj, donitan al li de la guberniestro de Rio-de-Ĵanejro. En tiu sama jaro li proponis la kreadon de iu fakultado en sia denaska urbo.

En 1679 li estis elektita de la ĉefepiskopo Gaspar Barata de Mendonça (1627-1686)[2] kiel supera juĝisto pri la Eklezia Rilato de Bahio. Petro la 2-a, reĝo el Portugalio, en 1682 elektis lin ĉeftrezoristo de la Episkopa Sidejo, unu jaron post eniĝi en la Ordeno de la Malgrandaj Monaĥoj. En 1683 li reiris Brazilon.

La nova ĉefepiskopo, Frato Johano de la Patrino de Dio (1621-1686)[3], eloficigis lin el liaj postenoj ĉar li ŝatis nek uzi sutanon, nek akcepti la aŭtoritatecon de la grandaj ordenoj, celante kapabligi lin por la oficoj al li komisiitaj.

Li do komencis satirigi la kutimojn de la popolo el ĉiuj sociaj klasoj en Bahio (al kiu li nomis infera kanajlaro). Li elvolvis korodan kaj preskaŭ erotikan (kaj eĉ pornografian) poezion, kaj oni alnomis lin Infero-buŝo, malgraŭ ke li ankaŭ uzis vojojn pli lirikajn kaj propre sanktajn. Gregorjo de Matos estis baroka poeto en ĝia signifoplena kapableco, kaj li ne indiferentas pri la konoj de la erudiciuloj kaj samtempuloj de la 15-a jarcento, kie elstariĝas Góngora (1561-1627) kaj Kevedo (1580-1645).

Inter liaj amikoj, ni trovos ekzemple la portugalan poeton Tomás Pinto Brandão[4] (1664-1743.

En 1685, la eklezia prokuroro en Bahio denoncis liaj liberajn kutimojn al la tribunalo de Inkvizicio. Li estis akuzita, ekzemple, pri kalumnio al Jesuo Kristo kaj ne montri riverencon, elprenante la kapveston tiam kiam li preterpasas procesion. Tamen la akuzo restis senrezulte.

Nu, la malamikoj daŭre kreskadis en rekta rilato kune kun la poemoj, kiujn li sinsekve kreas. En 1694, akuzita per ĉiuj flankoj (ĉefe de la guberniestro Antonjo Luis da Câmara Coutinho[5]), kaj eĉ riskante esti murdita, li estis deportita en Angolon, de la guberniestro el Bahio, el kiu li estis amiko.

Kiel rekompenco ĉar li helpis la lokan registaron kontraŭstari militan konspiron, li ricevis permeson reveni al Brazilo, eĉ ne povinte reiri en Bahion. Li mortis en urbo Recife, pro febro kiun li akiris en Angolo. Tamen, kelka tempo antaŭ ol morti, li petis la viziton de du pastroj al sia domo, kaj ke ĉiu el ili restu flanke de lia korpo, kaj reprezentante sin mem kiel Jesuo Kristo, duonaludante ke li mortas inter du ŝtelistoj, kvazaŭ li estus krucumita.

Skribaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1850, la historiisto Fransisko Adolfo de Varnhagen (1816-1878)[6] publikigis 39 el liaj poemoj en la kolekto Antologio de la Brazila Poezio[7] (en Lisbono).

La brazila kuracisto kaj historiisto Afranjo Peiŝoto (1876-1947)[8] eldonis la restantan verkon, el 1923 ĝis 1933, en ses volumoj, laŭrespondece de la Brazila Beletristika Akademio, escepte de la pornografia kolekto, kiu estis fine publikigita en 1968, fare de James Amado[9].

Liaj verkoj estis tre satirkarakteraj kaj ege modernaj por la tiama epoko, krom ŝoki pro la erotika enhavo de kelkaj el liaj versoj.

Inter liaj grandaj poemoj menciendas: A cada canto um grande conselheiro[10], kie li kritikas la regantoj de la urbo Bahia el sia epoko. Ĉikritiko, tamen, estas netempa kaj universa - la grandaj konsilistoj estas nurnure tiuj individuoj (politikistoj aŭ ne) kiuj volas administri niajn havaĵojn, sed ne kapablantaj regi ilian kuirejon, tamen povante regi la tutan mondon. La figuro de la granda konsilisto rilatas al la hipokrituloj kiuj fingromontras alies erarojn, sen rigardi la proprajn. Resume, estas tiu, kiu konsilas, tamen ne obeas ties preceptojn.

Poemoj[redakti | redakti fonton]

  • Beija-flor (Kolibro).
  • Anjo bento (Benata anĝelo).
  • Senhora Dona Bahia (Via Sinjorina Bahio).
  • Descrevo que era realmente naquele tempo a cidade da Bahia (Mi priskribas tion, kio verdire estis la Bahio en tiu epoko).
  • Finge que defende a honra da cidade e aponto os vícios (Oni pretendas defendi la honoron de la urbo, kaj mi fingromontras la malvirtojn).
  • Define sua cidade (Difinoj pri la urbo).
  • A Nossa Senhora da Madre de Deus indo lá o poeta (Nia Sinjorino Patrino de Dio kaj la poeto iras tie).
  • Ao mesmo assunto e na mesma ocasião (Sur la sama afero kaj en la sama okazo).
  • Ao braço do mesmo Menino Jesus quando apareceu (Kiam ĝi aperis en la brakoj de la knabo Jesuo).
  • A NSJC com actos de arrependido e suspiros de amor (Al Nia Sinjoro Jesuo Kristo plenpentite kaj per amsuspiroj).
  • Ao Sanctissimo Sacramento estando para comungar (Al la Sanktega Sakramento survoje al komunio).
  • A S. Francisco tomando o poeta o habito de terceiro (Al Sankta Francisko prenante la poeto la veston de triulo).
  • No dia em que fazia anos (En la tago kiam mi jariĝis).
  • Impaciência do poeta (Malpacienco de la poeto).
  • Buscando a cristo (Serĉante Kriston).
  • Soneto - Carregado de mim ando no mundo (Soneto - Plenŝargita de mi, mi marŝas tra la mondo).
  • Soneto I - À margem de uma fonte, que corria (Soneto I - Flanke de fluinta fonto).
  • Soneto II - Na confusão do mais horrendo dia (Soneto II - En la konfuzaĵo de la plej terura tago).
  • Soneto III - Ditoso aquele, e bem-aventurado (Soneto III - Feliĉa kaj benata estas tiu).
  • Soneto IV - Casou-se nesta terra esta e aquele (Iu kaj tiu geedziĝis en ĉitero).
  • Soneto V - Bote a sua casaca de veludo (Surmetu vian veluran frakon).
  • Soneto VI - A cada canto um grande conselheiro (En ĉiu angulo estas granda konsilisto).
  • Triste Bahia (Malgaja Bahio).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. portugallingve: Juiz de Fora, estis magistrato nomumita de la portugala reĝo por ofici en administracioj kie necesis la interveno de juĝisto plenlibere kaj senpartie, kiu kutime venis ekster ĝia distrikto. Oftege, la ekster-juĝistoj prenis politikan taskon, kaj estis indikitaj por prezidi la municipajn ĉambrojn, kiel formo de centra povo-kontrolo en la vivo urba.
  2. Gaspar Barata de Mendonça (1627-1686) (* Sardoal, Portugalio, 3-a de Aŭgusto 1627) - † Sardoal, Portugalio, en la 11-a de Decembro 1686), estis portugala prelato kaj juristo. Li oficis kiel la unua ĉefepiskopo en Bahio kaj la unua esti nomata Primato de Brazilo.
  3. João da Madre de Deus Araújo (1621-1686) (* Lisbono, 1621 - † Salvador, en la 13-a de Junio 1686), estis portugala prelato, ĉefepiskopo de Bahio kaj Primato de Brazilo.
  4. Tomás Pinto Brandão (1664-1743) (* Porto, Portugalio, 1664 - † Porto, Portugalio, en la 31-a de Oktobro 1743), estis portugala poeto kaj amiko de Gregório de Matos.
  5. António Luís da Câmara Coutinho (1638-1702) (* Portugalio, 1638 - † Bahio, 1702), estis kolonia administranto en Hindio kaj Brazilo.
  6. Francisco Adolfo de Varnhagen (1816-1878) (* São João de Ipanema, en la 17-a de Februaro 1816 - † Vieno, en la 26-a de Junio 1878), estis brazila militisto, diplomato kaj historiisto.
  7. portugale: Florilégio da Poesia Brasileira, antologio publikigita de la historiisto Francisco Adolfo de Varnhagen (1816-1878)
  8. Afrânio Peixoto (1876-1947) (* Lençóis, Bahio, en la 17-a de Decembro 1876 - † Rio-de-Ĵanejro, en la 12-a de Januaro 1947), estis brazila kuracisto, politikisto, instruisto, beletristika kritikisto, eseisto, romantikisto kaj historiisto.
  9. James Amado estas frato de la fama brazila verkisto Jorge Amado (1912-2001), kaj membro de la Beletristika Akademio de Bahio.
  10. esperante: En ĉiu angulo ĉiam estas granda konsilisto.