Gregorio Palamas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
KRISTANAJ TEOLOGOJ
“GREGORIO PALAMAS”
La plej antikva bildo de Palamas (Monaĥejo Batopaidi de Monto Athos).
sekso = viro
nomo = Gregorio Palamas (grekalfabete: Γρηγόριος Παλαμάς)
naskiĝodato = 1296
mortodato = 1359
notoj = monaĥo kaj ĉefepiskopo
venerita = precipe ĉe la orientaj kristanaj eklezioj
nacia = greka (bizanca imperio)
incipit = Palamas estis monaĥo de Monto Athos, teologo kaj mistikulo, fariĝis ĉefepiskopo de Tesaloniko. Li estas konata kiel eminenta epigono de la hezikasma teologio kaj kelkaj liaj verkoj kontribuas formi la Filokalion. Li veneritas kiel sanktulo ĉe ĉiuj kristanaj eklezioj.

Gregorio Palamas estis kristana teologo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Origine nobelfamilie (1296), Gregorio Palamas havis kiel patro membron de la bizanca kortego kaj senatano. Tiu patro, imitinte la monaĥan vivostilon, praktikadis ankaŭ dum sia laboro la hezikasman preĝon. Bedaŭrinde, li forpasis ege frue: kiam Gregorio ĵus atingis la sepjaran aĝon. Gregorio, spite de sia infanaĝo, estis alproksimiĝinta al la monaĥa medio, al majstroj kaj spiritaj patroj: tiu unua pereduka formiĝo metis la bazojn por la tuta lia estonta vivo kaj teologia-mistika pensado. Li estis direktita al studoj pri retoriko kaj filozofio ĉe la filozofo Teodoro Metokita kie li gajnis bonegajn poentojn taŭgajn por malfermi al li la karieron en la imperia administracio.

Tamen, li sentis ke sia vivo povis trovi plenan kontentigon de ĝiaj aspiroj nur en la monaĥa vivo kaj, ĉirkaŭ 1316, li decidis forlasi la mondaĵojn kaj adheri al monaĥejo liberiĝante de la insistaj familiaj obstakloj en maniero tute... siatempa: li proponis al sia patrino, al la du fratoj kaj al la servistaro ke eĉ ili eniru monaĥejon por resti kune kun li. Tiel, li retiriĝis sur la Monto Athos kaj havis kiel unuan spiritan majstron Theolepto (1250-1324/25) kiu sekve estis metropolito de Fidaldelfio de Minora Azio. La juna monaĥo estis multe influita de tiu majstro kiu lin enmetis en la gustadon de la praktiko de la Preĝo de la Koro

Apenaŭ dudekjaraĝa, Gregorio translokiĝis ĉe la monaĥejon de monto Papikion en Makedonio. En tiu regiono troviĝis monaĥa komunumo de neortodoksaj Mesalianoj[1] kun kiuj li kontaktis kaj sukcesis kelkajn altiri al la ortodoksio.

En 1317, Gregorio, kune kun du kunfratoj, revenis al la “Sankta Monto”, kie subgvide de anakoreto Nikodemo unuatempe, duatempe ĉe Granda Lavra, sekve ĉe la ermita komunumo nomata Glossia[2], kie kondukis monaĥan vivon Gregorio Sinaita kaj Kalisto (kiu poste estos elektita patriarko de Konstantinopolo).

En 1325 Gregorio Palamas forlasis la duoninsulon pro la piratoj. Li dezirus translokiĝi al Jerusalemo sed lia vojaĝo blokiĝis en Tesaloniko, kie li estis ordenita sacerdoto. Post vizitoj al diversaj monaĥejoj, en 1331 li revenis al Monto Athos, en la skito[3] de Sankta Saba, najbare de la Granda Lavra. Ĉi tie li komencis kompili sian unuan verkon. Dum kelke da tempo li egumene prezidis la monaĥejon de Esfigmenu, kiu tiutempe gastigadis komunumon de 200 monaĥoj.

En 1335 dum reflamiĝis la “hezikasma polemiko” kun Barlaam el Kalabrio[4] li revenis al Skito de Sankta Saba.

En 1342 dumvojaĝe al Konstantinopolo Gregorio Palamas estis arestita kaj procesita kaj kondamnita pro la ideoj de siaj verkoj. Li restis en la imperiaj karceroj laŭ kvar jaroj. En kaptitejo li povis surpaperigi diversajn siajn verkojn.

En 1347 estis kunvokita, iniciate de la imperiestrino Ana, koncilio en kiu la ideoj de Barlaam kaj de aliaj filozofoj estis kondamnitaj, dum Gregorio Palamas rehabilitita kaj rerajtigita disvastigi siajn ideojn. En tiu sama jaro Gregorio estis konsekrita metropolito de Tesaloniko; sed li sukcesis establiĝi nur ĉe la finiĝo de 1350 aŭ ĉe la komenciĝo de la sinsekva jaro post kiam ĉesis la insurekciaj ribeloj de la zelotoj de Tesaloniko, speco de sendependisma partio en kiu partoprenis ankaŭ monaĥoj. La polemiko ĉirkaŭ la ideoj de la filozofo ne senfajriĝis kaj 1351 estis kunvokita kroma koncilio kiu reasertis la ortodoksecon de la palamasaj ideoj. La Bizanca Eklezio inkluzivis en sian Synodikon (koncilia dekretaro) teologiajn esprimojn de la palamasaj verkoj.

Sekve Gregorio estis kaptita, kaj restis enprizonigita laŭ unu jaro, de Turkoj kaj liberigita, post pago de elaĉeto per nomo elpoŝita de Serboj. En 1355 li revenis al Tesaloniko kie li restis ĝis la morto. Li estis entombigita en la katedralo de la sama urbo. En 1368 liaj korpaj restaĵoj estis lokigitaj en la preĝejo al li dediĉita, kie li estas daŭre amase venerita.

Ĝeneralaj linioj pri la penso de Gregorio Palamas[redakti | redakti fonton]

Gregorio Palamas neniam sin proponis kiel pensulo, filozofo aŭ teologo akademisence. Laŭ li kulturo havas ja jes gravan funkcion, sed la kristana praktikado kaj la pridia kompreno estas senfine supera. Gregorio skribas: “Temas pri scio pli alta ol tiu pri la naturo, astronomio kaj pli alta ol tiu pri la tuta filozofio rilata al ili, ne nur scio pri Dio kaj scio de la homo pri si mem kaj lia propra ordo sed ankaŭ ke nia intelekto estas konsciigita pri sia febleco. [...] Fakte, intelekto konscia pri sia febleco jam ekenvojaĝas trovi el kie povas veni la savo, alproksimiĝas al la lumo de vera scio kaj ricevas veran saĝon, kiu ne dissolviĝas en tiu ĉi sekularaĵoj”. [5]

Li pardonpetas kiam diras ke mem povus verki retorikostile kaj mirigi siajn aŭskultantojn sed, male, li opiniis oportune eviti ĉion tion. Kun la kulturo tiu “pensulo” havas apartan rilaton: ”La profana eduko utilas por la prinatura kono, sed neniam kapablas fariĝi spirita, ĝis kiam ĝi ne kuniĝas kun la kredo kaj la amo de Dio, aŭ eĉ plibone, ĝis kiam ĝi ne estas regenerata per la amo kaj graco kiu en ĝi manifestiĝas".[6].

Ekzistas insista skolo kiu emas legi en la Patroj de la Eklezio, kaj sekve ankaŭ en Palamas, filozofiajn influojn de aliaj pensuloj, kristanaj aŭ nekristanaj. Palamas estis granda ŝatanto de Pseŭdo-Dionizo la Areopaga: facilas, do, atribui al li novplatonan pensadon. Gravas atentigi, tamen, ke spite de elementoj kaj terminoj de filozofia origino, Gregorio preferas distanciĝi el filozofio eĉ kiam li per ties konceptoj kaj terminoj starigas sian tutalian konstruaĵon. Ne malsame ol diversaj Patroj. “Per la sola racio neniam eblas koni la revelaciitajn verojn”. [7]

La distanciĝo el la filozofio kaj kulturo, intencitaj kiel forigilo el la kristana enmensigo, klarigas ankaŭ lian malinklinon verki kaj publikigi siajn rapsodajn kaj hazardajn verkojn. Li komencis kompili siajn verkojn nur kiam li estis devigita sin defendi. Lia penso, do, dedukteblas el liaj verkoj naskiĝintaj por defendi la monaĥismon kaj la “preĝpratikaĵojn” de la monaĥoj “Athosanoj”. Palamas, do, ekverkas nur por rebati la opiniojn de la monaĥo-filozofo alveninta Konstantinopolon: Barlaam el Kalabrio.

Barlaam atingis Konstantinopolon unuavide pro kredaj motivoj, opiniante ke la grekoj estis konservintaj kristanan puron jam perditan ĉe la latinoj. Unu el liaj traktadoj, fakte, koncernas ĝuste la defendon de iuj prikredaj pozicioj de la grekoj. Ĵus alveninta la imperian ĉefurbon li komencis instrui filozofion ricevante atenton kaj laŭdon ĉe elito kiu ekmalkovris la antikvajn klasikojn. Tiam alvenis al liaj oreloj ke iuj monaĥoj faris strangajn preĝpraktikojn en la Monto Athos, li volis tien iri por persone konstati la aferon. En Athos, eble li ricevis malklarajn informojn kaj revenis al Konstantinopolo kun skandalo en la menso: kaj kun intenco denunci demona kion li konstatis. Li tuj iniciatis disvastigi siajn juĝojn altirante al si la atenton de Palamas. Tiu ĉi dekomence estis milda kaj konsilis al sia interparolanto limiĝi al la sola filozofio kaj rezigni invadi la kampon ne apartenantan al lia kompetento. Barlaam, tamen, ne rezignis kaj, per filozofiaj argumentadoj, reproponis siajn akuzojn laŭ maniero ankoraŭ pli akra kaj konvinkta. Nur tiam la polemiko flamiĝis.

La polemiko inter la du revestas intereson kiu ege superas la kontraston de ideoj inter du pensuloj. Jen la fonto de ilia kontrasto.

Koncepto pri Dio[redakti | redakti fonton]

Barlaam iusence estas konsiderinda humanisto, reprezentanto de nova sentemo, de nova maniero observi la mondon kaj la aferon religian. Kiel tia, li decide antaŭmetis la novplatonisman filozofion (ene de kiu li interpretis Pseŭdo-Dionizon la areopapagan). Barlaam signas rigidan distingon inter la nekreita regno (de Dio) kaj la homa menso kia tia. Li formulas specon de “agnostikismo” pro tio ke li pritraktante la dian esencon en si mem konkludas ke ĝi estas nekonebla. Ekzemple, ĉar laŭ li, finfine, la dia regno estas nealirebla por la homa racio, estas sensenca la dogma kontrasto inter Oriento kaj Okcidento rilate la “Filioque”.

Scio pri Dio[redakti | redakti fonton]

Barlaam komencas metante, rilate la scion pri la mondaj realoj, Platonon kaj Aristotelon sur la sama nivelo en kiu la teologio metas la Biblion kaj la Patrojn de la Eklezio. Laŭ li eblas “koni Dion nur pere la kreita mondo dum la “negativaj” asertoj pri Dio, esprimitaj de Pseŭdo-Dionizo, utilas nur por determini tion kio Dio ne estas. [8]. La kalabriano opiniadis ke, finfine, la studo kaj ekscio estus pli gravaj ol la preĝo kaj kontemplo. Kohere kun tio, li juĝadis tempoperdo, tiu ŝtelita al la studo, la vivostilo de la monaĥoj de Monto Athos, tute encentrita sur la preĝado "hezikia". Barlaam ridindigis la hezikiajn monaĥojn ilin difinante "omfalompsiĥoi", nome personoj situigantaj la prezentiĝon de la animo en la umbiliko. Barlaam oponis “hezikianojn”, ilin akuzante esti mesalianoj, tio estas pri pretendo vidi la Dian Esencon per la okuloj de la korpo, afero neata eĉ de Platono.

Gregorio Palamas ekdefendas hezikasmon kaj, sekve, rebatas ke la profetoj havas gradon de scio pri la dia koncepto kiu ne povas esti eĉ minimume komparata kun tiu de la filozofoj, ĉar nur la profetoj povis reale Lin (Dion) vidi kaj senti en sia koro dum la filozofoj Lin povis nur konjekti. Tio kion la homo povas vidi pri Dio ne estas Dio en si mem (Lia substanco) sed Liaj efikoj. Krome, “la homo ne kapablas ascendi al Dio el la kreita realo ĉar ne eblas iu ajn komparo inter kreita kaj kreinta. Malgraŭ tio, homo, pergracie, povas havi sperton pri la nekreita kaj eniri en komunion kun Dio kiu al li riveliĝas. En la Palamasa sistemo estas radikale ekskluzivita la “barlaama agnoskismo”,

Ĉirilate jen pluaj precizigoj:

“Nek utilas nek oportunas, eĉ male estas tro danĝera por ĉiuj serĉi en la vortoj la aĵojn superajn al la vortoj mem, ĵeti la misteraĵon al la neeruditoj, konfidi tiujn temojn al la oreloj kaj kompreno de infanoj, inciti laikojn kontraŭ la monaĥoj kaj krei okazojn de ne malmulta konfuzo en la Eklezio de Kristo” [9].

Tiuj vortoj montras la profundan malsamecon en la pensado de la du homoj: la unua, filozofo Barlaam, nutris grandan fidon en la racio kiu kapablis resuriri al Dio startante el la kreitaj realaĵoj. La dua, la mistika Gregorio, ekvidis en la racio limojn kiam temis paroli pri Dio, ĉar tiu staras trans la konceptebla kaj humane neimagebla; la unua fidas la racion sed konkludas ke pri Dio eblas difini nenion, la dua, kiu ne fidas al la racio, opinias ke la racio per la revelacio kapablas multe diri pri Dio. la unua imagis utila la kuntrenon de la popolo, la dua konvinkitis ke certaj temoj bezonas prudenton kaj profundan spiritan formadon por esti alireblaj. La unua provokis distancon inter la mondo de la monaĥoj kaj tiu de la laikoj, kvazaŭ tiuj estus postlasaĵo de epoko jam preterpasinta; la dua ne metis diferencon inter ambaŭ se konsideri ke la monaĥoj estas nenio pli ol laikoj kiuj vivas radike la postulojn de la bapto.

Rilate la problemon de la eblo flanke de la homo maturigi scion pri Dio, transcenda kaj substance nekonebla, Gregorio distingis “koni Dion en lia esenco” (greke: ousia) kaj “koni Dion en liaj “energioj” (greke: energeiai), tradukeblaj per “manifestacioj! aŭ “aktivecoj”. Gregorio konservis la konvinkon ke neeblus perscie atingi Dion en Lia esenco (nome kio estas Dio en si mem kaj per si mem), sed akceptis la eblecon Lin koni en liaj verkoj pro tio ke Dio riveliĝis kaj volis la enkarniĝon de sia Filo. En sia argumentadoj Palamas baziĝis sur la doktrinoj de la Patroj de la Eklezio kiuj lin antaŭis, aparte sur la Kapadokaj Patroj ĝispunkte ke, laŭ iuj, li skizas, eĉ ripetas, la penson de la tuta patristiko.

La filozofiaj vidpunktoj de Barlaam, estis definitive forigitaj en du koncilioj en 1341[10], ambaŭ plenumiĝintaj en Konstantinopolo. Post tiu kondamno li revenis al Italio, estis, iniciate de la papo, elektita episkopo de Gerace kaj, fine, papa ambasadoro en Konstantinopolo por prepari unuigon de la du ekleziaj stumpoj. La intertrakto fiaskis. Laŭmallonga tempo Barlaam estis ankaŭ instruisto de Petrarca pri la greka lingvo. La kondamno koncernis lian juĝon pri “Preĝo de la koro” kaj Hezikasmo; rilate aliajn ideojn ili trovis konsenton en Okcidento.

Gregorio fininte la diskuton kun Barlaam, devis konfrontiĝi kun la monaĥoj Gregorio Akindinos kaj kun Niceforo Gregorio (Gregoras). Por plikomplete kompreni tiujn polemikojn, oni aldonu ke en Konstantinopolo la teologiaj pozicioj vekis ankaŭ politikajn eĥojn, kunvolvante kortegajn altrangulojn kaj la imperiestron mem. Tio helpas kompreni la kompleksecon de la temoj kaj la daŭrigon de tiuj.

Akindinos, jam amiko de Palamas, ne sukcesadis toleri iujn pasaĵojn de la Palamasa penso ilin taksante kontraŭaj al la doktrinoj de la Patroj. Laŭ li, la Palamasa teologio inokuladis danĝerajn ennovaĵojn kaj li eksplikis la terminojn “esenco” kaj “energio” kvazaŭ en Dio estus dualo supera kaj dio malsupera. Tiu distingo kolizius kontraŭ la tradicio kaj povus kredigi plurecon de dioj. Aliflanke, Akindinos povis sin konsideri apartan specon de ante litteram tradiciisto: li praktikis omaĝon pure statikan al la patristikaj verkoj, dum Palamas sukcesadis ilin interpreti per nova lingvaĵo restante fidela al la aliaj asertoj. Necesas precizigi tiurilate ke Gregorio Palamas, parolante pri “dio supera” kaj “dio malsupera” kopiis tiajn esprimojn el la Corpus Dionysianum. “Tiu distingo devas esti komprenata en la senco ke "Tiu kiu sin manifestas antaŭas kaj restas super sia manifestiĝo mem"[11]

Palamas respondis al tiuj obĵetoj per kompilado de longaj kaj ellaboritaj verkoj. Ni, do, ekzamenu iujn trajtojn de lia penso: mistiko, antropologio, teologio kaj ekleziologio.

Gregorio Palamas

Mistiko[redakti | redakti fonton]

La teologia penso de Palamas estas intime kunigita kun la kristana sperto kaj, do, kun la mistiko. Lia mistiko ne estas teorio aŭ simpla filozofio kaj nek, des malpli, penso laŭmatrice “novplatonisma”, same kiel unuavide povas ŝajni. Inter la du pensaj sistemoj abismas malsameco. Klaras Palamas: nur la homo spirita povas esti la transdonanto de la spirita tradicio havanta profundan ligon kun dogma tradicio al kiu li konstante suriras. Homo kiu surbaze de pura logiko intencas tion fari, devojigas. Tia homo difinindas “psika” nome intelektulema (= kaptite de si mem). Gregorio pri tio ne hezitas: “Kiu fidas siajn rezonadojn kaj esplorojn pere de tiuj, pro tio ke li opinias trovi la tutan veron per distingoj, silogismoj kaj analizoj, tiu povas nek koni la spertojn de la spirita homo, nek kredi en ili. Efektive, tiu ĉi estas “psika”: sed kiu estas “psika”, aldonas Palamas, nek ricevos la manifestaciojn de la Spirito, nek povas ilin realigi: tial, kiu ilin ne konas kaj en ili kredas, kiamaniere povos ilin igi koneblaj kaj kredeblaj, konfrontiĝante kun ili? Pro tio, se iu instruas pri la sobreco sen la ‘hezikio’, sen la sobreco de la intelekto kaj sen la sperto de ĝiaj spiritaj kaj afinaj efikoj, se, male, iu konformiĝas al siaj rezonadoj kaj provante per ĉiuj vojoj esplori per la vorto la bonon superan al vorto mem, estas evidente falinta en ekstreman frenezon kaj, en tia lia ‘saĝo’, mense alienulas ĉar stulte supozis povi analizi per la natura scikapablo la manifestaciojn kiuj estas superaj al la naturo kaj la profundecojn de Dio konitaj nur de la Spirito. [12].

Konfrontiĝante kun Barlaam, Palamas moviĝas ĉiam kun jena perspektivo: li startas ĉiam el la spirita sperto. Kaj okazas pro tio ke li defende subtenas la eblecon por la monaĥoj sperti la ĉeeston de Dio subforme de lumo nekreita kiu, reale, estas la “energio” de la Dia Graco. Por tion pravigi kaj akceptigi li alkroĉiĝas al la fama biblia pasaĵo de la Transfiguriĝo en kiu la disĉiploj, Petro kun Sankta Johano la Evangeliisto kaj Jakobo la pli juna, proprokule vidante la transfiguriĝon de Jesuo sur la Monto Tabor, efektive ili vidis la nekreitan lumon de Dio. Ankaŭ aliaj povos atingi, en apartaj cirkonstancoj, la vizion de la sama nekreita lumo. Tiu “lumfanio”, ĉiam senpage donacita de Dio, postulas la praktikon de la monaĥa asketismo en la “ekzikio” (trankvileco) kaj en la daŭra preĝo de la koro. Ĉiuj asketuloj pasas tra tri stadioj: la purigo, la lumigo kaj la diigo. Tiuj stadioj atingeblas en la harmonia kunlaborado kun la dia Graco, sen iu ajn aŭtomatismo aŭ mekanismo. La diigo, nome la supera stadio, kuntrenas la kompletan komunion kun Dio kaj la riveliĝon de Dio al la homo ĉiam en tiu-ĉi vivo, kvankam en maniero ne permanenta.

Necesas rimarki ke la kritikantoj de Palamas ne ĉiam kontraŭis lian mistikon. Akindinos kaj Palamas jam havis la saman hezikian majstron: Teolopto el Filadelfio. Ilin dividis la Palamasa dirmaniero netradicia kaj ŝajne inklina igi Dion iamaniere spertebla, kiu certe incitas la konstantan teologion, aparte tiun de okcidentaj teologiistoj.

La mistikismo de Palamas ne estis konsiderita en Okcidento, pro ĝiaj teologiaj premisoj (la distingo de “energio” kaj “substanco” en Dio), kiuj, tiam oni pensadis, minus kaj negus la dian simplecon per kiu Dio povas esti nenio alio ol pura substanco ekskludanta, tial, ĉiun ajn disdividon. Tiusence, evidentiĝas malfacile sanebla la kontrasto kun la aŭgustena-tomisma filozofia-teologia doktrino.

Antropologio de Gregorio Palamas[redakti | redakti fonton]

Gregorio Palamas ne elpensis sistemecajn priteologiajn traktadojn, dividitajn laŭ specifaj temoj. Kiam li troviĝis antaŭ problemon kiu urĝu tujan respondon, li alfrontis la temon. Pro tio, por aliri lian koncepton pri homo, nome lia antropologio, ni estas devigitaj ekzameni la tuton de lia verkoj. Laŭ Palamas, la homo estas komponaĵo de materiaj realaĵoj (korpo) kaj realaĵoj spiritaj (animo kaj spirito). Tamen, pruvinte ke la homo estas farita por Dio, li subtenas ke ĉiu lia ero povas diiĝi, inkluzivita la korpo. Rilate tion Palamas asertas: “La spirita ĝojo kiu el la intelekto atingas la korpon, neniel malplibonigita pro la komunumo kun la korpo, transformas la korpon mem kaj igas ĝin spirita, kaj ĝi forpelas la aĉajn karnajn apetitojn kaj ĝi ne plu humiligas la animon, sed sin levas kun ĝi, ĝispunkte ke la tuta homo fariĝas Spirito, kiel estas skribite: ‘’’Kiu estas por la spirito estas Spirito’’’. Sed tio klariĝas nur per la sperto” [13].

Tamen, la homo ne kapablas atingi Dion per la nura racia penso (la tieldirita "dianoia") kaj okazas pro tio ke Palamas oponas Barlaam. Tamen, la homo povas intuicii la dian ĉeeston per la ero pli alta de sia inteligento (la tieldirita “nous"). La "nous" estas speco de “spirita okulo” kiu povas esti purigita por alproksimiĝi al tio kio estas dia, ĝin travidi kaj ĝui. La "nous", aŭ spirita intelekto, post esti deiĝinta el ĉiuj ligoj ĝin torporigantaj (la pasioj kaj la mondumecaj allogitecoj), eniras la “koron”, nome la plej intima realo de la homo, kaj okazas tie ke, kun la dia graco, estas deigita kaj “ekbrilas”. La hezikasma preĝo grave rolas en tiu malsupreniro de la "nous" en la koron. Se brilas la interna okulo, ankaŭ la tuta korpo loĝas en la lumo. Tiusence li interpretas la faman psalman versegon “Kaj en via lumo, ni vidas la lumon” (Sl 35,10).

"Kontraste kun Barlaam, kiu emis tute elimini la pasiecojn de la animo (influite de novplatonismo), Palamas ne provis la neniigon de tio kio estas ligita al la korpo (koleriĝemo kaj voluptemo), sed, prefere, ĝin igi servisto de la bono kaj amo”."[14].

Palamas konstruas, aŭ malkovras, antropologion dinamikan: ĝi havas aspekton ligitan al la bildo de Kristo, la homo nova, kaj aspekton triunuecan. Rilate tiun lastan, “sublume de la revelacio, la homa naturo estas ‘nature triunua’ post la Supera Triunuo, ĉar, malsame ol ĉio kreita, ĝi estas farita laŭ lia bildo, nome kunmetaĵo de intelekt(nous), nome intelekto-(logos), kaj de spirito(pneuma)”. (Teologiaj kaj fizikaj ĉapitroj, 40, PG 150, 1148 C).

La Palamasa antropologio, repreninte la klasikajn asketajn konceptojn, estas animita per profundo optimismo ĉar al la homo estas donita la eblon esti “ontologie similigita al Dio per la dia Graco. Li alvokas, ĝin adaptante al siaj epoko, la faman moton de Atanazio el Aleksandrio: “Dio fariĝis homo por ke la homo fariĝu dio”. [15].

Tiu genro de antropologio optimista ne estas multe akceptita de tiu kiu sin movas kun la filozofiaj-tomismaj premisoj[16] kaj estas absolute ekskluzivigita en la premisoj de la Lutera kaj luterana penso (laŭ kiuj la homo povas nur esti justigita ĉar nesaneble pekulo kaj do fora el Dio: liaj pekoj povas esti ja jes pardonitaj sed ne forstrekitaj).

Preĝejo Metropolitana de Sankta Gregorio Palamas en Tesaloniko, kie konserviĝas liaj korpaj relikvoj.

Teologio de Palamas[redakti | redakti fonton]

El tio supre skizite aperas ke la teologio de Palamas ripetas tiun monaĥecan ĉar ĝi energie substrekas la neceson de la asketo. Teologo ne estas tiu kiu verkas sed, antaŭ ĉio, tiu kiu vidas, spertas, “ardas” pro la dia ĉeesto en la animo. Alikaze li estas ne teologo sed pura akademiano. Por atingi la teologion, tiu homo devas trapasi la purigon de la sensoj kaj pro tio asketo kaj teologio intime ligiĝas.

Palamas ne disvolvas paroladon pivotigitan ĉirkaŭ la sakramentoj kaj ilia uzo en la kristana vivo, kiel faras, ekzemple, Nikolao Kabasilas lia samtempulo. Li koncentriĝas en la konservado de la bazoj de la kristanaj spertoj kiuj “povas esti endanĝerigitaj de iu teologio raciiga”.

Utilas, ĉipunkte, pliekspliki ĉar estas ĝuste sur tiu apartaĵo ke disvolviĝos la malsama religia sensemo inter Oriento kaj Okcidento.

Laŭ Palamas la historio de la savo estas procezo en daŭra realiĝo: Dio aktivas ĉiumomente en la mondo pere de diaj energioj. Estas la diaj energioj kiuj plu ekzistigas la mondon, agadas en la homo, lin konvertas kaj lin altiras al Dio. Ene de tiu kadro ĝenerale situas la laŭsakramenta vivo: la fidelulo en la momento en kiu ricevas la sakramentojn (aŭ misterojn) partoprenas specialmaniere la diajn energiojn kiuj trapenetras la realaĵojn. La vivo kiun Dio donas pere de la sakramenta agado devenas de Li mem kaj do estas nekreita ago: “Ĉiuj aĵoj kiuj ĉi-kaze estas donitaj de Dio al ni - diras Palamas – estas nek eroj, nek ĉiu el ili estas kreitaĵo” [17]. Do, Dio donas reale sin mem, ne sian kreitan efikon: punkto tiu kiu distancigas Palamason el la teologia vidpunkto aristotela-tomisma inkliniĝanta al pli precizan distingon inter Dio kaj liaj donacoj.

Krome, la palamasa mistikulo estas ricevanta la agadon de la tri diaj personoj, kies efikojn li inspire priskribas. Pro tio oni diras ke lia teologio estas Triunueca; plue li ne ignoras la eklezion kvazaŭ mistikulo estus dehokita el la videbla ekstera aparato, volita de Dio. Jen lia ekleziologio:

Ekleziologio de Palamas[redakti | redakti fonton]

La Eklezio en Palamas ne estas konsiderata subaspekte de la leĝo kaj kiel institucio; laŭ li, ĝi estas, precipe karismeca realo: la komunumo de la sanktuloj diigitaj'.

Ĝi estas deponprenanto, pli ol de paroladoj pri dogmoj, de vero naskiĝanta el la sperto. Dehaki la veron el la sperto multe danĝeras kaj misformas la realon de la Eklezio. En tiu senco, Gregorio Palamas devis havi klare antaŭ si la vortojn de alia mistikulo, Niceta Stethatòs de la 11-a jarcento, laŭ kiu laiko aŭ monaĥo aŭ diakono plenplena de la dia graco valoras pli ol episkopo kiu preterlasus sian sanktiĝon.

Okazas ke nur konsiderinte tiun karisman superecon ke ni kapabliĝu kompreni la terminojn ŝajne “anarkiajn” de la ekleziologio de Palamas: “Ĉar, do, en Kristo Jesuo estas nek viro ne virino, nek greko nek hebreo, sed ĉiuj estas unusola realo, laŭ la dia apostolo, tiel en Li ne estas nek kiu komandas, nek la komandato, sed ĉiuj, pere de lia graco, ni estas unusola realo per la kredo en LI...” [18].

Ĉiam la karisma supereco, kiu emfazas la sperton, igas proklami, ekzemple, la sakramentan gracon nekreita (dum laŭ tomismo, la graco, malgraŭ ĝia supernatureco, estas difinita kreita [19]. Laŭ li, la Eklezio estas vere reprezentita de tiuj kiuj spertis tian gracon.

Tamen, Palamas provas eviti la redukton de la Eklezio al anarkio ĉar eĉ mem ekzercas la aktivecon de episkopo. Okazas ke la urĝo de la persona sanktiĝo puŝas lin duarangigi la aspektojn jurajn en la Eklezio, kiuj (kaj tio estas lia intenco) devas kunvivi kaj esti nutritaj de la karisma elemento.

La sacerdota funkcio en la Eklezio havas rolon medicinan. La sacerdoto, krom administri la medicinojn de la Graco, estu scianto de la vojo kiu kondukas al Dio kaj antaŭu la fidelulojn laŭ tiu vojo. Malkaze, li ne transdonas la apostolan karismon. Lia rolo ne estas tiu de pura instruisto sed tiu de viva atestanto. Pro tio li instigas la fidelulojn serĉi tiajn pastrojn, aparte unu el kiu alprenis la vojo al la viva Kristo.

Tiu koncepto pri karisma eklezio pivotas ĉirkaŭ la sperto de la sanktiĝo. Kaj ĝuste pro tio okazas ke la Eklezio ne povas esti esprimo de simpla demokratio, de formala konvencio de iu homa plejmulto. Gregorio Palamas, eĉ kiam li havas kontraŭ la tuta mondo kaj viva enprizonigita en karcero, sentas ke mem apartenas al la Eklezio laŭ la sama maniero per kiu al ĝi apartenis Sankta Maksimo la Konfesanto kontraŭa al la MonovolismoSankta Atanazio el Aleksandrio kontraŭa al la arianismo.

La koncepto pri Eklezio ellaborita de Gregorio Palamas forte influas eĉ hodiaŭ en la Kristana Oriento, kaj ne nur, dum en Okcidento oni emfazas samtempe ankaŭ la aspekton institucian kaj juran.


Studoj pri Palamas[redakti | redakti fonton]

MEYENDORFF JOHN, Introduction à l’étude de Grégoire Palamas, Éditions du Seuil, Paris, 1959, p. 11. Laŭ tiu esploristo, malsame ol la mezepoka Okcidento, kiu organike evoluis kaj progresive al la modernaj tempoj, la bizanca Oriento ne havis rektajn heredojn kapablajn antaŭenirigi la bizancan kulturon: Turkoj mortigis ne nur imperion sed precipe kulturon. Nur en Rusujo naskiĝis io disvolviganta entreprenojn kiel tiu de G. Palamas. Preskaŭ ĉiuj verkoj de Palamas, kiam verkis tiu aŭtoro, estis ankoraŭ neeldonitaj.

Kromaj, sed kelkaj antaŭaj, studuloj pri Palamas estis: Jean Boivin (17-a jarcento), Porfirio Ouspensky, Polihronij Syrku (19-a jarcento), Mons. Louis Petit, Martin Jugie, Vitalien Laurent, Rodolphe Guilland, Raymond-Joseph Loenertz, Giovanni Schirò (20-a jarcento).

Inter ĉiu elstaris Martin Jugie. Guste pro tio ke lia penso ne estis plenkompleta kaj sistema, li sinsekve alportis diversajn klarigojn, en kiuj Palamas ŝajnas (laŭ Jugie) “trouzi la aŭtoritaton de la Patroj” kaj inspiriĝis al konceptoj platonizantaj. La palamasa diskuto estas natura disvolviĝo de la instruoj grekaj-patristikaj, en kiuj pli elstaraj la mistikaj elementoj en la priskriboj de la rilatoj de la kristkredanto kun Dio.

En 1991 Amphilokios Radovic prezentis “La mistero de la Sankta Triunuo en Gregorio Palamas” en kiu estas elstarigita la persona rilato inter la tri diaj Personoj kaj la asketulo. Kelkaj jam parolis pri nepersona rilato, atribuante al Palamas tiun ekstercentraĵon kiu kontraŭus lian koncepton pri “preĝo de koro”.

Estas ankaŭ studuloj “konraŭpalamasaj, Unu el tiuj estas Juan Nadal Cañellas [20]. Alia simila estas kapucena episkopo Yanni Spiteris [21].

En priteologiaj fakultatoj de Grekio notiĝas granda estimo kaj elastarigo de la penso de Palamas kvankam, laŭ fakuloj, ankoraŭ ne vidiĝaras sistemajn studojn.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Primaraj fontoj. Verkoj tradukitaj al la latina, itala aŭ angla aŭ franca aŭ hispana... lingvoj. Por titoloj kaj tekstoj de ok verkoj en la origina greka lingvo oni vidu [1].

  • GREGORIO PALAMAS, Defendo pri la hezikasmaj sanktuloj, (zorge de Renato D'Antiga), Edizioni Messaggero, Padova 1989.
  • GREGORIO PALAMAS, Li mallevis la ĉielojn kaj malsupreniris. Homelioj, Qiqajon, Magnano 1999.
  • GREGORIO PALAMAS, Akto kaj dia lumo. Filozofiaj kaj teologiaj eseoj, zorge de Ettore Perrella, Bompiani, Milano 2003.
  • GREGORIO PALAMAS, De la superesenco al la esenco. Refutoj, diskutoj, konfesiaj skriboj, dokumentoj el enprizonigo inter turkoj, zorge de Ettore Perrella, Bompiani, Milano 2005.
  • GREGORIO PALAMAS, Kio estas Ortodoksio. Ĉapitroj, priasketaj skriboj, leteroj, homelioj, zorge de Ettore Perrella, Bompiani, Milano 2006.

Akcesoraj fontoj:

  • MEYENDORFF JOHN, A study of Gregory Palamas, Translated by George Lawrence, 1964.
  • SCAZZOSO PIERO, La teologia di san Gregorio Palamas, Istituto di studi teologici ortodossi S. Gregorio Palamas, Milano 1970.
  • MEYENDORFF JOHN, St. Gregory Palamas and Orthodox spirituality, St. Vladimir Seminary press, 1974. (Trad. it. San Gregorio Palamas e la mistica ortodossa, Gribaudi, 1997).
  • MANTZARIDIS GEORGIOS. I., La doctrine de saint Grégoire Palamas sur la déification de l’être humain, traduzione di M.-J. Monsaingeon, in Saint Grégoire Palamas. De la déification de l’être humain, coll. “Sophia”, L’Age d’homme-Lausanne, 1990.
  • CHRISTOY PANAGIOTI K., Il Mistero di Dio (in greco), Thessaloniki 1991.
  • RADOVIC AMPHILOKIOS, Il mistero della santa Trinità in san Gregorio Palamas (in greco), (Analecta Blatadon, 16), Patriarchikon idryma Paterikon Meleton, Thessaloniki 1991.
  • LISON JACQUES, L'Esprit répandu. La pneumatologie de Grégoire Palamas, Les Éditions du Cerf, Paris 1994.
  • SPITERIS YANNI, Palamas: la grazia e l'esperienza. Gregorio Palamas nella discussione teologica, Roma 1996.
  • MANTZARIDIS GEORGIOS. I., Palamikà, Ekdosis P. Poyrnara, Thessaloniki 1998.
  • GIAGKAZOGLOY STAYROS, Comunione dei deificati (in greco), Ekdosis Domos, Athina 2001.
  • PAPADEMETRIOY GEORGIOS C., Introduction to St. Gregory Palamas, Holy Cross Orthodox Press, Brookline Massachussetts 2004.
  • RIGO ANTONIO (a cura di), Gregorio Palamas e oltre. Studi e documenti sulle controversie teologiche del XIV secolo bizantino, Leo S. Olschki editore, 2004.
  • GEORGIOS (Archimandrita del monastero di Grigoriou), San Gregorio Palamas maestro della divinizzazione (in greco), Ekdosis Ieras Monis Osioy Grigorioy, Agios Oros 2006.
  • HIEROTHEOS, Metropolita di Naypaktos, Psicoterapia ortodossa. La scienza terapeutica dei padri della Chiesa (in francese), Monastère de la Nativité de la Vierge, Levadia (Grèce) 2006.
  • RIGO ANTONIO, Grégoire Palamas: "nouveau Chrysostome" et "nouveau théologien", in Irénikon, Vol. 80 (2007), p. 547-562.
  • BIANCHI LUCA, Monasteri icona del mondo celeste. La teologia spirituale di Gergorio Palamas, EDB, Bologna 2010

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tiu sekto estis restaĵo iomete eŭtikema, iomete vidanta ĉiun homon ligitan al iu diablo pro la origina peko.
  2. Temas pri monaĥaj komunumoj ligitaj al la monaĥeja rondo de Monto Athos
  3. Komunumo de ermitaj monaĥoj
  4. Barlaam estos instruisto de Dante pri la greka lingvo
  5. GREGORIO PALAMAS, Centkvindek ĉapitroj, 29.
  6. GREGORIO PALAMAS, La Triadoj.
  7. Centkvindek Ĉapitroj, 28
  8. Cfr. MEYENDORFF JOHN, A study of Gregory Palamas.
  9. Citaĵo prenita de KONKINOS FILOTHEOS, Vivo de Palamas.
  10. La kondanoj koncernis liajn kritikojn pri la la manieron preĝi la monaĥaro, kaj ne aliaj aspektoj de lia teologio-filozofio
  11. SCAZZOSO PIERO, La teologia di san Gregorio Palamas, Istituto di studi teologici ortodossi S. Gregorio Palamas, Milano 1970, p. 103.
  12. GREGORIO PALAMAS, La Triadoj.
  13. GREGORIO PALAMAS, La Triadoj.
  14. STANILOAE DUMITRU, The experience of God. Orthodox Dogmatic Theology, 2: The world: creation and deification, Holy Cross Orthodox Press, Brookline 2000, p. 77.
  15. Atanazio, De Incarnatione, 54, 3. (PG 25, 192)
  16. En la Katolika Eklezio viglas ankaŭ aliaj teologiaj antropologioj kiel tiu Aŭgustena, Skota, Rosminia ktp, ne malproksimaj el tiu de Palamas
  17. GREGORIO PALAMAS, Letero al lAtanazio ĉefepiskopo de Kiziko.
  18. GREGORIO PALAMAS, Omelia XV.
  19. Vedi, ad es., GALLI ALBERTO, La teologia della grazia secondo san Tommaso e nella storia, Edizioni Studio Domenicano, Bologna 1987.
  20. NADAL CAÑELLAS J. S., La critique par Akindynos de l’herméneutique patristique de Palamas, en Istina, 19, 1974, p. 297-328 ; NADAL CAÑELLAS J., La résistance d’Akindynos à Grégoire Palamas. Enquête historique, avec traduction et commentaires de quatre traités édités récemment, vol. 1 et 2, Leuven, 2006.
  21. SPITERIS YANNI, Palamas: la grazia e l'esperienza. Gregorio Palamas nella discussione teologica, Roma 1996.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]