Gregga stenografio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gregga stenografio (Gregg Shorthand angle) estas formo de skriba stenografio inventita de John Robert Gregg en 1888. Simila al plena kuranta manskribo, ĝi estas fundamentita sur ovalaj figuroj kaj linioj kruciĝantaj kun tiuj. Ĝi estis tre populara en Usono, kie ĝi havis multajn versiojn. Diferenca de iuj plumaj stenografioj, ĝi uzas nur maldikajn liniojn.[1] Ekzemple la Pitmana stenografio uzas dikecon de linioj por distingi literojn.[2]

En Gregga stenografio, ĉiu litero aŭ sono estas unu streko. La strekojn oni ligas al aliaj kaj tiel kreas vortojn kaj t.n. frazvortojn. Por skribi tre rapide, literoj estas preterlasataj laŭ la principoj de la sistemo. Grandaj rapidecoj estas eblaj. Multaj stenografistoj skribis 250 vortojn en minuto per gregga stenografio.

En 1918, instruisto de Gregga stenografio Ernest Jackson kreis adapton por Esperanto. Ĉar la Esperanta skribo estas fonetika, Gregga stenografio adaptiĝis bone al ĝi. La dekstra bildo montras la alfabeton de Gregga Stenografio. Ĝi estis adaptita ankaŭ al aliaj lingvoj, ekzemple la afrikansan, la francan, la germanan, la irlandan, la italan, la japanan, la polan, la portugalan, la rusan, la hispana lingvon, kaj la tagalogan.

La Principoj de la Esperanta Gregga Stenografio

La substantiva finaĵo -o ne estas skribata, kaj en komunaj adjektivoj oni povas preterlasi la finaĵon -a. La adverba finaĵo -e ne estas skribata, ĉar kunteksto montras kion uzi. La vorta finaĵo -aŭ povas esti preterlasata. La prezenca finaĵo -as povas preterlasiĝi en komunaj verboj. Kontraŭe, -os estas ĉiam skribata, sed la i en -is estas preterlasata.

Por esprimi la literon c, la litero s estas uzata, krom se ĝi bezonas esti distingita de s. Kiam tio ĉi okazas, ts estas skribata. La punkto sub la vokalo e ne estas bezona. Ng kaj nk estas skribataj kun specialaj formoj.

Por skribi diftongojn, la vokaloj estas skribataj sinsekve. Ja kaj je estas esprimataj per grandaj kaj malgrandaj ovaloj. Kiam la vokalo u okazas antaŭ alia vokalo, horizontala streko estas skribita sub ĝi. La kombinaĵoj ia kaj ea estas esprimataj per granda cirklo kun punkto interne de ĝi. En vortaj finaĵoj, tiu ĉi punkto estas preterlasata. Aj estas esprimata per rompita rondo. Aje, ajo, ae, kaj ai estas skribataj kiel malgranda cirklo interne de granda cirklo. Ie estas esprimata per malgranda cirklo kun vertikala streko sub ĝi, skribita malsupren. La pluralan oj esprimas malgranda streko en la dekstra bildo. Tiu ĉi finaĵo povas esti uzata por esprimi pluralan adjektivon, sed ĝi estas malofte bezona.

Ofte inversa cirklo povas esprimi la literon r, por skribi vorton pli rapide. La r povas esti preterlasata tute en multaj vortoj.

En Gregga Stenografio estas listo de vortoj nomataj mallongaj formoj (Angle brief forms). Tiuj ĉi estas tre oftaj, kaj tial havas specialajn literumojn. Kelkaj mallongaj formoj estas montrataj sub la literoj en la dekstra bildo.

Frazvortoj estas maniero plirapidigi la skribadon. Kiam stenografita vorto ne aperas komprenebla, ĝi estas ofte frazvorto, t.e. grupo de vortoj skribitaj seninterrompe kiel unu vorto. Por ekzemplo, unlala povas esti literumo de "unu la alia."

Eksteraj ligiloj

Referencoj

Ŝablono:Reflist

  1. Gregg, John Robert (1929). Gregg Shorthand: A Light-Line Phonography for the Million. New York: Gregg Publishing Co.
  2. Pitman, Isaac (1916). Course in Isaac Pitman Shorthand. New York: Isaac Pitman & Sons, p. 6.