Gregorio Allegri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gregrorio Allegri

Gregorio Allegri (1582 - 17-a de februaro 1652) estis itala komponisto kaj membro de la Roma Skolo.

Biografio

Gregorio Allegri, sacerdoto kaj komponisto el familio devena de Correggio, naskiĝis en Romo ĉ. 1560. Li ricevis sian edukadon de Giovanni Maria Nanino, Antonio Cifra kaj Pier Francesco Valentini. Post kiam oni koncedis al li subtenon en la katedralo de Fermo, li komence estis dungita en tiu ĉi preĝejo kiel kantoro kaj komponisto. Dum tiu ĉi tempo li publikis siajn konĉertojn por du, tri kaj kvar voĉoj kaj siajn motetojn por du, tri, kvar, kvin kaj ses voĉoj.

La reputacio, kiun li ricevis per siaj verkoj, estis tiom, ke la papo Urbano la 8-a donis al li la honoron membriĝi en la kolegio de kantoroj kaj en la pontifika kapelo je la 6-a de decembro de 1629. Tie li restis ĝisfine de sia vivo je la 18-a de februaro 1652 kaj estis entombigata en Santa Maria in Vallicella en la kripto de la kolegio de kantistoj de la Vatikana kapelo. Andrea Adami diras, ke li estis de malofta bonkoreco kaj ege karitata, kaj ke li ĉiujn tagojn vizitis la malliberulojn por helpi ilin per la malmulto, kiun li povis disponi.

Konsideroj pri la komponisto

Se oni konsideras la muzikaĵon, kiu alportis la konatecon al Allegri (la miserere), oni trovas en ĝi nek brilajn trajtojn elstarajn kaj novajn de melodio nek harmonio, nek efektojn jam konatajn en la epoko, en kiu vivis la komponisto, sed nuanceto de profunda tristeco briletas tra lia tuta verkaro, elstara voĉordo kaj la ritmo bone skandata per la parolo, malgraŭ ĉio ne faras unu el la pecoj pli originala en la epoko, en kiu ili aperis, kaj eble pro tio, ke ili enkludas, malgraŭ sia ŝajna simpleco, la plej altan malfacilecon de la efektivigo. En koncertejo ene de salono tiaj belaĵoj preterpasas kvazaŭ neatendite, sed en preĝejo, kaj antaŭ ĉio en Vatikano, ili ne estas aŭskulteblaj sen emocio.

Verkoj

La verkoj printitaj de Allegri estas:

  • Il primo libro di concerti a due, tre e quattro voci - Romo, Soldi - 1618
  • Il secondo libro di concerti a due, tre e quattro voci - Romo, Soldi - 1619
  • Gregorii Allegri romani Firmanae ecclesiae beneficiati motecta duarum, trium, quatuor, quinque, sex vocum, liber primus - Soldi - 1620
  • Gregorii Allegri romani Firmanae ecclesiae beneficiati motecta duarum, trium, quatuor, quinque, sex vocum, liber secundus - Soldi - 1621

Kelkaj motetoj de Allegri troviĝas ankaŭ en verkokolekto de Fabio Costantini titole: scelta di motetti di diversi eccellentissimi autori a due, tre, quattro e cinque voci[elektaĵo da motetoj de diversaj elstaraj aŭtoroj je du, tri kvar kaj kvin voĉoj] (Romo, 1618). Granda nombro de neeldonitaj komponaĵoj konserviĝis en Romo en la arkivejo de Santa Maria in Vallicella kaj en la kolegio de kantoraj vikarioj de la pontifika kapelo. La abato Baini citas precipe unu moteton kaj unu meson je ok voĉoj Christus resirgens ex mortuis. Ekzistis krome du altvaloraj kolektoj konservataj en la Roma Kolegio kun la titolo varia musica sacra ex bibliotheca Altaempsiana, iussu J.D. Angeli ducis ab Altaemps collecta, kiu entenas diversajn komponaĵojn de Allegri, antaŭ ĉio konĉertoj por pluraj instrumentoj. Athanasius Kircher pritraktis unu muzikaĵon publikigitan en lia libro aperinta en 1650 „Musurgia universalis, sive ars magna consoni et dissoni“ (Vol. I, p. 487). Krome oni trovis partiturojn, ĉe la biblioteca musicale de la abato Santini, de Lamentazioni por la Sankta Semajno kaj de la Improperii je du ĥoroj, la moteton Salvatorem expectamus je ses voĉoj, la psalmojn dixit dominus kaj beatus vir, kaj finfine la motetojn domine Jesu Christe kaj libera me, domine, ĉiujn komponitajn de Allegri.

La Miserere

Sed antaŭ ĉio estas la miserere por du ĥoroj (la unua je kvar, la alia je kvin voĉoj), kiun oni kantis en Romo en la Siksta Kapelo dum la Sankta Semajno kaj al kiu Allegri ŝuldas sian reputacion. Tiu ĉi Miserere estas unu el tiuj muzikaĵoj, kies efekton oni ne komprenas je la unua legado, pro la domina granda simpleco, sed ekzistis en la pontifika kapelo elstara tradicio efektiviga, kiu elmetis la avantaĝojn, donante al ĝi nuancon pian kaj esprimplenan, kiun oni ne povas imagi antaŭ aŭskulti ĝin. La reputacio de tiu ĉi muzikaĵo faris, ke oni iel konsideras ĝin sankta. Oni admonis la homojn, ke neniu rajtas ŝteli aŭ kopii ĝin, minace de ekskomuniko. Tamen, la fulmo de la eklezio ne fortimigis la scivolemulojn.

Mozart ĝin kopiis aŭskultinte ĝin kantatan, Burney ricevis kopion en Romo kaj publikigis ĝin en Londono en 1771, Choron enmetis ĝin en sian Collection des pièces de musique religieuse qui s'exécutent tous les ans à Rome durant la semaine sante [kolekto de sakralmuzikaĵoj, kiujn oni prezentas ĉiujare en Romo dum la Sankta Semajno]. La sama profesoro prezentis en 1830 la unuajn ses strofojn kaj la lastan el tiu ĉi Miserere en la concerti spirituali [ekleziaj koncertoj] de la reĝa instituto pri religia muziko, kiun li direktis. La interesitoj, kiuj povis ĉeesti tiun ĉi koncerton, havis la eblecon kapti ideon pri tiu ĉi komponaĵo, kiun oni antaŭe neniam aŭskultis en Parizo

Jen anekdoto pruvanta, ke la akurateco rilate la realigadon, kiu iam ekzistis en la Siksta Kapelo, estas nemalhavebla por distingi la valoron de la Miserere de Allegri. La imperiestro Leopoldo la 1-a, ŝateganto de muziko, petis la Papon pri kopio per sia ambasadoro en Romo, por uzado en la imperiestra kapelo. Oni plenumis al li la deziron. La pontifika ĥorestro estis komisiita pretigi kopion, kiun oni sendis al la imperiestro. La plej elstaraj kantistoj nun kunvenis en Vieno kaj estis petataj kunlabori je la efektivigo, sed, kiom ajn estus ilia meritoj, ĉar ili ne konis la tradicion, la muzikpeco ne kaŭzis alian efekton ol tiun de ordinara falsobordono.

La imperiestro kredis, ke la ĥorestro elŝteliĝinte de la ordono sendis al li alian Miserere, kaj plendis pri tio,tiel ke oni kaptis la konjektatan kulpulon sen aŭskulti liajn pravigojn. Finfine tiu ĉi povrulo ricevis la okazon defendi sian aferon kaj klarigis al Lia Papa Moŝto, ke la manieron kanti tiun ĉi Miserere en la kapelo oni ne povas esprimi per notoj nek transskribi per alia modo ol tiu de la ekzemplo. La Sankta Patro, kiu ne havis profundajn konojn muzikajn, klopodis multe kompreni, kiel unu sama muzikaĵo povas kaŭzi diversajn efektojn, tamen ordonis al sia majstro surpaperigi sian defendon, kiun oni sendis al Vieno kontentigonte la imperiestron.

La aliaj miserere

Por kompletigi la historion de Miserere de Allegri eble estas oportune, meti ĉi tien ekstrakton de la raporto de abato Baini surbaze de la kronologio de la misereri kantataj en la Sistina Kapelo (memore al Palestrina), kiu enhavas kelkajn faktojn strangajn, kiujn oni ne trovus aliloke.

Du volumoj manskribaj de la kapela arkivo, numeroj 150 ĝis 141, entenis ĉiujn Misereri kantatajn en la pontifika kapelo ekde jam foraj tempoj, kun escepto de la unua, efektivigata en falsobordono en 1514 sub la pontifikado de Leo la 10-a kaj kiu ne estis prijuĝata kiel inda eniri la kolekton. En 1517 Costanzo Festa, tuj post kiam li estis akceptata kiel kantoro el la kapelo, skribis du versetojn de Miserere, unu kvarvoĉan, la alian kvinvoĉan, kaj tiu ĉi estas la unua, kiun oni trovas en la kolekto. La dua estas de Luigi Dentice, nobelo Napola, aŭtoro de la due dialoghi sulla musica, uno della teorica, l'altro della pratica, etc... Napoli 1533 [Du dialogoj pri la muziko, unu pri teoria, la alia pri praktika, ktp]. Tiu ĉi muzikaĵo estas realigebla altenative kvar- aŭ kvinvoĉe. La tria, de kiu oni havas nur du versetojn je kvar voĉoj, estas de Francysco Guerrero de Sevilo, poste sekvas aliaj du versetoj je kvar kaj kvin voĉoj de Palestrina.

La kvina Miserere estas de Teofilo Gargano, kiu aniĝis en la kolegio de kapelokantoroj je la 1-a de majo 1601. La sesa Miserere estas de Giovanni Francesco Anerio. Felice Anerio estas la aŭtoro de la sepa. Tiu ĉi komponisto estis la unua, kiu verkis la lastan verseton uzante naŭ voĉojn. La oka, laŭ kvalito malsupere al la antaŭenantaj, estas de nekonata komponisto. La naŭa Miserere estas formita el la du jam cititaj versetoj de Palestrina kun aldono de du pluaj versetoj je naŭ voĉoj de Giovanni Maria Nanini. La deka, kvarvoĉa kun lasta verseto je ok voĉoj, estas de Santo Naldini, Romano membriĝinta la kolegion je la 23-a de novembro 1617. La dekunua kvarvoĉa kaj la lasta verseto je ok voĉoj estas de Ruggiero Giovannelli, membriĝinte je la 17-a de aprilo 1599. La dekdua, alterne kvar- kaj kvinvoĉa kun lasta verseto je naŭ voĉoj, estas tiu de Allegri. La kutimo verki Misereri por la Sikstina Kapelo ĉesis ekde tiu momento, ĉar oni trovis tiun „Miserere“ de Allegri tiom bela, ke oni ne kredis ke iu ajn komponisto povus krei pli belan. Ĝi sekve estis reviziita kaj pliperfektigata far‘ de diversaj kantoroj kaj komponistoj, kiu aldonis ĉion kion ili kredis pli taŭga por kontentiga realigado.

Tiun ĉi muzikaĵon oni kantis dum la matenoj de la Sanktaj Merkredoj, kaj la Ĵaŭdojn estis kutime kanti kaj la Miserere de Felice Anerio kaj tiun de Naldini. Ju pli oni ĝuis la belecon de la verko de Allegri, des pli oni trovis enue kaj malinterese prezenti tiujn de aliaj. En 1680 oni ricevis „miserere“ de Alessandro Scarlatti, kiu verkis ĝin dum li laboro en la kapelo, sed la komponaĵo seniluziigis la atendojn, tamen estis respekte akceptita pro la reputacio de sia aŭtoro kaj prezentata la Sanktan Ĵaŭdon kune kun tiuj de Anerio kaj Naldini. En 1714 Tommaso Bai, kapelmajstro de la Vatikano, skribis novan Miserere alternative je kvar kaj kvin voĉoj kun la lasta je ok, laŭmodele de tiu ĉi de Allegri ,kaj tiun ĉi komponaĵon oni opiniis tiom bela, ke ekde tiam oni ĉesis kanti laMiserere de Anerio kaj de Scarlatti, prezentante nur tiujn de Allegri kaj Bai dum la tri matenoj de la Tenebro ekde 1714 ĝis 1767. En 1768 Giuseppe Tartini, fama violonisto, donacis al la kapelo Miserere, kiun li estis komponinta kiel versetoj je kvar kaj kvin voĉoj kaj la lasta je ok voĉoj, kies muziko estas diversa en ĉiuj versetoj. Ĝi estis realigita samjare, sed ĝi ne povis domini kompare kun tiuj de Bai kaj Allegri kaj estis rifuzita por ĉiam. En 1777 Pasquale Pisari laŭpete de la kapelaj kantoroj komponis novan Miserere kun muziko diferenca de verseto al verseto, kiel Tartini jam faris tion, kaj travivis saman sorton, pro tio ke inter 1778 kaj 1820 la misereri de Bai kaj Allegri estis la ununuraj, kiun oni prezentis. Kontraŭ eksplicita peto de Pio la 7-a la abato Baini en 1821 skribis ankoraŭ plian, kiun oni prijuĝis kiel prezentinda kune kun tiuj de la du malnovaj komponistoj.